Hungaraj invadoj en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hungaraj invadoj en Eŭropo okazis en la 9-a kaj 10-a jarcentoj, samtempe faris invadojn la vikingoj kaj islamanoj. Menciindas, ke la hungara historio prezentas tion laŭ nomo "aventuradoj" (origine kalandozások).

Tiutempe la hungaroj havis ĉevalistan armeon kaj ili uzis precipe sagojn. La atakoj estis tiel sukcesaj, ke ie restis preĝo, kiu finiĝis jene: Dio! Savu min de sagoj de hungaroj!

Mapo de Eŭropo pri la hungaraj invadoj

Antaŭ konkero de Karpat-baseno (9-a jarcento)[redakti | redakti fonton]

La unua supozebla referenco pri hungara militiro okazis en 811, la hungaroj estis en alianco kun Bulgario kontraŭ imperiestro de Bizanco.

En 860 hungaraj soldatoj atakis la konvojon de Sanktan Cirilon.

Ekzistas iuj informoj pri hungaraj atakoj en la orienta Karolinga Impero en 862.

En 881 la hungaroj invadis Orientfrankan imperion, supozeble li atingis la nunan Vienon.

En 892 Orientfranka imperio invadis Grandmoravian imperion helpe de hungaroj.

Post 893 hungaraj soldatoj trans la Danubo venkis la bulgarojn en tri bataloj. La atakon helpis la bizanca floto.

En 894 la hungaroj invadis Panonion en alianco kun Moravio.

Hungaroj invadas Karpatan basenon

Tiu bataloj faris evidenta, ke dum konkero de Karpat-baseno la hungaroj jam bone konis la teritorion kun la politikaj rilatoj. Tiu okupo okazis verŝajne en 895.

Post konkero de Karpat-baseno[redakti | redakti fonton]

En 899 hungaroj invadis nordajn regionojn de nuna Italio, en 901 ili denove faris la samon.

En 902 pro la hungara atako Moravio estis ekstermita.

Preskaŭ ĉiun jaron post 900 ili faris atakojn kontraŭ la katolika okcidento kaj bizanca oriento.

En 907 la hungaroj venkis la invadajn bavarojn sukcese defendante Hungarion.

En 908 la hungaroj gajnis la batalon en Eisenach, poste en 910 en Augsburg. Pli malgrandaj trupoj invadis Bremenon en 915.

En 919 la hungaroj atakis Saksion, Lotaringion kaj Okcidentfrankan imperion.

En 921 ili venkis malamikojn de Berengaron kaj ili atingis Apulion en la sekva jaro.

Inter 917 kaj 925 la hungaroj batalis ankaŭ en Bazelo, Alzaco, Burgonjo, Provenco kaj Pireneoj.

Proksimume en 925 kroatoj venkis la hungarojn en batalo, sed ne ekzistas pri tio pruvo.

En 926 tra aktuala Luksemburgo la hungaroj atingis Atlantikon. Tiam okazis ankaŭ laŭ hungara kodekso "Aventuro en Sankt-Galo" La nomadaj hungaroj okupis la urbon por rabadi. La loĝantoj forfuĝis, tamen unusola benediktano kaŝiĝis en la vinkelo, kiun la hungaroj ektrovis. La hungaroj invitis lin por diboĉadi. Tiu historieto estas grava por la lingvistoj, ĉar en la latina teksto kaŝiĝis la unua hungara vorto, kiu skribe aperis: laŭ la teksto "facerunt magnum aldumasum". "Áldomás" signifas: tosto. Tiu historio troviĝas en la hungaraj lernolibroj sub nomo "Aventuro en Sankt-Galo".

En 927 la hungaroj atingis Romon, kie ili ricevis grandajn tributpagojn.

En 933 granda hungara armeo aperis en Saksio, la atakoj daŭris ĝis 936.

En 937 ili militiris en aktuala Francio, poste ĝis Otranto en la sudo.

Ili atakis Bulgarion kaj Orientromian imperion atingante la murojn de Konstantinopolo. La bizancanoj pagis al ili imposton dum 15 jaroj.

En 938 la hungaroj plurfoje atakis Saksion.

En 940 ili detruis regionon de Romo.

En 942 hungaraj atakoj okazis kontraŭ Hispanio, precipe en Katalunio.

En 947 okazis atako en Italio ĝis Apulio, kaj reĝo Berengaro la 2-a (Italio) devis aĉeti pacon pagante grandan monsumon al hungaroj.

Fino de la invadoj[redakti | redakti fonton]

Bildo el hungara kodekso: Lehel ekbatas la germanan dukon

Finfine hungaroj malvenkis en Augsburg en 955, kvankam esceptaj atakoj okazis kontraŭ la Orientromia imperio ĝis 970.

Laŭ la kodekso post la batalo la hungara estro Lehel petis la germanan dukon: antaŭ ol morti mi lastfoje volas blovi mian kornon. La germano permesis ĝin. Lehel anstataŭ blovi abrupte mortbatis per la muzikilo kapon de la duko kaj ekkriis: ankaŭ vi servos min en la alia mondo!

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

En la sekvaj jarcentoj la hungaroj trankviliĝis en Hungario kaj adoptis okcidentajn eŭropajn formojn de feŭda armea organizo, inkluzive de la kirasa kavalerio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]