Hunsrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hunsruko)
valo de la rivereto Hahnenbach apud la loko Bundenbach
Hunsrück
Regiono
montara sistemo [+]

LandoGermanio

Supermara alteco816 m ü. NHN [+]
- koordinatoj50° 0′ 0″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo)507.5Koordinatoj: 50° 0′ 0″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoErbeskopf [+]


Hunsrück (Germanio)
Hunsrück (Germanio)
DEC

Map
Hunsrück
Vikimedia Komunejo:  Hunsrück [+]
vdr
Hunsrück
Situo de la montaro Hunsrück (helflave) ene de Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando
Arbaro Binger Wald
Tipa Hunsrück-pejzaĝo en Seibersbach
Burgo Baldenau
Preĝejo de Sulzbach ĉe Idar-Oberstein kun "roka orgeno"
La roka preĝejo en Idar-Oberstein

La pejzaĝa regiono Hunsrück (esperante: Hunsruko) estas mezalta montaro en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio kaj malgrandparte ankaŭ en la pleja nordo de la najbara federacia lando Sarlando, do sume situas en la okcidento de Germanio. Ĝi estas parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La signifo de la nomo Hunsrück ĝis nun malklaras. Unue la mezalta montaro dum la jaro 1074 menciiĝis en dokumento de la monaĥejo Ravengiersburg - tiam la ortografio estis „hundesrucha". Por la klarigo de la nomo ekzistas pluraj teorioj:

  • Hunda dorso, germane "Hunderücken": indiko por tio estas, ke dum la mezepoko oni ofte tiel komprenis la nomon kaj koresponde tradukis ĝin al aliaj lingvoj. Ekzistas ekzemple la sekvaj vortumoj: Cynonotus (laŭ la greka lingvo. 15-a jarcento), Hundsrücken (1250), Dorsum canis (latine, 1320), Hondesruck (1380). – En suda Germanio kaj en Svislando ekzistas pluraj montoj, kiuj nomiĝas Hunsrück kaj ĉe kiuj al etimologio estas pli klara, ekzemple pro la noma variaĵo „Hundsbuckel". Krome en tuta sudokcidenta Germanlingvio pluraj montroj estas nomataj laŭ la dorso de bestoj: ekzemploj estas la mont(et)oj Roßrück (ĉevala dorso), Rindsrück (bova dorso), Katzenbuckel (kata dorso) kaj Eselsrück (azena dorso).
  • Rilato al la popolo de hunoj: indiko por tio estas, ke en la loka lingvouzo multaj kelkaj cirklaj remparoj de la montara teritorio nomatas "hunaj ringoj".
  • Eble la montaro ankaŭ ricevis la nomon de la malnovaltgermana vorto „Hont", do la dum la tempo de la frankoj kutima vorto por armea gvidanto de cent soldatoj (en moderna germana lingvo Hundertschaftsführer, latine centurio). Mezepokaj mapoj signas du areojn de la regiono kiel „Hunnesrucha"/ „Hundsric", „ric" estis la regno de centestro, kaj lia juĝista distrikto nomatis „Hundsrüge" (la verbo „rügen" en la germana lingvo signifas skoldi, juĝi).
  • Rilato al la vorto Hundswrock, la paŝta teritorio de cent-soldataro. Laŭ tio „Hun" estus mallongigo de "Hundert" (cent) kaj „Rock", „Rück" aŭ „Röck" estis limbarilo.
  • Krom tio eĉ ekzistas pliaj teorioj. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de montoj kaj altaĵoj en la Hunsruko.

La kernon de la montaro Hunsrücks konsistigas la Hunsrück-altebenaĵo kaj vasta valego ĉirkaŭ la urbo Simmern. Nordokcidente la montaro limiĝas per la rivero Mozelo kaj oriente de la rivero Rejno. La arbaroj Binger Wald, Soonwald kaj Lützelsoon estas la suda limo, la arbaroj Idarwald, Hochwald kaj Wildenburger Kopf la sudokcidenta limo. La du pliaj arbaroj Osburger Hochwald plus Schwarzwälder Hochwald kaj la riveroj Saro kaj Ruwer limigas la teritorion okcidente. La valo de la unua duono de la rivero Nahe kalkuliĝas kiel parto de la regiono Hunsrück.

