Hunzenschwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hunzenschwil (stacidomo).
Hunzenschwil
Blazono de Hunzenschwil
Regiona trajno inter Hunzenschwil kaj Suhr
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 23′ 10″ N 8° 7′ 35″ O / 47.38611 °N, 8.12639 °O / 47.38611; 8.12639 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 10″ N 8° 7′ 35″ O / 47.38611 °N, 8.12639 °O / 47.38611; 8.12639 (mapo)
Areo 3,26 km²
Alteco 402 m super marnivelo
Poŝtkodo 5502
Komunumkodo 4200
Mapo de Hunzenschwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hunzenschwil estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hunzenschwil situas sur ebenaĵo inter la Surovalo en okcidento kaj la valo Seetal en oriento. La komunumo konsistas el la du partoj Unterdorf kaj Oberdorf, kiuj intertempe komplete kunkreskis.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,26 km², de kiuj 0,80 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,34 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 545 m s.m. sur la kulmino de la moto Lotten, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 395 m s.m. ĉe la norda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hunzenschwil limas en nordo al Rupperswil, en oriento al Schafisheim, en sudo al Gränichen, kaj en okcidento al Suhr.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj ĉe la trajnlinio de Zofingo al Lencburgo kaj ankaŭ per la buslinio de Rupperswil al Lencburgo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 1 de Zuriko al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu situas ĉe la norda marĝeno de la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hunzenschwil datiĝas el la jaro 1101 kiel Hintziswil.

En mezepoko en Hunzenschwil une regis la Grafoj de Lencburgo, ek de 1173 ka Kiburgoj, kaj fine ek de 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis unue al la Senjoroj de Hunzenschwil kaj post ties formorto ek de la komenco de la 14-a jarcento al la Senjoroj de Hallwyl.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Hunzenschwil fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Holderbank ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de Rupperswil en la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Hunzenschwil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen