Hungaria Esperanto-Asocio
Hungaria Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
Budapest, strato Thököly numero 60 | ||
ne-registara organizaĵo • landa asocio de UEA • Esperanto-eldonejo | ||
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | Budapeŝto Hungario | |
Tipo | neregistara organizaĵo | |
Ĉefestro(j) | Mária Erzsébet Eszes vd | |
Estr(ar)o | Szabó, Imre prezidanto, Lindwurm, Edit ĝenerala vicprezidanto, Nagy, János ekonomia vicprezidanto, estraranoj: S-ino Sereghy Zengő, Enikő, Eszényi, József, Romcsek, Kálmán | |
Lingvoj | ||
Retejo | http://esperantohea.hu/hea/news.php | |
La Hungaria Esperanto-Asocio, mallongigite HEA (hungare: MESZ, Magyarországi Eszperantó Szövetség) estis Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1906, Hungara Esperanto-Organizaĵo 1906-1911, Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio 1911-1950, Tutlanda Esperanto-Konsilantaro 1950-1955, Hungara Esperanto-Asocio 1960-1991, kaj ekde 1991 Hungaria Esperanto-Asocio estas kultura organizaĵo, kiu subtenas kaj helpas la instruadon de lingvo Esperanto, kaj por tio ĝi eĉ mem organizas kursojn, kapabligojn, programojn, respektive ankaŭ kadre de internacia kunlaboro ĝi helpas la lingvoinstruadon. Laŭ iu krozado okazinta ankoraŭ en 2006, klakante sur la vorton „esperanto” la serĉilo de „Google” registris 36 900 000 trafojn.
Estraro
Depost 2012
La 11-an de novembro 2012, la Asembleo de HEA elektis novajn estraron kaj prezidanton. La nova prezidanto estas Szabó, Imre. La nuna estraro estas la jena: Lindwurm, Edit ĝenerala vicprezidanto Nagy, János; estraranoj S-ino Sereghy Zengő, Enikő; Eszényi, József; Romcsek, Kálmán.
Antaŭaj prezidantoj
- 1902-1906 Miletz, József (1865-1915) poŝto-ŝparkasa oficisto
- 1906-1909 Marich, Ágoston (1883-1955) poŝtoficisto
- 1909-1911 Szentmáriay, Dezső (?-ĉirkaŭ 1917) juĝisto de supera kortumo
- 1911-1923 Giesswein, Sándor (1856-1923) papa prelato, akademiano, parlamentano
- 1924-1925 Nemes, Antal (1855-1941) rom-katolika episkopo
- 1925-1928 Pázmány, Zoltán (1869-1948) juristo, universitata profesoro
- 1931-1932 Mihalik, József (1883-1959) instruisto en porinstruista instituto
- 1932-1938 Karinthy, Frigyes (1887-1938) verkisto
- 1938-1941 Kalocsay, Kálmán (1891-1976) kuracisto, tit. Universitata profesoro, poeto, tradukisto
- 1941-1947 Kökény, Lajos (1897-1985) direktoro de stenografia lernejo, parlamenta stenografo
- 1947-1949 Vasady-Kovács, Ferenc (1904-1977) ŝtatsekretario, anstataŭanto de financministro
- 1949-1950 Palkó, Sándor (1911-2001) ĝenerala direktoro de la Presejo de Monbiletoj
- 1950-1965 Baghy, Gyula (1891-1967) poeto, verkisto, vicprezidanto de la Esperanta Akademio
- 1965-1967 Szerémi, Borbála (1896-1984) p. kunlaborantino de la Laboristmovada Instituto
- 1969-1977 Mátéffy, József (1901-1986) p. konsilantarprezidanto de la Plejsupra Kortumo
- 1977-1986 Nezvál, Ferenc (1909-1987) p. ministro, parlamentano
- 1986-1990 Sághy, Vilmos (1922-1999) ekonomo, p. ministro, tit. universitata docento
- 1990-1992 Benczik, Vilmos (1945-) instruisto, instruisto en la Porinstruista Altlernejo
- 1992-1994 Rátkai, Árpád (1939-) instruisto, instruisto en la Porinstruista Altlernejo
- 1994-1998 Gether, István (1948-) ekonomo
- 1998-2006 Nanovfszky, György (1942-) diplomato
- 2006-2008 Baksa, József (1958-) inĝeniero
- ekde 2008 Szabó, Imre (1952-) inĝeniero-instruisto
Dumvivaj honoraj prezidantoj
- Deme, László lingvisto
- Dudich, Endre geologo
- Nanovfszky, György diplomato
Dumvivaj honoraj membroj
Honoraj membroj de HEA kaj dato de ilia elekto:
- Barcsay, Zsuzsa - 9-an de majo 1992.
- Bácskai, István - 23-an de marto 1985.
- Bálint, Szilárd - 19-an de aprilo 1986.
- Batta, Józsefné - 23-an de marto 1985.
- Bénik, Gyula - 23-an de marto 1985.
- Cseszkó, Jenő - 23-an de marto 1985.
- Csiszár, Ada - 1993.
- Domokos, Lajos - 26-an de marto 1988.
- Fajszi, Károly - 19-an de marto 1986.
- Farkas, Józsefné; Tatár, Éva - 1993.
- Ferenczy, Imre - 1994
- Füzesi, István - 19-an de aprilo 1986.
- G. Nagy, Róbert - 20-an de majo 2012.
- Gergely, Mihály - 23-an de marto 1985.
- Gimes, Endre - 19-an de aprilo 1986.
- Gömbös, Ervin - 23-an marto de 1985.
- Hegedüs, Béláné - 26-an de marto 1988.
- Jáki, Ferenc - 1993.
- Kapitány, Lajos - 19-an de aprilo 1986.
- Kevevári, Béla - 23-n de marto 1985.
- Khek, Vilmosné - 23-an de marto 1985.