Plej alta punkto de la montaro - kaj entute de la lando Rejnlando-Palatinato estas la monto Erbeskopf, kiu altas 816 metrojn. An den zwei Steinen (esperante: „ĉe la du ŝtonoj“) estas 766, 2 m alta monto de la montaro Idarwald, kiu estas parto de la montaro Hunsrück en la distriktoj Birkenfeld kaj Bernkastel-Wittlich en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La monto Rösterkopf estas kun alteco de 708,1 m super marnivelo la plej alta altaĵo de la Osburger Hochwald en la mezmontaro Hunsrück. La monto Ellerspring apud Winterbach en la rejnlando-Palatinata distrikto Bad Kreuznach estas kun alteco de 657,5 m la plej alta monto en Soonwald, parto de la mezmontaro Hunsrück.

La Womrather Höhe estas kun alteco de 599,1 m super marnivelo la plej alta monto en Lützelsoon, kiu estas parto de la mezmontaro Hunsrück. La monto situas inter Schlierschied en la distrikto Rhein-Hunsrück kaj Kellenbach en la distrikto Bad Kreuznach en Rejnlando-Palatinato. La arbokovrita monto ricevis sian nomon de la komunumo Womrath, kiu situas 7 km norde de la montopinto. La monto Steingerüttelkopf estas 756,6 m alta monto en la montaro Idarwald (Hunsrück) en la distriktoj Bernkastel-Wittlich kaj Birkenfeld en Rejnlando-Palatinato. La monto Sandkopf en Schwarzwälder Hochwald (Hunsrück) estas kun alteco de 757,4 m la plej alta monto en la distrikto Trier-Saarburg, Rejnlando-Palatinato.

La monto Ruppelstein, ankaŭ nomata Ruppenstein estas 762,7 m alta monto de Schwarzwälder Hochwald (Hunsrück) en la distrikto Birkenfeld en Rejnlando-Palatinato. La Idarkopf apud Stipshausen en Hunsrück estas 745,7m alta monto de la Idarwald en la distriktoj Birkenfeld kaj Bernkastel-Wittlich. Ĝi estas unu el la plej altaj montoj de Rejnlando-Palatinato. La Usarkopf estas 725,4 m alta altaĵo de la Idarwald (Hunsrück) en la distriktoj Bernkastel-Wittlich kaj Birkenfeld en Rejnlando-Palatinato.

La Teufelskopf (kapo de la diablo) estas 695,0 m alta altaĵo en Irrwald, parto de la Schwarzwälder Hochwald (Hunsrück) apud Waldweiler proksime al la landa limo inter Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando. Sur la altaĵo troviĝas la elsendostacio Teufelskopf. La Friedrichskopf apud Brücken en Rejnlando-Palatinata distrikto Birkenfeld estas kun alteco de 707,4 m la plej alta monto de la Dollberge, kiu estas parto de Schwarzwälder Hochwald (Hunsrück).

La monto Schimmelkopf aŭ Weiskircher Höhe situas en la Schwarzwälder Hochwald (parto de la Hunsrück) sur la limo de la distriktoj Trier-Saarburg (Rejnlando-Palatintato) kaj Merzig-Wadern (Sarlando) kaj havas altecon de 694,8 m super marnivelo. Ĝi estas la dua plej alta monto en Sarlando (Germanio). La monto Mückenbornberg estas 692,6 m alta monto en la mezmontaro Schwarzwälder Hochwald, suda parto de la mezmontaro Hunsrück, apud Kell am See en Rejnlando-Palatinato, proksime al la limo al Sarlando.

La Hohe Wurzel estas kun alteco de 669 m la dua plej alta monto de Osburger Hochwald en la mezmontaro Hunsrück en Rejnlando-Palatinato. La monto situas sur la teritorio de la komunumo Beuren (Hochwald).

La Sandkopf en Schwarzwälder Hochwald (Hunsrück) estas 757,4 m alta monto en la distrikto Trier-Saarburg, Rejnlando-Palatinato.

La monta arbaro Osburger Hochwald situas sudoriente de Osburger Hunsrück. Ĝi havas areon de 75 kvadrataj kilometroj. Ĝi formas kune kun Schwarzwälder Hochwald la Hochwald (alta arbaro) en la mezmontaro Hunsrück (sudokcidenta parto de la Rejnlanda ardeza montaro) en Rejnlando-Palatinato.

La monto Wildenburger Kopf estas monto kun alteco de 664 m super marnivelo en Idarwald en Hunsrück proksime de Kempfeld.

