Hungario

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Magyar Köztársaság
Hungara Respubliko
Flago de Pollando
(Detaloj)
Blazono de Hungario
(Detaloj)
Nacia himno: Isten, áldd meg a magyart
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Budapeŝto
Oficiala(j) lingvo(j) hungara
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo kaj protestantismo
Areo
 % de akvo
93.033 km²
0,74%
Loĝantaro 10.200.000 (2001)
Loĝdenso 109/km²


Horzono UTC+1

UTC+2 (somere)

Interreta domajno .hu
Landokodo HU
Telefona kodo 36
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Ŝtatestro László Sólyom
Ĉefministro Gordon Bajnai
Nacia tago 20-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Aŭstrio 31-a de oktobro 1918
Ekonomio
Valuto forinto (HUF)
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2008
$ 198.7 mlrd
$ 20.000

HungarioHungarujo (hungare Magyarország [MAdjarorsag]) estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.

Ĉefurbo de Hungario estas Budapeŝto (kun 2.076 mil loĝantoj). Aliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El 10,2 milionoj loĝantoj de la lando 99% estas hungaroj. La plej disvastiĝintaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Enhavo

[redakti] Vidindaĵoj

En la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO estas 8 lokoj en Hungario (la datoj signifas la registradon al la listo):

  • en Budapeŝto:
    • bordo de la rivero Danubo kaj la mezepoka fortikaĵ-kvartalo en urboparto Buda, kun la pontoj, monto Gellért, urboparto Tabán kaj la Parlamentejo, 1987
    • avenuo Andrássy, kondukanta de Erzsébet tér (Placo Erzsébet) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
  • en okcidenta Hungario:
    • Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Monumento pri Miljariĝo, la Stacioj de la Kruco kaj la Kapeli Sankta Maria, 1996
    • areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
  • en suda Hungario:
    • komplekso de frukristanaj monumentoj en urbo Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
  • en orienta Hungario:
    • la urbeto Hollókő, kun 55 aŭtentaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la montetoj Cserhát, 1987
    • stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta al Slovakio, 1995
    • Nacia Parko Hortobágy, unu el la plej grandaj protektitaj mallong-herbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭtrua Ponto en Hortobágy, la Ĉardo Hortobágy kaj la Muzeo pri Kamparana Vivo, 1999
    • la vinprodukta regiono Tokaj, 2002

Ankaŭ lago Balatono kun Malgranda Balatono estas konata inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

[redakti] Politiko de Hungario

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politiko de Hungario

Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.

La parlamento estas unukamera, kaj havas 386 anojn. La parlamentaj balotadoj okazas po 4 jaroj, kaj la partioj devas atingi minimume 5 %-ojn por havi la rajton pri reprezentado en la parlamento.
Plimulton en Hungario havas nun la Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallonge MSZP, pron. emespe').
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas al la konstitucio.

[redakti] Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas

Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj.

[redakti] Historio de Hungario

Hungario, 1867-1920
Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Hungario

Hungaraj triboj alvenis al la baseno de Karpatoj sub la gvido de la ĉeftribestro Árpád. Tio okazis en fino de la 9-a jarcento (895), poste la hungaroj plurfoje (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabis okcidentaeŭropajn urbojn. Tio daŭris ĝis la jaro 955, kiam germanoj haltigis la hungarojn en la batalo de Augsburg. La ŝtato Hungario kun sia reĝo elformiĝis en la jaro 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento estis okupita Kroatio, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.

La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita je tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (legu pli) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estigo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio ĝi perdis grandan parton de sia teritorio.

Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la Entento kaj transdonis la potencon al la socialistoj kaj komunistoj. Hungario batalis sola kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la enpotenciĝon de Miklós Horthy (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove je la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj Hungario perdis ĉ. 1 miliono da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La sovetaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute liberigis la landon printempe de 1945.

La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ Sovetio kaj por la sendependa Hungario, gvide de Imre Nagy, ĉefministro. Sovetaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio János Kádár, kiu eĉ ekzekutigis je Imre Nagy en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (sovetaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994, 2002 kaj 2006 venkis la socialisma partio en la parlamentaj balotadoj.

[redakti] Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


[redakti] Mapo de Hungario

Hu-mapo1.gif





lokigo de Hungario en Eŭropo


[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Retaj ligiloj

·  www.esperanto.hu
·  informiloj pri hungaraj urboj en Esperanto
·  oficialaj paĝoj de la nacia asembleo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de legindaj artikoloj.


Aliaj lingvoj