Hungarigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disloko de naciecoj en Aŭstrio-Hungario en la jaro 1911
Monumento rememoriganta fortrenon de 1 462 infanoj el teritorio de Slovakio Hungarion por celkonscia alinaciigado. Ĝi estas lokigita sur konstruaĵo de Bibiana, la internacia domo de artoj por infanoj en Bratislavo

Hungarigo kiel specifa historia termino estas kolekto de disponoj, sintenoj kaj klopodoj de registaro, sed ankaŭ de ceteraj institutoj de Hungara reĝlando por hungarigi nehungaran loĝantaron en Hungara reĝlando fine de la 18-a jarcento, kun plialtigita intenso post Aŭstra-hungara interkonsento.

La nombro de la hungaroj en 1780 estis 29% en la Hungara Reĝlando, pro la turkaj detruoj de la ĉefe hungaro-loĝataj kamparaj ebenaĵoj. Alia kaŭzo estis la instigita enloĝigo de nehungaroj - fare de la Habsburga Imperio - al la senloĝigitaj areoj. La intensa hungarigo komenciĝis en tempo (fine de la 19-a jarcento), kiam nombro de la nehungara loĝantaro en Hungara reĝlando laŭ oficiala popolnombrado kreis nur ĉ. 40-45 %. Unu el la rezultoj de la hungarigo estis iompostioma (al fino ofte nur statistika) plialtigado de tiu ĉi kvociento, kiam fine en la jaro 1910 ĝi atingis 54,5% el 18 264 533 loĝantoj en parto de hungarigo sen Kroatio-Slavonio (senĉese nur duono de loĝantaro) resp. 48,2% el 20 867 077 loĝantoj en Hungara reĝlando inkluzive de Kroatio-Slavonio. [1]. Por plibonigi la statistikon, oni do alkalkulis al la hungaroj, ĉiujn hungarparolajn judojn, kiujn la pli fruaj statistikoj traktis aparte kiel nehungaroj.

La oficiala lingvo en Hungara reĝlando estis pro kaŭzo de ties nacieca kaj lingva diversecoj de mezepoko ĝis la 1844 la latina lingvo (18441848 intermite la hungara lingvo, 18481860 intermite la germana lingvo). Nur poste la hungara por daŭre fariĝis ankaŭ la ofica lingvo. Danke al la kroata-hungara interkonsento de 1868, la kroata lingvo iĝis oficiala lingvo en la interna administrado de Kroatio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Al la nocio hungarigo apartenas ekzemple nuligo de nehungaraj lernejoj, enpraktikigo de la hungara jam en la infanvartejoj, nuligado de societoj kaj asociiĝoj, enpraktikigado de registaraj hungarigaj societoj (ekz. FEMKE), nevaligado de nacieca leĝo el la jaro 1868, malpermeso de Matica slovenská, Ĉernova tragedio, lernejleĝoj de Apponyi (Lex Apponyi) ktp. Kiel ĉefa motivo de la hungarigo estas konsiderata fikcio de ununura politika nacio (kiel en Francio, Rumanio kaj la nuna Slovakio), en kiu nefaligeme fiksis la hungaraj politikaj gvidantoj precipe post la aŭstra-hungara interkonsento. Komencante de la jaro 1880 falis la nacieca reto de lernejoj kaj plialtiĝis kvociento de civitanoj anoncantaj sin al la hungara nacieco. La hungarigo logike atingis la plej fortan efikon en la urboj kaj tial al al hungarigo subigis precipe germanoj kaj judoj, do la naciecoj, kiuj vivis plimulte en la urboj. En malpli granda mezuro subigis al la hungarigo la slovakoj. Je multe malpli grandajn sukcesojn la hungarigo havis inter serboj kaj rumanoj, kiuj diferenciĝis de la hungaroj ankaŭ religie kaj iliaj patrujlandoj najbaris kun Hungara reĝlando, kio plifortigis ilian naciecan konscion.[2]

Postludo, malhungarigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Trianona traktato de 1920, pli ol 3 milionoj da hungaroj devis vivi en la landoj, kiuj rememorigis la hungarigon kaj ili enkondukis laŭ preteksto de renaciigo, similajn metodojn en siaj landoj (legu pri slovakigo, rumanigo), kiuj uzis la hungaroj. Ĉar la asimiligo de hungaroj ne tro sukcesis, tion sekvis perforta forpelo, alisetligo de hungaroj post la dua mondmilito, ĉefe el Jugoslavio, Rumanio, Ĉeĥoslovakio. En la postaj naciismaj komunistaj epokoj, la plej forta asimiligo de hungaroj okazis en Rumanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mesároš, Július: Zložité hľadanie pravdy o slovenských dejinách. (Komplika serĉado de vero pri la slovaka historio) Veda, 2004
  2. ROMSICS, I. Trianonská mierová zmluva. vyd. Kalligram, Bratislava. 2006. ISBN 80-7149-828-9
  3. http://www.litcentrum.sk/?s-cv-contentID=34252&t=print

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]