Hupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hupoj en lokomotivo.
Simpla muzika hupo.

Hupo estas instrumento komponita de elguma piraĵo unuigita al trumpeto. Kiam oni premas la piraĵon, aero eliras tra la trumpeto, kreante sonon. Antikve oni uzis ĝin en aŭtoj kiel aŭda signalo, sed lastatempe ĝi estis anstataŭata de sona elemento movata de elektro.

Muzika instrumento[redakti | redakti fonton]

La hupo estas muzika ventinstrumento. Ĝi inventiĝis en Francio en 1680 kaj tiam servis nur por ĉasado. Poste ĝi estis alportita en Germanion kaj tie oni ĝin perfektigis kaj aplikis en muziko. Por tio ĝi estis adoptita en Francio en 1730 sed ĝi ne estis enmetita en la tiaman orkestrokomponon ĝis 1757.

En tiu epoko ĝi elsendis malmultajn sontipojn, sed en 1760 la germano Hampl inventis sistemon por ampleksigi la gamon de sonoj, per ŝtopado per mano de parto de la kloŝo de la instrumento. Tiu malkovro malfermis kampagadon al lertaj artistoj kiuj dediĉis sin al la studado de la korno. Alia germano, nome Haltenhoft, plibonigis tiun instrumenton per aldono de pumpilo pere de kiu oni agordas precize la instrumenton, kiam pro la varmo de la spiro supreniras la entonado.[1]

Media poluado (sona aŭ aŭda)[redakti | redakti fonton]

Dekomence la aŭtoj (kaj alitipaj veturiloj) uzis hupojn por averti la preterpasotojn pri neatendita proksimeco de endanĝeriganta veturilo. Kiam tiuj vehikloj oftiĝis, la uzado de hupoj restis kiel tradicia avertilo, sed ofte senkiale kaj ankaŭ malprofite.

En la nuntempa kulturo, hupoj estas unu el la plej oftaj elementoj de sona poluado: ĝi anstataŭas la homan voĉon; multegaj stirantaj personoj (aŭtoj, aŭtobusoj, trajno ktp.) funkciigas hupojn senzorge kaj sen atenti la ĉirkaŭajn personojn aŭ cirkonstancojn.

Ilia senzorga uzado malelegantas kaj malprofitas kaj pro tio la diversaj trafikaj regularoj permesas ĝian uzadon nur per ripetaj kaj kurtaj sonfrapoj en la jenaj kazoj kaj nur tage:

  • Por eviti eventualan akcidenton.
  • Por atentigi pri onia situacio al tiu kiu klopodas enveni en onia vojo (kaj ĉefe se tion klopodas reenirante).
  • Por marki onian cirkuladon kiel prioritata vehiklo (neprus ankaŭ la uzado de la urĝserva avertilo).
  • Por atentigi la stiriston kiu antaŭeniras ke oni klopodas preterpasi ĝin.

Alikaze por averti stiristojn aŭ eĉ piedirantojn ĉiam eblas uzi lumajn signojn anstataŭ aŭdajn kiuj ne estas garantio ĉar avertato povas esti surda, kvankam ne blinda, se stiristo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diccionario enciclopédico de música, Carlos José Melcior, 1859