Husqvarna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Husqvarna
Husqvarna AB
entrepreno vd
Dum 1689 - nekonata/nuntempe
Jura formo aktiebolag
Sidejo Huskvarna
Lando Svedio
Agokampo ĝardenilo
ISIN-kodo SE0001662230
filiaj kompanioj Husqvarna (United Kingdom) vd
Partoprenanta Husqvarna Motorcycles vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Husqvarna AB estas hodiaŭ sveda produkta entrepreno de aparatoj, etmaŝinoj al ĝardena kaj arbara laboro, precipe motorsegiloj kaj razentondiloj.

Hodiaŭa firmaostrukturo[redakti | redakti fonton]

Motorsegiloj Husqvarna
Husqvarna Viking
Husqvarna TC610 (Cagiva)

La firmao apartenas ekde 1977 al la Electrolux-grupo, sed en 2006 ĝi estis detranĉita de la patrina firmao. Ĝi estas reprezantita en pli ol 100 landoj. La eksporta proporcio estas 95% (2004). La entreprena sidejo estas Huskvarna/Svedio, kie ĉ. 1900 el tutmonde 2200 dungitoj laboras. La jara enspezo estis en 2005 ĉ. 28,8 md. da svedaj kronoj. La prezidanto estas Bengt Andersson (2007).

Krom la muntejoj, Husqvarna posedas ankaŭ fandejon por aluminio kaj magnezio.

Historio de la entrepreno[redakti | redakti fonton]

La entreprena historio komenciĝas en 1689 kun produktado de muskedoj. El tio venas eĉ la logoo: ĝi prezentas pafiltubon de antaŭe. Oni produktis ekde 1872 kudromaŝinojn kaj gisferajn ĉedomajn aparatojn. En 1896 estis produktita la unua biciklo, la produktado de motorciklo okazis ekde 1903. La firmao aĉetis en 1918 la Ŝtaluzinon de Norrahammar kaj ekproduktis permanajn razentondilojn kaj kaldronojn.

En la 1920-aj jaroj, la motorciklo-divizio atingis kelkterene mondan rekordon. En 1935 komenciĝis la produktado de la malpezaj motorcikloj. Dum kaj post la dua mondmilito, la firmao koncentris siajn fortojn je evoluigo de la ĉedomaj aparatoj (kudromaŝinoj, gladiloj, fornoj, viando-prilaboriloj). Poste komenciĝis la produktado de la sinternaj metalproduktoj. Oni produktis en 1959 la unuan propran motorsegilon kaj la unuan mikroondan fornon (aparaton). La firmaon aĉetis en 1977 la Electrolux-grupo, kiu pludaŭrigas la produktadon de la elektraj ĉedomaj aparatoj.

Finde de 2006, Husqvarna akiris la ĝardenan entreprenon Gardena kontraŭ 730 milionoj da eŭroj.

Sur areo de la firmaejo en Huskvarna troviĝas krom la plej malnovaj fabrikoj ankaŭ metia muzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]