- Korsós, Lajos - 19-an de aprilo 1986.
- Mátyás, József - 19-an de aprilo 1986.
- Molnár, Jenő - 19-an de aprilo 1986.
- Nagy, István - 23-an de marto 1985.
- Pechan, Alfonz - 23-an de marto 1985.
- Aurél Ponori Thewrewk - 19-an aprilo de 1986.
- Prassing, Irén - 23-an de marto 1985.
- Ságh, Vilmos - 1991.
- Schimmer, Attila - 20-an de novembro 2009.
- Szegedi, Mihály - 1993.
- Székely, János - 26-an de marto 1988.
- Szenes, Imre - 26-an de marto 1988.
- Vári, Márta - 19-an de aprilo 1986.
Distingitoj de la organizaĵo
Distingitoj de PRO ESPERANTO
La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.
Jubileaj distingitoj
La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.
Membro-organizaĵoj
- Esperanto Unuiĝo Amikeco / Barátság Eszperantó Egyesület, Szolnok[9][1]
- Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo / Budapesti Orvos-Egészségügyi Eszperantó Szakcsoport, Budapest[10][2]
- Esperanto-Grupo Danubkurbiĝo / Dunakanyar Eszperantó Csoport, Vác[11][3]
- Esperanto-Amikoj DURA / DURA Eszperantó Barátok - Dombóvár[12][4]
- Entomologia Rondo Esperanto, Budapest[13][5]
- Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj / Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete[14][6]
- Esperanta Komitato en departemento Hajdú-Bihar / Hajdú-Bihar megyei Eszperantó Bizottság, Debrecen[15][7]
- Esperantista Unuiĝo de Hungaraj Fervojistoj / Magyar Vasutas Eszperantó Egyesület[16][8]
- Hungaria Yuneiho-Unuiĝo / Magyarországi Yumeiho Egyesület, Hódmezővásárhely[17][9]
- Verda Stelo Esperano-Grupo de HEA / MESZ Verda Stelo Eszperantó Csoportja, Eger[18][10]
- Zamenhof-Grupo de HEA / MESZ Zamenhof Csoportja, Tatabánya[19][11]
- Esperanto-Societo „Verda Stelo” en urbo Nyíregyháza / Nyíregyházi "Verda Stelo" Eszperantó Társaság, Nyíregyháza[20][12]
- Kultura Esperanto-Societo en urbo Szolnok / Szolnoki Eszperantó Kulturális Egyesület, Szolnok[21][13]
- Esperanto-Unuiĝo Tata kaj ĉirkaŭaĵo / Tata és Környéke Eszperantó Egyesület, Tata[22][14]
Ĉefaj celoj
- Helpo por alproprigi kaj uzi la internacian lingvon Esperanto, respektive la flegado, riĉigo de la Esperantaj lingvo kaj kulturo, kaj por tio ĝi organizas la aktivadon de sia registrita membraro.
- Por efektivigi la celojn de la Asocio, ĝi kunlaboras kun ĉiuj ŝtataj, sociaj kaj ekonomiaj organizaĵoj, aliaj unuiĝoj kaj asocioj – sendepende de la ŝtatlimoj. --, kiuj helpas la fruktodonan agadon kaj realigon de la celoj de la Asocio[23]
Agadoj
- La Asocio estas kultura Organizaĵo, kiu subtenas kaj helpas la instruadon de la lingvo Esperanto de lingvo Esperanto, tiucele ankaŭ ĝi mem organizas kursojn, kapabligojn, kaj eĉ kadre de internacia kunlaboro ĝi helpas la lingvoinstruadon. Ĝi instogas siajn membroj al daŭra sinkapabligo, per sia aktivado ĝi helpas ellernon kaj diskonigon de la lingvo Esperanto. Ĝi kuraĝigas siajn membrojn, por ke tiuj – surbaze de la propedeŭtika valoro – ellernu fremdajn lingvojn.
- La Asocio helpas en siaj membroj la humanisman mondkoncepton por ekkoni la strebadon al la paco kaj al la ekkono kaj rekono de la komunaj valoroj de la homaro, respektive, al la konscio pri la reciproka dependeco, kaj la respondecon por la homaro, kiel por tuto, kaj por ĝia medio
- La Asocio aktivas kiel parto de la tutmonda Esperanto-movado. Ĝi partoprenas la laboron de la internaciaj Eperanto-organizaĵoj. Per la aplikado kaj disvastigo de la internacia lingvo ĝi fortigas en siaj membroj la komprenemon, toleremon al la diversaj popoloj kaj kulturoj, la ekkonon kaj rekonon, respektive diskonigon de la diversaj kulturoj kaj aliaj nacioj. Tiucele ĝi reprezentas la hungariajn esperantistojn, iliajn organizaĵojn en la internacia Esperanto-vivo kaj en la eksterlandaj aranĝaĵoj, respektive kadre de reciproka kunlaboro ĝi vivtenas kontaktojn kun Esperanto-organizaĵoj en la opaj, aliaj landoj.
- La Asocio per la faciligo de la komunikado inter individuoj kaj grupoj instigas konstrui senperajn, rektajn, personajn kontaktojn. Tiumaniere ĝi kontribuas al la estigo kaj evoluigo de la internaciaj, kulturaj kontaktoj
- La Asocio difinas sian organizaĵon kaj agadon laŭ la spirito kaj principoj de la demokratio. Konvene al tio senkonsidere al nacia, rasa, seksa, religia, politika, lingva, socia diferencoj ĝi kunigas la aktivulojn por Esperanto.
- La Asocio havas bazan funkcian principon surbaze de la Homaj Rajtoj, precipe sur la rajto de individuo por povi konservi sian kingvan identecon, sur estimo al tiu rajto. En tiu senco laŭ la principo nuligi la lingvan diskriminacion la Asocio povas preni starpunkton, precipe en la leviĝantaj lingvoaplikaj, lingvoinstruaj temoj tuŝantaj ĝiajn celojn kaj funciadon kaj ceteraj, lingvotemaj problemoj kaj en- kaj eksterlande.
- En la aktivado de la Asocio estas baza funkciiga principo la Homaj Rajtoj, precipe la rajto por konservi la lingvan identecon de la individuo, la obeo al tiuj kaj respektive la validigo de tiuj rajtoj. En la senco de tio la Asocio - laŭ la principo por nuligi la lingvan diskriminacion - povas preni la starpunkton pri ...
- La Asocio estas neŭtrala en politikaj temoj. La Asocio ne povas posedi unuojn aŭ membroorganizaĵojn organiziĝantajn sur politika bazo. Krom lingvopolitikaj demandoj en ajna politika afero rajtas preni starpunkton neniu organo, membroorganizaĵo, funkciulo de la Asocio en tiu ĉi sia rolo. La Asocio daŭrigas neniun politikan aktivadon, ĝia organizaĵo estas sendependa da la partioj, por tiuj ĝi ne donas subvencion.[23]
Lingvo-instruado
Okazas daŭraj baz-, mez- kaj superagradaj Esperanto-kursoj sub la faka kontrolado de la instruista kolegio de Hungaria Esperanto-Asocio, konvene al la pretendoj de la baz-, mez- kaj superagradaj –ekzamenoj. Kursoj ekfunkcias kaze de minimume 5-8-kapaj grupoj, laŭ pretendoj iam ajn en la oficejo de HEA: Magyar Iparszövetség - OKISZ székház - Asocio de Hungaraj Industriaj Kooperativoj - . Rezidejo de OKISZ’) 1146 Budapest, strato Thököly út 58-60.
Kunvenoj
Porokazaj kunvenoj
Siajn porokazajn aranĝaĵojn HEA, akomodiĝinte al la aktualaĵoj de la movada jaro, aperigas en sia hejmpaĝo. [1]
Konstantaj kunvenoj
- Po 2—3 fojojn jare ĝi kunvokas asembleon.
- Organizado de Zamenhof-Tago ĉirkaŭ la 15a de decembro.
Listo de tutlandaj renkontiĝoj — kongresoj
- Inter la 21-23. de aŭgusto 1912. Budapeŝto
- Inter la 19-20, de aŭgusto 1913. Arad (nun Rumanio)
- Inter la 30-a de majo—1-a de junio 1914.. Szeged
- Inter la 26—27. de aŭgusto 1922. Miskolc
- Inter la 19-21. de aŭgusto 1923. Pécs
- Inter la 8-9. de junio 1924. Szombathely
- Inter la 30- de majo—1. de julio 1925 Budapeŝto
- Inter la 22—24. de majo 1926. Gyöngyös
- Inter la 2—3. de junio 1934. Debrecen
- La 15. de aŭgusto 1936. Budapeŝto[24]
- Inter la 21—22. de aŭgusto 1937. Újpest (Nun parto de Budapeŝto, tiam memstara.)
- Inter la 4—6. de junio 1938. Pécs
- La 15. de aŭgusto 1939. Budapest
- Inter la 11—13. de mqjo 1940. Kalocsa
- Inter la 31. de majo—2. de junio 1941. Szentes
- Inter la 18—20. de aŭgusto 1946. Orosháza
- Inter la 25—26. de majo 1947. Pécs
- Inter la 15—17. de majo 1948. Győr
- Inter la 04—06. de junio 1949. Gyula
- Inter la 19—20. de aŭgusto 1955. Budapeŝto[25]
- Inter la 19—20. de aŭgusto 1956. Budapeŝto [26]
- Inter la 29—30, de junio 1957. Szeged [27]
- Inter la 05-06. de julio 1958. Orosháza [28]
- Inter 27—28. de julio 1962. Budapeŝto
- Inter 21—23. de junio 1974. Szolnok [29]
- Inter la 25—27. de junio 1976. Komló
- Inter la 14—15. de julio 1978. Budapeŝto
- Inter la 20-22. de marto 1987. Budapeŝto
- ……….? 1990. Budapeŝto
- ……….? 1994. / 1995 ..........? Budapeŝto
- Inter la 18—21. de aŭgusto 1998. Miskolc [30]
- La 2a de marto 2002. Budapeŝto
- Inter la 17—18. de majo 2003. Tata
- Inter la 26.28 de julio 2007. Zalaegerszeg[31]
- Inter la 03—06. de novembro 2011. Szolnok
Neokazintaj kongresoj
- Inter la 15—16. dr aŭgusto 1942. Budapest – Antaŭpreparita, sed ne okazigita.
- Inter la 21—23. de majo 2004. Sárospatak – Ne aranĝita pro la morto de Oszkár Princz.
Eldonaĵoj laŭ sinsekvo – elektado
- Magyar Országos Eszperantó-Egyesület, F. Boda, István, Mesterséges Világnyelv - eszperantó, eszperantó-tanítás; Budapest - 1925
- Magyar Országos Eszperantó-Egyesület, Baghy, Gyula, Önoktató eszperantó nyelvmester, Budapest - 1928
- Magyar Eszperantó Szövetség, Szerdahelyi, István, Eszperantó - tanfolyamok számára - Az első negyedév tananyaga, Budapest - 1962
- Hungara Esperanto-Asocio; Kökény, Lajos: Ora Duopo, Budapest - 1966
- Hungara Esperanto-Asocio, Gvidlibro por supera ekzameno - historio, literaturo; Budapest - 1966
- Hungara Esperanto-Asocio, Gvidlibro por supera ekzameno II.; Budapest - 1966
- Hungara Esperanto-Asocio, Ora Duopo - Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kalocsay, Kálmán, Bzdapest - 1966
- Magyar Eszperantó Szövetség, Eszperantó Iskolai Kifejezések Gyűjteménye, Budapest - 1966
Historio
La komenco
Tra jarcentoj multajn homojn obsedis la penso krei novan lingvon, tial pluraj planis ion tian.[33] Kiu pensus, ke ekzistas proksimume 900 diversaj internaciaj lingvoplanoj kaj planlingvoj. La verkintoj estas estas grandaj pensuloj de diversaj epokoj, inter ili estas elstaraj sciencistoj, kiel la angla Roger Bacon, la franca René Descartes, a ĉeĥa-hungara Comenius, la germana Gottfried Wilhelm Leibniz aŭ la hungara Bolyai, János (1802—1860). Same kiel diras la legendo de Babelo, akaŭ tiu ĉi mallonga vicigo esprimas la praan sopiron kaj esperon de la homaro havi krom la gepatra ankaŭ lingvon komunan kun ĉiuj popoloj, t. e. iun simplan, idealan komunikilon. Por utiligi la planitan lingvon volapukon aperintan en 1879 organiziĝis eĉ internacia movado, kiun ekde la komenco partoprenis ankaŭ hungaroj. Tamen tiu ĉi planlingvo pruviĝis netaŭga, tial la volapuka movado regresis kaj disfalis post iom da tempo. Inter la multaj ideoj de planitaj lingvoj la planita lingvo de la pola oftalmologo Lazar Markoviĉ Zamenhof (konata en la Esperanto-mondo laŭ la nomo Lazaro Ludoviko Zamenhof, la lingvo Esperanto pruvigis la plej vivkapabla, ĉar li lernis el la multaj mankoj de la antaŭaj. Li bazis Esperanton ne sur divenitaj vortojn, ne sur abstraktaj, sed sur la etnaj lingvoj. La vorttrezoro konsistas unuavice el sam- aŭ similformaj vortoj, ĝi enhavas la internaciajn vortojn publike konatajn. Krome ĝi posedas logikan gramatikon strukturitan plej simple. Zamenhof el la gramatikaaj reguloj eliminis la esceptaĵojn, kiuj malfaciligas alproprigi la etnajn lingvojn. La lingvo konsistas plejparte el novlatinaj kaj germanaj lingveroj, sed ĝi utiligas ankaŭ aliajn, tiel ankaŭ slavajn elementojn, ĝi anstataŭas la klasikajn ligvojn en la akiro de la ĝenerala kulturiteco. Li iniciatis la internacian lingvon, kies projekton li publikigis en 1887 (la unua lernolibro de Esperanto aperis la 26-an de julio 1887 en rusa lingvo ). Ĝi pruviĝis taŭga el ĉiuj vidpunktoj por ke ĝiaj aplikantoj, uzantoj faru ĝin vivanta lingvo. La lia iniciato estiĝis la komunumo de la parolantoj, kiu iĝis konata kiel Esperanto-movado. Ekde 1897 ankaŭ en Hungario estis esperantistoj.[34] Tiutempe volapuko estis jam publike konata vorto de la hungara lingvo, sed Esperanto estis sufiĉe nekonata. La ĵurnaloj strebis klarigi la signifon de la vorto ligite al la plej fraŝaj novaĵoj. Inter la bone-malbone sukcesintaj klarigoj eĉ se ne la plej trafan, tamen la esencon fidele spegulantan, la plej koncizan difinon liveris Pesti Napló (’Taglibro de Peŝto’) kaj Magyar Állam (’Hungara Ŝtato’): „Esperanto estas laŭjura posteulo de volapuko”.[35] ĉirkaŭ la jarcenttuniĝo amase estiĝis landaj Esperanto-Unuiĝoj, unue en Francio en 1998. poste en 1902 en Svisio, Italio kaj en Hungario. Estis karakterizaĵo de la movado en Hungario, kvankam Budapeŝto estis unu el la plej grandaj „ĉefurboj” de Eŭropo, tamen la Esperanto-movado estiĝis ne tie, sed plejparte en provinco. Eĉ la unua Esperantlingva gazeto aperis ne en la ĉefurbo de Hungario, sed en urbo Szegzárd, ĉefurbo de la departemento Tolna .[36] Ekde 1900 en tiu urbo, en la presejo de Paŭlo Lengyel estis fararata la monata Esperantlingva gazeto Lingvo Internacia, eldonita en Svedio. Paŭlo Lengyel en 1901 estis ne nur presisto, sed li iĝis ankaŭ eldonisto de tiu internacia gazeto.[37][38] En 1901 la gazeto havis nur unusolan abonanton en la aglomeraĵo tiutempe formiĝanta ĉirkaŭ Budapeŝt, la poŝta oficisto József Miletz (1865-1915), kiu tiutempe loĝis en la strato Dandár en urbo Kispest )pron.: Kiŝpeŝt. Tiujare Miletz du fojojn vizitis en urbo Szegzárdra, al la eldonisto de Lingvo Internacia, poste en septembro 1901. li decidis fondi la Societon de Hungaraj Esperantistoj. Al tip li petis en Lingvo Internacia la subtenon de la hungaraj legantoj. [39]
Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1906
Prezidanto
- 1902-1906 Miletz, József (1865-1915) Poŝto-ŝparkasa oficisto
Gravaj okazintaĵoj:
Laŭ la informoj pri la fandiĝo de la societo, ĝi okazis en marto 1902. La novaĵon diskoniganta gazeto Lingvo Internacia aperis en urbo Szegzárd ĉiumonate la 15-an. La evento do povis okazi en la unua duono de la monato, supozeble la unuan aŭ la duan semajnfinon. La verŝajnaj datoj estas do la 1-a kaj 2-a aŭ la 8-a kaj 9-a de marto. Krome ni devas konsideri, ke la postaj informoj preskaŭ ĉiam sabaton signas, kiel tagon de societaj kunvenoj, kaj sabaton okazis ankaŭ la unua reelekto de funkciuloj la 26-an de septembro 1903[41] . La tago de la fondiĝo do tre verŝajne estas sabato, do la 1-a de marto aŭ la sekva sabato. Tamen la organizaĵo iĝis ne Unuiĝo laŭ la planoj, sed Societo. Ĝi ne estis registrigita en la Ministerio pri Internaj Aferoj, sed fondiĝis vere funkcianta unuiĝo. La Unuiĝo dum la fondiĝo fiksis du celojn: propagadon kaj disvastigon de la lingvo Esperanto, respektive la helpadon al la eksterlandaj esperantistoj vojaĝantaj tra Hungario. Estas elektitaj tri funkciuloj: La tiam 37-jara Miletz József iĝis la prezidanto, la 20-jara jur-studento Makay, Lajos de Hevesvezekény elektiĝis vicprezidanto, kaj la 22-jara vicseruristo (poste kompostisto) Kajetán Seper (1880--195?) iĝis la sekretario[42] . La loko de la fondiĝo estis la separita salono de la restoracio Elefanty en la konstruaĵo en strato Dob, numero 100. La unuan fajon tiu loko estis nomita de Neues Pester Journal (’Nova Peŝta Ĵurnalo’ – germanlingva) nur dek monatojn poste, kiel kunvenejo de la societo. La loko kaj dato de la fondiĝo estis poste malprecize identigitaj. Tiujn ceterajn datojn, lokojn kaj nomojn ni rajtas ekskludi konsiderante la akireblajn fontojn plejparte kontraŭdirajn, respektive tiuj menciitaj datoj, lokoj kaj personoj ligiĝas plejparte al iuj aliaj eventoj, kunvenoj kaj kursoj. Tio estas la grundo respektive konstruaĵo post la angulgrundo, kaj ĝin ne tuŝis la reciferado en la strato Izabella, kiu krucas la straton Dob. Ankaŭ tio estas malgrava, ke aperis mapoj, kiuj tiun ĉi parton de strato Dob nomis Külső Dob utca (’Ekstera Dob-strateto’)[43] , La fonto de la diversaj eraraj datenoj estas Enciklopedio de Esperanto[44] . Ni scias, ke en iu restoracio en la strato Dob, n-ro 100 antaŭ la fondiĝo en marto 1902, eventuale ankaŭ en la lastaj monatoj de 1901 kelkaj jam kunvenis. Pri la fondiĝo de loka grupo mankas dateno, sed pri tio ni havas datenojn, ke la geamikoj de Miletz tiutempe jam planis fondi la unuiĝon. Nenio subtenas tiun konstaton de Enciklopedio de Esperanto, laŭ kiu József Miletz en 1901 fondis la unuan Esperanto-grupon en la strato Dob, numero 100. en la Vindomo de Kecskemét, kaj poste en 1903 fondiĝis la Societo de Hungaraj Esperantistoj.</ref>Enciklopedio de Esperanto. Budapest: Literatura Mondo, 1933. 227,371</ref> Eblas, ke la restoracio Elefanty estis nomata Kecskeméti Borház (’Vindomo de Kesskemét’). Tamen en 1903 ne fondiĝis la societo, sed laŭ la tiutempaj fontoj okazis alia evento: komenciĝis la unua Esperanto-kurso de la societo, kaj EdE identigis tion kun la fondiĝo. Verdire tiu kurso komenciĝis en aprilo 1903 sub la gvido de József Miletz kaj kun dudek geaŭskultantoj, inter kiuj estis eĉ kvin virinoj[45]. Unu jaron post la fondiĝo laŭ la informado de Lingvo Internacia "en iu separita ĉambro de hotelo" estis la sabata kunvenejo de la membroj[46] , kaj erare tiu estis konsiderata ankaŭ tiu de la fondiĝo. Kiel fondiĝejo estas nomata kelkfoje ankaŭ du aliaj adresoj, ambaŭ en la 9-a distrikto. Sed tiuj estis verŝajne poŝtadresoj de la Societo: Szvetenay u. 13. kaj Viola u. 7, verdire ili estas loĝadresoj de József Miletz, kaj tiu de alia membro de la societo, Schwörer, József. Koncerne la unuan kurson en Budapeŝto estas erara ankaŭ la rememoro de Marich, Ágoston (1883--1955) poŝto- poste policista oficisto. Laŭ li en 1903 al Budapeŝto venis Johannes Joseph Süssmuth (1883--?), kiu estus enhejmiginta la Esperanto-kursojn en Hungario[48] . Sed ni scias pri la sudetogermana Süssmuth, kiu vivis en Svedio, ke li neniam partoprenis la fondiĝon de la societo. Lia nomo eĉ ne povus aperi en marto 1902, ja li venis al Budapeŝto nur en somero de 1902, poste li renkontiĝis kun la gvidantoj de la societo. En januaro 1903 kune kun Paŭlo Lengyel li eĉ aperis en la konversacia trejnado de la societo, sed li gvidis Esperanto-kurson nur post tiu de Miletz en aŭtuno 1903[49] . Pli bone memoris pri la okazintaĵoj la poŝta ĉefkonsilisto Csáholyi Géza Nyulászy (+1926). Kvankam la fondiĝon de la societo ankaŭ li erare metis al la jaro 1901, ni devas aldoni, ke tion li eble povis nur aŭdi, ĉar li ne partoprenis la fondon de la societo. Poste li faris viziton en la strato Dob kaj li eĉ fiksis skribe la tieajn spertaĵojn. Laŭ liaj rememoroj en 1903 la kunvenoj okazis „en iu malbona gastejo en la malhela strato Dob, kaj ĉirkaŭ nerabotitaj tabloj kovritaj per malpuraj tukoj” sidis la gelernantoj, sed estis jam tabulo, eĉ kretoj, kaj la aŭstra Johannes Joseph Süssmuth gvidis la kurson. La ĉefkonsilisto de la poŝto estis elstara elitulo, kaj supozeble li fartis fremda en tiu proleta kvartalo trans la Orienta Stacidodmo. Li tamen iĝis esperntisto, kaj en 1910 jam ankaŭ li gvidis Esperanto-kurson en Zugló[51] . Poste li mem verkis la unuan gvidlibron tra Budapeŝto.</ref>Csáholyi Nyulászy Géza: Ilustrita gvidlibro tra Budapeŝto. Budapest, 1912.</ref> Erara estas ankaŭ tiu aserto de Enciklopedio de Esperanto, ke Marich iĝis esperantisto en 1901[52] . Estas imageble, ke la fonto de tiu informo estas la propra rememoro de Marich, sed mankas aludo pri tio. Neniu el la rememorantoj menciis eĉ la nomon de Marich. Nek el 1901, ne el 1902, kaj lia nomo ne aperis en la tiutempa hungar-, german- kaj Esperantlingva gazetaro, eĉ inter la korespondpetoj ne. Eĉ lingvokursoj ne estis en Budapeŝto ankoraŭ en 1901—1902. Kurson oni povus ja eĉ sen libro organizi, tamen menciindas, ke en Budapeŝto la unua Esperanto-gramatiko aperis en aprilo 1903 [53] . La nomo de Marich aperis la unuan fojon en la elektado de funkciuloj la 26-an de septembro 1903. Laŭ nia scio post la fondiĝo tio estis la unua renovigo de funkciuloj, kaj tiam estis elektitaj al la estraro la sekvaj: prezidanto József Miletz, bibliotekisto Johannes Joseph Süssmuth, sekretario Ágoston Marich, kasisto Géza Nyulászy kaj kontrolisto F. Kun. Ĉirkaŭ la persono de Marich dekomence estis perturboj, kion bone prezentas, ke laŭ ĉi tiu dokumento li iĝis sekretario, sed laŭ alia fonto li estis elektita nur notario, dum la funkcio de sekretario restis malplena[54]. La lasta informo pri la funkciado de la societo estis, ke la svedaj fratoj Axel- kaj Valdemar Langlet (1872-1960) estis la unuaj, ankaŭ Hungarion travoĝantaj esperantistoj. Somere de 1902 en Budapeŝto ili renkontiĝis kun hungaraj esperantistoj, poste ili pasigis naŭ tagojn en Hortobágy akompanate de Kajetán Seper .[55] . Tio estis la unua fojo, kiam,la printempe fondiĝinta societo havis la eblon praktiki unu el la aktivadoj fiksitajn kiel celojn, la helpadon de travetarantaj esperantistoj, kaj estas tute ne surprize, ke la sekretario de la societo akompanis ilin. La pli ol semajna vizitado de fratoj Langlet en Hortobágy atribueblas al la pasio de Valdemar, al la rajdado. Estas strange, ke mencias tiun vojon Valdemar Langlet nek elstara verko de Bernard Golden , kiu analizis la esperantistan agadon de Langlet[56], nek la libro de la vidvino Nina, kiu priskribas la Budapeŝtan savkampanjon de la geedzoj kaj ankaŭ lian vivon[57] . Kvankam Laglet tiutempe jam la duan fojon estis en Budapeŝto. Eĉ pli stranga estas la strebado, per kiu la homsavan aktivadon de Langlet, kiu vivis en Budapeŝto inter 1932 kaj 1945, volas parte prisilentante, parte malgrandigante, parte atribuante al Wallenberg volas forgesigi organizitaj grupoj. En 1904 ankoraŭ Marich estis la sekretario de la societo[58], sed li en 1905 komencis jam organizadi. En 1905 Süssmuth elmigris, Paŭlo Lengyel kun sia pesejo kaj kun Kajetán Seper , kiu iĝis ĝis tiam kompostisto, translokiĝis al Parizo. Anstataŭ la personoj ludantaj iun rolon en la unuaj jaroj de la societo, aliaj personoj venis en la fokuson. Laŭ la spuroj de la agado de Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1904 la ĝis tiam "provinca" Esperanto-movado kvazaŭ kompletiĝis per la Budapeŝta movado estiĝinta nur kun ioma malfruo, kaj jen tiel ĝi iĝis vere tutlanda movado. Mem la Societo tiam konsistis nur el Budapeŝtanoj, kaj tio kreis la taskon, ke la Societo mem fariĝu tutlanda. La hungaraj abonantoj de Lingvo Internacia , aperanta jam en Parizo, pli frue estis plejparte provincanoj, sed en 1905 ili prekaŭ ĉiuj estas jam Budapeŝtanoj[59]. La laŭarea distribuo de esperantistoj rapide ŝanĝiĝis, kaj ekestis la „tropezo” de la ĉefurbo. Tamen 1905 estis mejloŝtono ankaŭ en la historio de la internacia Esperanto-movado, kaj tio akcelis ankaŭ la ŝnĝiĝojn en Hungario. La historio de la organizaĵo komenciĝis komence de marto 1902 en la konstruaĵo en strato Dob, n-ro 100. Laŭ influo de la 1-a Universala Kongreso la nova etapo de ĝia historio komenciĝos en 1906 per la reorganizado, transnomado kaj disvastigo de la societo.
Hungara Esperanto-Organizaĵo 1906-1911
Prezidantoj
- 1906-1909 Marich, Ágoston (1883-1955) poŝta oficisto
- 1909-1911 Szentirmai, Dezső (?—ĉirkaŭ 1917) jiĝisto de supera kortumo
Gravaj okazintaĵoj:
- 1908 – Fondiĝo de Universala Esperanto-Asocio (’Eszperantó Világszövetség’ )
Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio 1911-1950
Prezidantoj
- 1911-1923 Giesswein, Sándor (1856-1923) papa prelato, akademiano, parlamentano
- 1924-1925 Nemes, Antal (1855-1941) romkatolika episkopo
- 1925-1928 Pázmány, Zoltán (1869-1948) juristo, ubiversitata profesoro
- 1931-1932 Mihalik, József (1883-1959) instruisto en poristruista instituto
- 1932-1938 Karinthy, Frigyes (1887-1938) verkisto
- 1938-1941 Kalocsay, Kálmán (1891-1976) kuracisto, tit. universitata profesoro, poeto, tradukisto
- 1941-1947 Kökény, Lajos (1897-1985) stenografilerneja direktoro, stenografiisto en la parlementejo
- 1947-1949 Vasady-Kovács, Ferenc (1904-1977) ŝtatsekretario, anstataŭanto de financministro
- 1949-1950 Palkó, Sándor (1911-2001) ĝenerala direktoro de Monbiletpresejo
Gravaj okazintaĵoj (enlandaj kaj internaciaj):
- 1912 – Vörös, Cyrill apero de 3 Esperantlingva geometria faklibro sur 439 paĝoj[61]
- 1922 – Literatura Mondo aperas en Budapeŝto.
- 1929 – 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto kun ĉ. 1200 partoprenantoj[62]
- 1930 – Apero de la unua unulingva vortaro Plena Vortaro de Esperanto; fondiĝo de la internacia Internacia Cseh-Instituto de Esperanto
- 1934.04.09. – La ministro pri internaj aferoj dissolvas la Hungarlandan Esperantistan Societon Laboristan
- 1938 – Findiĝo de la Tutmonda Junular-Organizo, ekde 1952: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
- ???? - Danuba Voĉo – en la disaŭdigoj de la Hungara Radio
- Inter 18-20a de aŭgusto 1946. – Tutlanda Esperanto-Renkontiĝo - Orosháza
- 1947 – En la komercaj fakmezlernejoj Esperanto iĝas elektebla lingvo[68]
- 1947 – Komenciĝas la Esperantlingvaj radiaŭdigo
- 1948 – Oni permesas en Hungario la instruadon de Esperanto en la superaj klasoj de la ĝeneralaj lernejoj (5-9aj klasoj)
- 1950.04.06. – Hungara Tutlanda Esperanto Organizo dissolvas sin mem
Tutlanda Esperanto-Konsilantaro 1950-1955[15]
Prezidanto
- 1955 - 1965 Baghy, Gyula (1891 — 1967) poeto, verkisto, vicprezidanto de Eszperanta Akademio
Gravaj okazintaĵoj:
- 1954 – La asembleo de Unesco en Montevideo rekonas en deklaraĵo la ĝistiamajn rezultoj de Esperanto[73]
- 1955.09.17-18. – Fondiĝo de la Hungara Tutlanda Esperanto-Konsilantaro
Hungara Esperanto-Asocio 1960-1991
Prezidantoj
- 1965-1967 Szerémi, Borbála (1896--1984) p. kunlaborantino de la Laboristmovada Instituto
- 1969-1977 Mátéffy, József (1901-1986) emerita kunprezidanto de la Hungara Ĉef-Kortumo
- 1977-1986 Nezvál, Ferenc (1909-1987) p. ministro, parlamentano
- 1986-1990 Sághy, Vilmos (1922-1999) ekonomo, p. ministro, tit. Universitata docento
- 1990-1991 Benczik, Vilmos (1945-) instruisto en la porinstruista altlenejo
Gravaj okazintaĵoj:
- 1960.10.30. – Fondiĝo de Hungara Esperanto-Asocio — HEA [75]
- 1962 – Aperas la 1. numero de Hungara Vivo akirinta poste gravan internacian reputacion
- 1962 – UEA akceptas inter siaj membroj la Hungaran Esperanto-Asocion, kaj ankaŭ Hungara Esperanto-Junularo iĝas mebro de TEJO
- 1962 – Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso - Budapeŝto, kun pli ol 1000-kapa partoprenantaro[16]
- 1966 – Enkonduko de la ĉiutagaj 15-minutaj radiodissendoj
- 1966 – La 51. Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto, ĉ. 3975 partoprenantoj; la 22. Junulara Esperanto-Kongreso, IJK en urbo Pécs, inaŭguro de [[Esperanto-parko (Péc)|Esperanto-parko en Pécs kun pli ol 900 partoprenantoj;
- 1966 – Lanĉado de la fako Esperanto-lingvo kaj -literaturo en la Filologia Fakultato en la Budapeŝta Sciencuniversitato Eötvös Loránd (ELTE BTK) kun la subteno de Bárczi, Géza sub la gvido de Szerdahelyi, István
- 1966 – Estiĝas Ŝtata Lingvoekzamena Komitato ankaŭ en lingvo Esperanto
- 1967 – Esperanto-Festivalo de Danckantoj kun 2 antaŭfinaloj kaj kun unu finalo en la Ĉefurba Kulturdomo, kun pluraj kantistoj poste populariĝantaj (Máté, Péter, Szécsi, Pál, Karda, Beáta, ktp.). Ĉeforganizantoj: Szakácsi, Lajos kaj Benczik, Vilmos
- 1970 – Apero de la ĝistiama plej ampleksa Plena Ilustrita Vortaro – PIV kun proksimume 15.000 kapvortoj.
- 1980 – Apero Plena Analiza Gramatiko, kunaŭtoro: Kalocsay, Kálmán
- 1980 – Flóra Szabó, advokatino en urbo Pécs iĝas ĝenerala sekretario de UEA
- 1981 – Fondiĝas "Scienca Eldona Centro de Universala Esperanto-Asocio" en Budapeŝto . Gvidanto: Lukács, András
- 1981 – Koncz, Zsuzsa faras Esperantlingvan radiosurbendigon kun la titolo "Kiel rakontu mi?"
- 1982 – Renkontiĝo de Esperanto-Teatroj en Budapeŝto. Ĉeforganizantoj: Benczik, Vilmos kaj Vaskó, Tibor
- 1983 – La 68. Universala Kongreso de Esperanto okazas en Budapeŝto kun 4834 partoprenantoj; kaj la 39. Internacia Junulara Kongreso, en urbo Debrecen kun preskaŭ 700 partoprenantoj
- 1984 – En Hungario tiujare aperas 36 Esperantaj libroj, tiu fakto faligas ĉiujn ĝisnunajn kaj nuntempajn internaciajn kaj enlandajn rekordojn. Gvidanto de la eldonejo de HEA estis Vaskó, Tibor, la redaktinto de la eldonaĵoj estis Benczik Vilmos, kaj la gvidanto de la tiama presejo de HEA estis Szabó, Imre
- 1985 – La kunsido de Unesco en Sofio en deklaro gratulis al la centjara historio de Esperanto
- 1987 – El la pli frua sidejo proksime de Orienta Stacidomo HEA translokiĝas en la Fortikaĵon de Buda, kie ĝi ricevas 10 ĉambrojn en konstruaĵo sur la placo Szentháromság , n-ro 6.
Hungaria Esperanto-Asocio 1991-
Prezidantoj
- 1991-1992 Benczik, Vilmos (1945 -) instruisto en porinstruista altlernejo
- 1992-1994 Rátkai, Árpád (1939 -) instruisto en porinstruista altlernejo
- 1994-1998 Gether, István (1948--) ekonomo
- 1998-2006 Nanovfszky, György (1942--) diplomato
- 2006-2008 Baksa, József (1958-) inĝeniero
- 2008 óta Szabó, Imre (1952-) inĝeniero-instruisto
Fontosabb történések:
Hungaraj esperantistoj laŭ alfabeta ordo — elektado
Tragike forpasintaj esperantistoj
- Farkas, László[76] (1957-2009) 52-jara
- Kirsch, János (1961-2012) 51-jara
- Mikola, Klára [77] (1963-2010) 47-jara
Antaŭuloj
Galerio
Fontoj
Flugfolioj
La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.
Artikoloj de gazetoj
La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.
Libroj
- Vilmos Bleier, Lajos Kökény : Enciklopedio de Esperanto
- Árpád Rátkai: A nemzetközi nyelv, a nemzetközi munkáseszperantista mozgalom előzményei és alakulása - 1972
- Rátkai, Árpád: A szegedi munkáseszperantista mozgalom létrejötte és megerősödése - 1973 (Szeged : Magyar Szocialista Munkáspárt Csongrád megyei :Bizottság Oktatási Igazgatóság, (Szeged [Szegedi Ny.]) .- p. 51-69. ; 22 cm
- Klny.: Magyar Szocialista Munkáspárt Csongrád megyei Bizottsága Oktatási Igazgatóságának évkönyve 1972)
- Rátkai, Árpád: A munkáseszperantista mozgalom Hódmezővásárhelyen és Medgyesi János tevékenysége - 1974 ISBN (fűzött)
- Rátkai, Árpád: A makói munkáseszperantista csoport története. - Kiadta: Makó város Tanácsa V. B. Müv. Oszt. - 1978 ISBN 963 030 527 3
- Rátkai, Árpád: A csongrád megyei munkáseszperantisták nemzetközi kapcsolatai a húszas és harmincas években - 1983 (Szeged : MSZMP Csongrád megyei Bizottság, 1983 - 137-151 p ; 24 cm )
- Rátkai, Árpád: Esperanto-kolektaĵoj en Hungario - 1988 ( Szeged : Rátkai, 1988 .- [8] p ; 21 cm)
- Mihály Szilágyi, Paŭlo Lengyel - Lengyel Pál - 1988 ISBN 963 018 870 8
- Kató Lomb: Bábeli harmónia, Budapest - 1988 ISBN 963 282 023 1
- Rátkai, Árpád: A Magyarországi Eszperantó Szövetség és a nemzetközi nyelvi mozgalom Magyarországon / összeáll. - Budapest : MÉSZ - 1991. 46 p. ISBN 963 571 422 X
- Rátkai, Árpád: A Magyarországi Eszperantó Szövetség nyelvpolitikájáról - 199? ( Budapest : Magyar Eszperantó Szövetség, 199? - 4 p ; 22 cm)
- Rátkai, Árpád: A Magyarországi Eszperantó Szövetség Szervezeti és Működési Szabályzata - 1993 (Budapest : Magyar Eszperantó Szövetség, 1993 .- 8 p ; 22 cm)
- Rátkai, Árpád: A Magyarországi Eszperantó Szövetség szervezeti felépítése és az egyéb eszperantó szervezetek - 1994 (Szeged : [s.n.], 1994 .- 4, 8 p ; 22 cm )
- László Gados, A sokféleség közös nyelve, Humán Európa Szövetség - 2005 ISBN 963 218 596 x
- Róbert G. Nagy: Az eszperantó nyelv Dombóváron - dokumentumok tükrében. Kézirat, Tolna Megyei Önkormányzat Levéltára - 2005
- Magyar Eszperantó Tanítók Arcképcsarnoka, Marcaltő-Ihász - 2007 ISBN 978 963 063 966 8
- János Kirsch, A katedrális küszöbén, Budapest - Szekszárd - 2009 Accordia kiadó ISBN 978 982 484 3
Radio riportaĵoj
La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.
TV riportaĵoj
La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.
KD-ROM-oj
La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.
You-toube
La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.
Notoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Listo de hungaraj esperantistaj eldonaĵoj
- Listo de hungaraj esperantistoj
- Datoj de la hungara Esperanto-movado
- Esperanto-movado en Hungario
- Esperanto-movado en Aŭstrio
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Magyarországi Eszperantó Szövetség en la hungara Vikipedio.
|