Hungara grek-katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:41, 17 jun. 2013 farita de Gregorio (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Hungara grek-katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.

Historio

La bizanca eklezio longe ĉeestis en Hungarujo. En fino de la 10a jarcento du hungaraj gvidantoj (Géza kaj Gyula) estis baptitaj en Konstantinopolo).[1] La konstantinopola patriarko ankaŭ ordinigis la unuan episkopon de Hungarujo.[2] En la 11a kaj 12a jarcentoj estis kelkaj bizancaj monaĥejoj en Hungarujo. Sed reĝo Stefano la 1a helpis disvastigi okcidentan kristanismon en sia lando. En la 15a kaj 16a jarcentoj ortodoksaj serboj, rutenoj, slovakoj kaj grekoj venis en Hungarujon.[3] Plimulto de ili iĝis grek-katolikojn. En la 18a jarcento multaj hungaraj protestantoj iĝis katolikojn de bizanca rito.[3]

En 1795 estis private publikita hungara traduko de la liturgio de Johano Krizostomo.[3] En la 19a jarcento kelkaj aliaj liturgiaj libroj estis publikitaj en la hungara, sed ili ne estis aprobitaj.[3]

Nur en 1912 estis fondita eparĥio de Hajdúdorog por hungariaj katolikoj de bizanca rito.[4] Ĝia episkopo havis sidejon unue en Debrecen kaj poste en Nyíregyháza.[3] En 1924 estis fondita ekzarkato en Miskolc.[3] Dum komunista reĝimo la grek-katolika eklezio povus ekzisti en Hungario kaj ne estis malpermesita.[5] En 1980 la jurisdikcio de hajdúdoroga eparĥio estis plilarĝigita por tuta Hungario.[6] En 2011 estis envicigitaj en la ekzarkaton pliaj 29 paroĥoj el la hajdúdoroga eparĥio.

Referencoj

  1. Farrugia, p. 551
  2. Farrugia, p. 551
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 The Hungarian Catholic Church
  4. Farrugia, p. 551
  5. Farrugia, p. 551
  6. The Hungarian Catholic Church 2

Fontoj

Eksteraj ligiloj