La monto Hochsteinchen (esperante „alta ŝtoneto“) en la mezmontaro Hunsrück estas kun sia alteco de 648 m post la Simmerkopf la plej alta monto en la distrikto Rhein-Hunsrück. La monto situas inter Ellern kaj Seibersbach en Soonwald, tri kilometrojn sude de Rheinböllen.

La monto Mörschieder Burr estas 646 m alta monto en suda parto de Idarwald, centra regiono de la mezmontaro Hunsrück. La monto situas sur la teritorio de komunumo Mörschied (komunumaro Herrstein) en la distrikto Birkenfeld.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 400 milionoj da jaroj la hodiaŭa Mezeŭropo estis kovrita per tropika maro. Sur ties fundo dum la jarmiloj kolektiĝis pli kaj pli da sedimentoj, el kiuj la subaj pro premo de pli supraj tavoloj densiĝis kaj fariĝis mineraloj: Sablaj sedimentoj iĝis kvarco kaj la premita ŝlimo iĝis ardezo. Post kiam la eŭrazia kontinenta plato pli kaj pli leviĝis kaj la maro retiriĝis, sum la epoko Devonio ekestis unue insulo "Hunsrück" kaj poste altebenaĵo. Ekde tiam la vetero prilaboris la mineralajn rokojn. Pluvo, frosto kaj varmo iom post iom forviŝis la argilon kaj ardezon kaj skulptis la malmolajn rokojn el kvarco, kiuj iĝis montoj.

Ĝis la 1950-aj jaroj oni en la regiono forprenis el la grundo grandajn kvantojn da ardezo, per kiu oni tegis la murojn kaj tegole kovris la tegmentojn de domoj. Ekde tiam ardezo el aliaj landoj estis senkonkurence pli malmultekosta, kaj krome malmodiĝis la tradicia konstrumaniero de ardeze protektitaj domoj, tial ke la fosado pri ardezo en la regiono ĉesis. En la ardeza fosejo en Bundenbach ankoraŭ muzee videblas la malnovaj teknikoj. Ekzistis minejoj pri aliaj mineraloj kaj metaloj, kiuj simile dum la 1950-aj jaroj fermiĝis. Ekzemple en Fischbach fosiĝis kupro. En kaj ĉirkaŭ la urbo Idar-Oberstein dum minado kolektiĝis juvelaj gemoj kiel agato, ametisto, jaspo kaj kvarco. La prilaboro de tiuj gemoj en la urbo konatiĝis en tuta Mezeŭropo.

Pliaj gravaj ekonomiaj branĉoj en la regiono estis la kreskigo de arboj cele al havigo de ligno kaj la bovobredado, cele al produktado unuavide de lakto, duavice de viando. Pro la kompare tre maldensa loĝado post la Dua Mondmilito la usona armeo, kiu milite okupis la sudon de Germanio, starigis aparte multajn armeajn bazojn en la montaro, ĉar en la ĉielo super la apenaŭ loĝataj montaj arbaroj eblis bone praktiki flugojn per rapidegaj kaj same laŭtaj armeaj aviadiloj. Loĝejoj estis luigitaj preskaŭ ekskluzive al usonaj armeanoj, kiuj grandparte forlasis la landon post la jaro 1990, kaj ankaŭ krome ili estis gravaj klientoj. Fine de la 20-a jarcento, ĉiuj el tiuj ekonomiaj branĉoj iĝis neprofitodonaj. Tial multaj junaj homoj forlasas la regionon kaj prenas laborpostenojn en ekonomie pli prosperaj regionoj de Germanio. La grandan armean flughavenon Hahn oni tre sukcese transformis en civilan, turisman flughavenon - de tie aparte aviadiloj de la malmultekosta aviada kompanio Ryanair flugas al celoj ĉie en Eŭropo.

Aliaj montoj estas Dollberg,

Distriktoj kaj aparte gravaj loĝlokoj en la montaro Hunsrück[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La burgo Balduinseck, ankaŭ nomata Baldeneck, estas la ruino de montburgo sur ĉ. 20 m alta ardeza konuso en valo de la mezmontaro Hunsrück ĉe la kunfluejo de la rojoj Wohnrother Bach kaj Schumbach, ekde tiam Mörsdorfer Bach, sur la teritorio de la komunumo Buch.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ĉiuj baze germanlingvaj

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]