Hungara Nacia Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungara Nacia Muzeo
Magyar Nemzeti Múzeum
nacia muzeo • muzea konstruaĵo
Lando Hungario vd
Situo Józsefváros
Adreso Múzeum körút 14–16.
Arkitekto(j) Mihály Pollack vd
Estiĝo 1802
Estro László L. Simon (direktoro)
Direktoro László Csorba
Koordinatoj 47° 29′ 28″ N, 19° 3′ 46″ O (mapo)47.49111119.062778Koordinatoj: 47° 29′ 28″ N, 19° 3′ 46″ O (mapo)
Hungara Nacia Muzeo (Budapeŝto)
Hungara Nacia Muzeo (Budapeŝto)
DEC
Hungara Nacia Muzeo
Hungara Nacia Muzeo
Situo de Hungara Nacia Muzeo
Map
Hungara Nacia Muzeo
Retpaĝo https://mnm.hu/
vdr

La Hungara Nacia Muzeo estas la plej grava hungara muzeo en centro de Budapeŝto, kiu kolektadas historiajn objektojn de la hungareco.

Aerfoto pri la Hungara Nacia Muzeo

Historio[redakti | redakti fonton]

La klasikisma konstruaĵo konstruiĝis en 1837 (fare de Mihály Pollack) tiam ekster de urbomuroj de Pest (urbo), sed mem la muzeo fondiĝis en 1802, tiam la 3-a en Eŭropo. La unua loko estis en iama abatejo, poste en universitato ĝis pretiĝo de la impona konstruaĵo.

Komence de la revolucio en 1848 antaŭ la muzeo granda amaso kunvenis, kie oni deklaris poemon de Petőfi kaj la postulatojn. Poste la muzeo ankaŭ estis parlamentejo.

Apartenaĵo de la muzeo estas la ĝardeno, finfarita en 1879. Inter la arboj multe da skulptaĵoj troviĝas, inter ili János Arany kaj Giuseppe Garibaldi.

En 1919 dum la rumana okupado la rumanoj volis forrabi la kolektaĵon, sed angla generalo persone kontraŭstaris. En 1956 pro la bataloj la muzeo grave vundiĝis, multe da objektoj neniiĝis. En 1968 junulo verŝis sin per benzino kaj brulmortis por protesti kontraŭ okupado de Ĉeĥoslovakio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estas tipa klasikismo. La muzeo formas kvarangulon, interne estas 2 internaj kortoj. La konstruaĵo havas etaĝon kaj kelojn.

Elektitaj muzeaj laboristoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]