Parlamentejo (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hungara Parlamento)
Parlamentejo
parlamentejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novgotiko vd
Arkitekto Imre Steindl vd
Estiĝo 2-a jarmilo
Malfermo 1904
Lando Hungario vd
Situo Belváros-Lipótváros
Situanta sur Placo Kossuth Lajos
Situo
Geografia situo 47° 30′ 25″ N, 19° 2′ 44″ O (mapo)47.50694444444419.045555555556Koordinatoj: 47° 30′ 25″ N, 19° 2′ 44″ O (mapo)
Parlamentejo (Budapeŝto)
Parlamentejo (Budapeŝto)
DEC
Parlamentejo
Parlamentejo
Situo de Parlamentejo
Map
Parlamentejo
Retejo https://www.parlament.hu/web/orszaghaz/latogatas
vdr

La hungara Parlamentejo estas la plej konata ŝtata konstruaĵo de Budapeŝto, sidejo de parlamento kaj ties kelkaj institutoj (ekz. Parlamenteja biblioteko). Ĝi situas en la 5-a distrikto Belváros-Lipótváros de la hungara ĉefurbo, sur riverbordo de Danubo, sur Placo Kossuth Lajos.

La kandidataĵoj[redakti | redakti fonton]

Parlamentejo nokte

Pri konstruo de la parlamento akceptis leĝon, laŭ kiu oni konkurigis la kandidatojn. Venkis plano de Imre Steindl, la dua iĝis Alajos Hauszmann, laŭ kies planoj konstruiĝis la iama Kurio (nuntempe Ortografia Muzeo).

La konstruado[redakti | redakti fonton]

La parlamentejo, junio 2005

La konstruado de la novgotika Parlamentejo komenciĝis en la jaro 1885, kaj jam meze de la sekva jaro kunsidis en ĝi la Parlamento, sed ĝi estis finkonstruita nur en 1906 kun surfaco 17745 m² . Ĝi estas 268 metrojn longa 118 metrojn larĝa. La alteco de la kupolo estas 96 m, ĝi havas 27 pordegojn kaj 29 ŝtuparojn. La eksterajn murojn ornamas 88 elstaroj figuroj de la hungara historio.

La ĉefa enirejo de la Parlamentejo estas de la Placo Kossuth (Kossuth Lajos tér). La ŝtuparo, kiun gardas du leonoj, kondukas al la meza kupolo de la konstruaĵo. Dekstre de ĝi troviĝas la tielnomata kongresa halo, maldekstre la kunsidejo de la Parlamento. Ankaŭ ene de la Parlamentejo multaj pentraĵoj, statuoj reliefoj gobelinoj ornamas la opajn salonojn. En la Salono Munkácsy videblas la fama pentraĵo de Mihály Munkácsy: Patrujkonkero. En la Parlamentejo funkcias ankaŭ publika biblioteko en kiu troveblas 400 mil libroj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La interno de la Parlamentejo estas ofte ornamita per oro, ofte sur la muroj troviĝas tapetoj el mikron-dikaj orlamenoj. (entute uzatas 40 kg da oro por ornamaĵoj)
  • Pinton de la Parlamentaja kupolo ornamis grandega ruĝa stelo inter 1950 kaj 1990.
  • En la konstruaĵo uzis oni unuafoje en Hungario la telehejtadon.
  • La parlamento funkciis antaŭe en Pozsony [poĵonj]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]