Hurtigruten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
«MS Nordstjernen», la plej malnova el la hodiaŭaj hurtigruten-ŝipoj.

HurtigrutenHurtigruta estas norvega ŝiplinio inter Bergen kaj Kirkenes kaj ankaŭ la nomo de la ŝipoj kiuj ĝin itineras. La ŝipoj kunportas varojn, poŝton kaj pasaĝerojn. Laŭ la itinero estas entute 34 havenoj, kaj rondiro, de Bergen al Kirkenes kaj reen al Bergen, daŭras 12 tagnoktojn.

La unua veturo okazis en 1893, tiam nur de Trondheim al Hammerfest, per nur unu ŝipo, «DS Vesteraalen»; kaj tiam estis tre grava por internodigi malgrandajn havenurbetojn laŭ la marbordo kaj por plibonigi komunikojn inter la sudo kaj la nordo. Hodiaŭ ekzistas 12 ŝipoj.

Hurtigruten ĉiam ricevis, kaj daŭre ricevas, ŝtatan monsubtenon. Hodiaŭ Hurtigruten estas populara inter turistoj pro la bela naturo videbla dum la vojaĝo.

En junio 2011 la ŝtata televidburoo NRK ekmontris rektsendatan daŭran programon pri veturo de Bergen al Kirkenes.[1] Ĝi komenciĝis en la vespero la 16an de junio kaj ĝia konjektita daŭro estas 134 horoj aŭ kvin tagnoktoj kaj duono.

Horaroj[redakti | redakti fonton]

Norden iranta
Somera horaro
Tago Alkuro Alveno Forveturo Ĉehavena atendo Noto
1 Bergen 14:30 20:00 5:30
2 Florø 02:00 02:15 0:15 Plej okcidenta alkuro
2 Måløy 04:15 04:30 0:15
2 Torvik 07:15 07:30 0:15
2 Ålesund 08:45 09:30 0:15
2 Geiranger 13:30 13:30 0:00 (Nur somere)
2 Ålesund 17:45 18:45 1:00 (Nur somere)
2 Molde 21:15 22:00 0:45
3 Kristiansund 01:30 01:45 0:15
3 Trondheim 08:15 12:00 3:45
3 Rørvik 20:30 21:30 1:00
4 Brønnøysund 00:45 01:00 0:15
4 Sandnessjøen 03:45 04:15 0:30
4 Nesna 05:25 05:30 0:05
4 (La norda polusa cirklo) 07:15 - -
4 Ørnes 09:20 09:30 0:10
4 Bodø 12:30 15:00 2:30
4 Stamsund 19:00 19:30 0:30
4 Svolvær 21:00 22:00 1:00
5 Stokmarknes 00:55 01:00 0:05
5 Sortland 02:30 03:00 0:30
5 Risøyhamn 04:15 04:30 0:15
5 Harstad 06:45 08:00 2:15
5 Finnsnes 11:15 11:45 0:30
5 Tromsø 14:30 18:30 4:00
5 Skjervøy 22:30 22:45 0:15
6 Øksfjord 02:00 02:15 0:15
6 Hammerfest 05:15 06:45 0:30
6 Havøysund 09:30 09:45 0:15
6 Honningsvåg 11:45 15:15 3:30 Norda Kabo
6 Kjøllefjord 17:30 17:45 0:15
6 Mehamn 19:45 20:00 0:15 Plej norda alkuro
6 Berlevåg 22:30 22:45 0:15
7 Båtsfjord 00:45 01:00 0:15
7 Vardø 04:00 04:15 0:15 Plej orienta alkuro
7 Vadsø 07:30 08:15 0:45 Alkuras nur norden irante
7 Kirkenes 10:00 12:45 2:45
Norden iranta
Vintra horaro
Tago Alkuro Alveno Forveturo Ĉehavena atendo Noto
1 Bergen 14:30 22:30 8:00
2 Florø 04:30 04:45 0:15
2 Måløy 07:15 07:30 0:15
2 Torvik 10:30 10:45 0:15
2 Ålesund 12:00 15:00 3:00
2 Geiranger - - - (Nur somere)
2 Ålesund - - - (Nur somere)
2 Molde 17:30 18:30 1:00
2 Kristiansund 22:45 23:00 0:15
3 Trondheim 06:00 12:00 6:00 Sekvas la somera horaro ekde ĉi tie
La hodiaŭaj havenoj. La antaŭaj per griza skribo
MS «Polarlys» sub ponto de Sortland.
MS «Nordnorge» en Svolvær
Enveturado al Trollfjorden
Suden iranta
Tago Alkuro Alveno Forveturo Ĉehavena atendo Noto
7 Kirkenes 10:00 12:45 2:45
7 Vardø 16:00 17:00 1:00 Plej orienta alkuro
7 Båtsfjord 20:15 20:30 0:15
7 Berlevåg 22:15 22:30 0:15
8 Mehamn 01:00 01:15 0:15 Plej norda alkuro
8 Kjøllefjord 03:15 03:30 0:15
8 Honningsvåg 05:45 06:15 0:30
8 Havøysund 08:15 08:30 0:15
8 Hammerfest 11:15 12:45 1:30
8 Øksfjord 15:40 15:45 0:05
8 Skjervøy 19:15 19:45 0:30
8 Tromsø 23:45 01:15 1:30
9 Finnsnes 04:15 04:45 0:30
9 Harstad 08:00 08:30 0:30
9 Risøyhamn 10:45 11:00 0:15
9 Sortland 12:30 13:00 0:30
9 Stokmarknes 14:15 15:15 1:00 Jen situas la muzeo pri Hurtigruten
9 (Trollfjorden) - - - (Nur somere)
9 Svolvær 18:30 20:00 1:30
9 Stamsund 21:45 22:00 0:15
10 Bodø 02:00 04:00 2:00
10 Ørnes 07:00 07:15 0:15
10 (La norda polusa cirklo) 09:15 - -
10 Nesna 11:00 11:15 0:15
10 Sandnessjøen 12:30 13:30 1:00
10 Brønnøysund 16:15 17:00 0:45
10 Rørvik 20:30 21:45 1:15
11 Trondheim 06:30 10:00 3:30
11 Kristiansund 16:30 17:00 0:30
11 Molde 20:30 21:30 1:00
11 Ålesund 23:45 00:45 1:00
12 Torvik 02:00 02:15 0:15
12 Måløy 05:00 05:45 0:45
12 Florø 07:45 08:15 0:30 Plej okcidenta alkuro
12 Bergen 14:30 20:00 5:30 Plej suda alkuro