Huntera cistikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Huntera cistikolo
Huntera cistikolo
Huntera cistikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. hunteri'
Cisticola hunteri
(Shelley, 1889)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Huntera cistikolo (Cisticola hunteri) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en okcidenta kaj centra Kenjo, norda Tanzanio kaj iome en Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj altaltitudaj arbustaroj ĉefe super 2400 m en vario de habitatoj kiuj inkludas densajn ĝardenojn, arbustaroj, bambuejoj kaj alta makiso, kie ĝi estas tre komuna.

Ĝi formas superspecion kun la proksimaj samgenraj Ĉuba cistikolo, Cisticola chubbi, kaj la Nigrabrida cistikolo, C. nigriloris, kaj ŝajne kun ankoraŭ nepriskribita “Kilombera cistikolo” el sudorienta Tanzanio.

Tiu afrotropisa specio havas tre brunan kronon kaj malhelbrunan vizaĝon kie kontrastas per pura limo kun tre blanka gorĝo, siavice separata el helgriza resto de subaj partoj. La nuko esta griza kaj la dorso tre malhelbruna same kiel la vosto kiu montras nigrecan vostofinon kun hela finfino. La kruroj estas ruĝecaj kaj la okuloj, bridoj kaj beko nigraj.

Kvankam kelkaj fakuloj konsideras tiun specion kiel samspecifa kun la Ĉuba cistikolo, ne estas pruvo de interreproduktado kie ambaŭ teritorioj koincidas (ĉefe ĉe ĉirkaŭ 2700 m en Monto Elgon). Ambaŭ specioj estas tamen similaj kvankam la Ĉuba cistikolo ne havas striecon en sia dorso kaj havas iom pli brilruĝecan kronon kaj kolon. Kvankam tiu birdo estas timida kaj retirema kiam ili ne kantoceremonias, ili plenumas distingan antifonan duopeton kaj estas videblaj dum kantado dum la reprodukta sezono kaj malfacile videbla for de tiu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]