Spejbl kaj Hurvínek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hurvínek)
Spejbl kaj Hurvínek
fikcia grupo
Kreita de Josef Skupa
Rolita de Josef Skupa, Miloš Kirschner, Helena Štáchová, Martin Klásek
Informoj
vdr

Spejbl kaj Hurvínek estas marionetoj el la samnomata ĉeĥa teatro. Spejbl estas patro kaj Hurvínek estas lia filo.

Lignaj rolantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefstaturoj de ĉiuj inscenaĵoj de Teatro de Spejbl kaj Hurvínek estas Spejbl kaj Hurvínekpatro kaj filo, reprezentantaj konfliktoplenan opinion de du generacioj al la mondo. Ili prezentiĝas kiel ĉefaj aktoroj de civilaj kaj fantastaj okazintaĵoj kaj en kombinitaj vidprogramoj kiel komentariistoj ili filozofas pri bazaj vivdemandoj. Iliaj tradiciaj kontraŭrolantoj estas simila virina duopo, Mániĉka – la nedisiĝema amikino de Hurvínek, kaj ŝia pedagogie celita „avino“ - sinjorino Katerino Hovorková. Tiun ĉi bazan kvaropon de aktoroj, ĉirkaŭita en komediaj okazintaĵoj de pluaj staturoj surbaze de aŭtoroj, plenigas Ĵerik, hundo de Spejbl.

Hejme kaj en la mondo[redakti | redakti fonton]

Plejparte ili ludas en Ĉeĥio, sed la teatro kelkfoje dum sezono entreprenas ankaŭ mallongajn eksterlandajn ekskursojn. Ĝis nun ili estis kiel gastoj en 31 landoj de kvar kontinentoj, krom aliaj en Germanio, en Usono, Kanado, Japanio, en Tajvano, en Hindio, Egipto, Jordanio, en Meksiko, en Hispanio. Spejbl kaj Hurvínek tiel rolis siajn prezentiĝojn en dek ok lingvoj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Spejbl[redakti | redakti fonton]

Karel Nosek, pilzena lignoskulptisto, tranĉis lin laŭ desegno de profesoro Josef Skupa en la jaroj 19191920. Dato de la unua prezentiĝo de Spejbl sur scenejo ne estas precize konata, ĝi okazis iam aŭtune de la jaro 1920 sur scenejo de „Marioneta teatro de feriaj vilaĝoj“ en Plzeň, kie Spejbl prezentiĝis kiel kunulo de ŝatata pilzena Pulĉinelo en aldono de infana programo, kiel gimnasto sur reko.

Hurvínek[redakti | redakti fonton]

Lin eltranĉis kiel karakterizan varianton de Spejbl (pliriĉigita ekz. je moviĝemaj okuloj) nevo de Karel Nosek, tiam ankoraŭ modelisto en Uzinoj de Škoda en Plzeň, Gustav Nosek. Hurvínek unuafoje prezentiĝis kun Spejbl en amuziga aldono de vespera spektaklo de komedio de Rudolf Nešvera „Honesta domo“ la 2-an de majo de 1926. Ekde la jaro oni uzas marionetojn en reguligo de ensemblano Radko Haken, kiu alportis neperfortan plibeligon de la devenaj groteskaj tipoj.

Mániĉka[redakti | redakti fonton]

Laŭ propono de profesoro Josef Skupa kaj dum belarta kontribuo de Jiří Trnka tranĉis ŝin Gustav Nosek. Unuafoje ŝi prezentiĝis la 19-an de aprilo de 1930 dum premiero de „Printempa revuo de Hurvínek“ (ekde la 23-a de aprilo de la sama jaro ludata sub definitiva nomo „Revuo pro devigo“). La unua interpretino de Mániĉka estis Anna Kreuzmannová, ekde la jaro 1945 Božena Weleková, en la jaro 1967 transprenis tiun ĉi rolon Helena Štáchová. Provinte kelke da novaj belartaj variantoj fiksiĝis uzado de la marioneto laŭ propono de Zdeněk Juřena.

Sinjorino Katerino Hovorková[redakti | redakti fonton]

Tranĉis ŝin laŭ propono de Zdeněk Juřena en la jaro 1971 Ivan Moravec. Ŝi ricevis definitivan aspekton nur post sia unua prezentiĝo sur scenejo, post premiero de ludo Kaptilo por Hurvínek (la 12-an de septembro de 1971 en Pardubice). Ŝi estiĝis el iniciato de Miloš Kirschner kiel virina vidalvido de Spejbl kaj komune kun Mániĉka ŝi kreas aktoran kontraŭon de Teatro de Spejbl kaj Hurvínek. Ambaŭ virinajn rolojn interpretas nun Helena Štáchová.

Ĵerik[redakti | redakti fonton]

Kreis ĝin same Gustav Nosek. Unuafoje ĝi prezentiĝis same kiel Mániĉka, dum la premiero de „Printempa revuo de Hurvínek“ la 19-an de aprilo de 1930. Ĝis la jaro 1938 Gustav Nosek prizorgis la interpretadon de Ĵerik. Poste transprenis ĝin post liFrantišek Flajšhanz kaj post lia foriro el la teatro Miroslav Černý. Nuntempe zorgas pri „parolo“ de Ĵerik Miroslav Polák.

Kiom ili pezas kaj mezuras[redakti | redakti fonton]

Malgrandaj marionetoj (klasikaj)[redakti | redakti fonton]

Hurvínek 46 cm / 1.05 kg
Spejbl 55 cm / 1.60 kg

Mezaj marionetoj (ludigaj)[redakti | redakti fonton]

Hurvínek 49 cm / 1.20 kg
Spejbl 60cm / 1.85 kg

Grandaj marionetoj (antaŭscenejaj)[redakti | redakti fonton]

Hurvínek 56 cm / 1.95 kg
Spejbl 76 cm / 2.80 kg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retpaĝo de la teatro Spejbl kaj Hurvínek (diverslingva)
Retpaĝo germanlingva pri Spejbl kaj Hurvínek
Ŝatantoj-paĝo pri Spejbl kaj Hurvínek Arkivigite je 2007-08-06 per la retarkivo Wayback Machine (ĉeĥlingve)