Huntly (Skotlando)
Huntly estas malgranda urbo en Aberdeenshire, Skotlando. Antaŭe ĝi nomiĝis Milton of Strathbogie. En 2004 ĝi havis ĉirkaŭ 4,460 loĝantojn. En la urbo situas graskuk-fabrikejo.
Huntly famas ĉefe pro sia ruinita kastelo, posedata de anoj de la klano Gordon ekde la 14-a jarcento. La unua kastelo detruiĝis pro incendio dum militado inter klanoj en 1452. Baldaŭ dua, pli granda kastelo konstruiĝis. Tie en 1496, antaŭ la skota reĝo Jakobo la 4-a, Perkin Warbeck, pretendanto al la angla trono, edziĝis al Catherine Gordon. Dum la sekvaj du jarcentoj la kastelo pligrandiĝis per aldonaj aloj. La Gordon-klano perdis la kastelon rezulte de la angla enlanda milito.
La skota verkisto George MacDonald (1824-1905) naskiĝis en Huntly.
Laŭ la urbo nomiĝas Huntly en Novzelando.