Husaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungara husargeneralo en tipa uniformo de la 19a jarcento[1].

Husaro (hungare huszár, pluralo huszárok, pole husarz, slovake husár) estis devene membro de korpa gardistaro de hungara reĝo Matiaso Korvino, en la 15-a jarcento rajdistaro, pli poste membro de soldata leĝera rajdistaro en la hungara parto de habsburga monarkio. Poste la husaroj estis aktivigitaj en aliaj armeoj. La vorto husaro estas derivita de la hungara numeralo húsz, te. 20, ĉar ili devene batalis en taĉmentoj po dudek viroj.

Diversaj korpusoj[redakti | redakti fonton]

Husaroj en Hungario[redakti | redakti fonton]

Sekve de la rekonkero de la burgo Buda disde la otomanoj,je ordono de la bavara princelektisto Emanuelo Maksimiliano,en 1688, oni fondis la husarregimentojn "Liedl" (lidl) kaj poste "Bakóczi" (BAko'ci). Tra pli ol du jarcentoj post tiu elstara dato, la husar-trupoj ludis eminentan rolon en la plejparto de la armeoj en Eŭropo.

Eĉ, husaroj, altreputaciaj pro siaj braveco kaj kavalireco, fariĝis membroj ankaŭ de aliaj armeoj, ili fariĝis heroldoj de la hungararo. Se mencii nur kelkajn nomojn kiel ekzemplojn el la longa nomaro: László Bercsényi (LASlo'BERce'nji), kiu fariĝis marŝalo de Francio, Mihdly KOVÁCS (Mlhaj' ROvaĉ'), kiu organizis la leĝeran kavalerion de la nordanoj en la sendependeco-milito de Usono. Elstaraj husaroficiroj estis ankaŭ la "pruslanda" Pál WERNER (verner), la "nederlanda" Mihály SIGRAY (Mlhaj' SIGrai), la "hispana" László HÁVOR (LASlo'), la "ruslanda" Ádám MÁTYÁSSY (a'dam' MAtja'ŝi). Ili ĉiuj strebis heroldi la hungaran husar-bravecon. Sed kion signifas la vorto "husaro"? Laŭ György HETEY SÁNDOR [djerdj HEteisandor], elstara esploranto de la hungarlandaj rajdistaj kaj husaraj tradicioj, la baza vorto estas la serba "gusari", kiu signifis figure ankaŭ rabrajdisto...(pirato, marrabisto.) En la hungara armeo sub la regado de reĝo Matiaso aperis tiuj leĝeraj rajdistoj nomataj komence "serboj", poste "husaroj", kaj dum kelkaj jardekoj ili evoluis ĉefaj defendantoj de militvagaj bataloj ĉelandlimaj. Post la katastrofo ĉe Mohács (MOhaĉ'), kiam neniiĝis la mezepoka hungara ŝtato, transformiĝis la armeo. Elita formacio, soldatarspeco fariĝis la husararo, taŭga por militvagado, kaŝobservo, ŝirmado, kiu baldaŭ fariĝis konata Tut-Eŭrope.

Poste, en 1688 fondiĝis la unua reguligita husarregimento hungara. En postaj periodoj de la hungara historio la husaroj rikoltis multajn triumfojn. Ili formis la plej sukcesajn,la plej kuraĝajn trupojn en la armeoj de RÁKÓCZI (RAko'ci) kaj KOSSUTH KOŝut'). En iliaj vicoj elstaris dum jarcentoj bonnomaj militestroj kaj herooj kiel Paŭlo Kinizsi, la grandforta militestro de Matiaso la 1-a, Bálint Balassi (BAlaŝŝi), la granda poeto de limgardistoj, Andreo Hadik, la heroo de la militvagado en 1757, la setliginto de "ĉangoj" en Moldevujo aŭ kapitano János LENKEY (janoŝ LENkei), kiu en 1848 la unua prenis rolon por la partio de la liberecbatalo. Mór Jókai (JOkai) poste prenis lin por la figuro de iu heroo, Richárd BARADLAY (riĉard BAradlai) en sia romano "A kőszívű ember fiai" (La filoj de la ŝtonkora homo).

Brava husarkolonelo Jozaef Simonyi[redakti | redakti fonton]

Kolonelo Simonyi militservis en Debrecen,laű tradicio ĉiudimanĉe li amuzis la urbanojn per rajdospektakloj, paradoj. La iamajn tiliojn de la strato al la Granda Arbaro - tiujn de la strato Simonyi, ĉe la nuna itinero de la florkarnavalaj procesioj - plantis kaj flegis haj husaroj.La memoro prí kolonelo SIMONYI eĉ nun vivas en la debrecenanoj... En sia junuleco same en Debrecen militservis kiel husaroficiro grafo István SZÉCHENYI (I~Tvan' SEĉe'nji),"1a plej granda hungaro",laű vortoj de Lajos Kossuth (lajoŝ KOŝut').

En Debrecen,ĉe la strato Sámsoni (ŜAMŝoni) garnizonis la husarregimento Vilmos (Vilhelmo) n-ro 7, tie militservis la plej bonaj rajdistoj, venkintoj, ŝampionoj de multaj grandaj turniroj de la Monarkio. En la sama kazerno rezidis 1a husarregimento n-ro 16, kiu batalis en la unua mondmilito jam ankaŭ elseliĝinte. Tian batalscenon prezentas la reliefo lokita en la maldekstra flanko de la enireja de Departementa Domo, pri la heroa batalo infanteria de le regimento.

En Debrecen funkciis la plej granda kaj la plej bela ĉevalbredejo de Hungario (ĝis 1961), kies komandanto inter 1885 kaj 1899 estis la romantik-viva husar-kolonelo Mihály FADLALLAH EL HEDAD (Mlhaj') kun tutlanda reputacio, kiu venis el Arabio en Hungarion, kie li servis kiel husar-oficiro ĉe fiskaj ĉevalbredejoj...

La civilizacio, la teknika evoluo post iom da tempo demandsignis la ekziston de la husararo. Anatataŭ aŭdaco, braveco kaj kuraĝo antaŭpaŝis aliaj virtoj. Nuntempe la husaraj trupoj apartenas jam al la pasinteco. Nur en paradoj, rajdospektakloj ili "brilege rolas per sia "arto", per sia speciale bele hungareska uniformo. Tiel ankaŭ en la Florkarnavalo de Debrecen, ĉiujare la 20-an de aŭgusto. Nunaj posteuloj de kolonelo SIMONY jen tiel gardas tiun ĉi etan, sed raran pecon de la hungara nacia tradicio, de la komuna pasinteco.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dirrheimer, Dr. Gunter. Das k.u.k. Heer 1895.