Hungara Radio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hungara Radio, hungare Magyar Rádió Zrt. (MR) estas la ŝtata hungara radio.

Dissendila turo de Hungara Radio de 1933, 300 metrojn alta
Aerfoto pri Hungara Radio

Historio[redakti | redakti fonton]

Invento de Tivadar Puskás (telefonradio) funkciis inter 1893-1925. Poste oni fondis Hungaran Radion kaj oni dissendis, kiel "Budapest 1" ekde 1925. Post la frua periodo la stabo trovis lokon apud Hungara Nacia Muzeo. En 1949 tiu radiodissendo ricevis novan nomon Kossuth Rádió (radiostacio Kossuth) kaj la jam longe funkcianta "Budapest 2" ricevis novan nomon "Petőfi Rádió" (radiostacio Petőfi). Jam tiam funkciis lokaj radiostacioj, ekzemple en Győr, Nyíregyháza, Szolnok, Pécs, Miskolc. La novaĵoj spegulis ĉefe opiniojn de komunistoj, sed dume oni aŭskultis ankaŭ hungarajn dissendojn de Radio Libera Eŭropo, Voĉo de Ameriko, BBC, ktp. La radio dissendis ankaŭ al eksterlando, ĉefe angle, germane kaj hungare.

Ĉe la sidejo de tiu radio naskiĝis la hungara revolucio en 1956, ĉar multe da homoj alvenis por dissendi postulatojn, kiun la radio ne plenumis, tial pafadoj komenciĝis. Post sieĝo la revoluciuloj okupis la radion, baldaŭe oni aŭdis la faman frazon konatan tutlande: "Ni mensogis tage, ni mensogis nokte, ni mensogis en ĉiuj ondolongoj". Ankaŭ foto estas vaste konata, kiam virino kun flago staras en la altetaĝa parto.

Baldaŭe la radio dissendis la 3-an programon, nomata Bartók Rádió (Radio Bartók), kiu dissendis nur muzikon. Fine de la socialismo aperis ankaŭ la neŝtataj radioj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio