Hungaria familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Hungaria familio estas la grupo supra maldeksta (blue).
La keno de la asteroida zono estas ruĝa.

La Hungaria familio estas asteroida familio de la interna asteroida zono, interne de la malpleno de Kirkwood ĉe 2,06 astronomiaj unuoj.

Ĝiaj anoj havas orbitojn kun granda duonakso inter 1,78 kaj 2,00 astronomiaj unuoj, de malgranda discentreco, malpli ol 0,18, kaj grandan klinangulon : 16° al 34°. Ili havas orbitajn periodojn ĉirkaŭ 2,5 jaroj, ili estas proksimaj de la orbita resonanco 9:2 kun Jupitero kaj 3:2 kun Marso.

Ĝi ŝuldas sian nomon al 434 Hungario, sia plej granda ano.

Ecoj kaj devenoj[redakti | redakti fonton]

Plejparto el la Hungariaj asteroidoj estas E-tipaj asteroidoj, tie estas similaj al la enstatithavaj aĥondritoj kaj de granda albedo, pli ol 0,3. Malgraŭ iliaj helecoj, oni ne povas vidi ilin eĉ per binokloj pro iliaj malgrandecoj : 434 Hungario, plej granda ano, havas ĉirkaŭ 19 km de diametro. Ili tamen estas videblaj per malgrandaj teleskopoj de amatoraj astronomoj.

La deveno de la Hungaria familio estas ŝuldata al la orbita resonanco 4:1 kun Jupitero, kiu kreas la malplenon de Kirkwood ĉe 2,06 AU. Interne de ĉi-tiu malpleno, la asteroidoj estas forte perturbataj pro la gravita kampo de Marso, kiu, dum la vivdaŭro de la sunsistemo, forpelis ĉiujn korpojn krom tiuj kiuj estas sufiĉe malproksimaj de la orbita ebeno de Marso por ke la gravita influo de tiu planedo estu pli malgranda.

Tio lasas do grupon da asteroidoj interne de la resonanco 4:1 kun grandaj klinanguloj, sed malgrandaj discentrecoj. Kelkaj anoj de la Hungaria familio estas marsrenkontaj asteroidoj kaj povos esti forpelataj el la sunsistemo pro la influo de Marso.

Sur grandaj tempdaŭroj, ŝanĝoj de la discentreco de la marsa orbito[1] estigas malaperon de la Hungariaj asteroidoj. Kiam tiu discentreco estas granda (kiel en la nuna epoko), Marso pelas tiujn asteroidojn al pli discentraj orbitoj kies suprenira nodo estas proksima de la longitudo de la apoapsido de Marso. De tio, post milionoj da jaroj, rezultas la formiĝo de amoraj kaj terrenkontaj asteroidoj kun malgranda vivdaŭro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Distanco inter Marso kaj Tero(angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]