Hungaroj en Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungaroj en Rumanio (2002)

Inter la minoritataj etnoj en Rumanio, plej ampleksa estas la grupo de hungaroj en Rumanio. Laŭ la censo de 2002, ĝi konsistas el 1,43 milionoj da homoj; tio estas 6,6 elcentoj de la loĝantaro de Rumanio.

La plej multaj hungaroj en Rumanio loĝas en regiono, kiu estis parto de Hungario ĝis 1920, kiam la Traktato de Trianon efektiviĝis. Tiu areo hodiaŭ estas konata kiel Transilvanio, kie hungaroj konsistigas proksimume 20 elcentojn de la loĝantaro. Al Transilvanio apertenas ankaŭ la historiaj regionoj Banato, Crișana kaj Maramureŝo. Hungaroj konsistigas grandan plimulton da la loĝantaro en la distriktoj Harghita (85 elcentoj) kaj Covasna (74 elcentoj), kaj grandan elcentaĵon en la distriktoj Mureș (39 elcentoj), Satu Mare (35 elcentoj), Bihor (25 elcentoj), Sălaj (23 elcentoj), Cluj (17 elcentoj) kaj Arad (11 elcentoj).

Inter la hungaraj etnaj grupoj en Rumanio, plej granda estas la grupo de sikuloj (proksimume 600 000 homoj, do 40 elcentoj el ĉiuj hungaroj en Rumanio). La areoj loĝataj de ili nomiĝas Sikullando.

La hungaroj en Rumanio estas la plej granda komunumo de hungaroj ekster Hungario.

Ŝablono:LigoElstara