Hawker Hurricane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hurricane)
Hawker Hurricane

La Hawker Hurricane (angle Hurricane, uragano) estis unusideja, subflugila brita ĉasaviadilo, produkto de Hawker Aircraft Ltd. Oni uzis ĝin bonrezulte dum la Dua Mondmilito.

La aviadilo estis evoluigita kaj ekflugita en 1935. Tiu estis la unua ĉasaviadilo de Royal Air Force (Reĝa Aerarmeo), ĝi kapablis flugi ĝis 480 km/h. Oni serie produktis ĝin ekde 1937.

Hurricane havis 20 tipojn kaj oni produktis el ĝi ĉirkaŭ 14 000. La originala Hurricane havis altiĝan kapablon ĝis 10.980 m, maksimuman rapidon de 530 km/h, armilaron de ok maŝinpafiloj.

Tiu tipo sukcese venkis aviadilojn de Luftwaffe dum la komencaj jaroj de la Dua Mondmilito. Tiuj aviadiloj subenpafis ĉirkaŭ 1500 aviadilojn. La pli postaj tipoj estis konstruitaj per pli malpezaj armiloj (per 40 mm-a maŝinkanono), kun bomboportaj, raketolanĉaj instalaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]