Edmund Husserl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Husserl)
Edmund Husserl
Persona informo
Edmund Gustav Albrecht Husserl
Naskonomo Edmund Gustav Albrecht Husserl
Naskiĝo 8-an de aprilo 1859 (1859-04-08)
en Prostějov
Morto 27-an de aprilo 1938 (1938-04-27) (79-jaraĝa)
en Freiburg
Religio luteranismojudismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioGermana Regno vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de LepsikoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Memorigilo Edmund Husserl
Familio
Gefratoj Heinrich Husserl vd
Edz(in)o Malvine Husserl vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofiofenomenologioepistemologio • transcenda filozofio • ideismo vd
Aktiva en FreiburgGöttingenAŭstrio-Hungario vd
Doktoreca konsilisto Leo Königsberger • Carl Stumpf vd
Verkado
Verkoj legitimacy ❦
Logikaj Ekzamenoj vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmund HUSSERL (naskiĝinta en 8-a de aprilo 1859 en Prostějov en Moravio, mortinta en 27-a de aprilo 1938 en Freiburg) estis juda germano, unu el plej gravaj filozofoj en la 20-a jarcento kaj matematikisto. Ĝenerale li estas fama pro kreado de formala fenomenologio.

Li studis en Leipzig matematikon, fizikon kaj astronomion. En 1876 li lernis en Berlina Universitato studante filozofion kaj matematikon. En Vieno en 1881 li partoprenis en prelegoj de Franz Brentano, kiuj influis lian estontan filozofion. En 1883 li atingis doktorecon per verko pri variacia kalkulo. Poste li asistis ĉe Karl Weierstrass en Berlin. Post servado en armeo li studis ĉe Brentano en Vieno kie li konatiĝis kun Carl Stumpf (ankaŭ lernanto de Brentano). Sub direktado de Stumpf li habilitaciis . En 1886 li konvertiĝis al kristanismo kaj estis baptita en evangelia preĝejo. En 1887 li okupis katedron ĉe la universitato de Halle. Post publikigado de Philosophie der Arithmetik li diskutis kun Gottlob Frege pri la esenco de logiko (disputema estis ĝia tiam aktuala konscio ke logiko esploras nur normojn psikologiajn). Ankaŭ li estiĝis la kritiko de verkojn de Kazimierz Twardowski, kiun neperfektaĵojn de la verko kondukis lin al esploroj de esteco de prezento kaj signifo; poste li persvadiĝis prefere pri estado de fenomenoj. Post kelkaj jaroj li komencis la laboradon super Logikaj Esploroj. En ili li suprenlevis la provon priskribi siajn serĉadojn de "klara logiko", teorio de matematiko kaj teorio de konado, per kio li esploris en siaj esploroj la naturon de fenomenoj kaj homan konadon de ili. Poste li laboris en Göttingen (1901), estante ankoraŭ la "Privatdozent" en Halle. Tie kune kun Max Scheler, Adolf Reinach kaj Moritz Geiger li fondis jarlibron Jahrbuch für Philosophie und phänomenologische Forschung en kiu estis publikitaj verkoj pri fenomenologio. Tie asistis lin lia grava lernulino- Edith Stein. En 1916 li okupis la katedron de filozofio en Freiburg, kie li laboris ĝis jaro 1928, kiam li emeritiĝis direktante la prelegojn ankoraŭ ĝis 1933 jaro. La filozofio de Husserl tre influis al pensantoj kiel liaj grandaj lernantoj- Martin Heidegger, Edith Stein, (postea sankta Tereso Benedikto de Kruco), Jean-Paul Sartre, Maurice Merleau-Ponty, Roman Ingarden, Jan Patočka kaj aliaj.

Unue Husserl volis baziĝi la logikajn leĝojn kaj aritmetikon sur leĝoj de psikologio (en Philosophie der Arithmetik) tiel ke logiko povus esti la "branĉo" de psikologio, tamen poste en Logikaj Esploroj, influita de Gottlob Frege kaj la en germanaj universitatoj reganta novkantismo li estiĝis kritiko kaj kontraŭulo de psikologismo. Li asertis, ke oni ne povas "reduki" logikon al psikologio. Ĝi estis la turnapunkta momento por monda psikologismo.

En filozofio de Husserl konscio estas intenciema (ankaŭ laŭ Brentano) do ĉiam ĝi "turnas" al io. Husserl distingas aktojn de psiko (la akto de psiko nomiĝas ĉe Husserl noezo), de tiu, de kiu tiuj aktoj intencaj rilatas- do objektoj de konscio (noematoj). La elirpunkto al fenomenologio estas la redukcio fenomenologia, retenanta la juĝojn (epoche) pri mondo kaj eĉ pri memesteco. Ĝi kaŭzas la returnon al flanko de konscio kaj ĉeestantiĝaj tie aktoj immanente direktitaj. Tial tiu maniero estas nomigata la fenomenologion transcendentalan ĉar ĝi demandas pri plej bazaj kondiĉoj de nia konado (ĝi fariĝas tamen alie en filozofio de Kant). Husserl instalas ankaŭ la nocion de fenomenoj. Laŭ li fenomenoj estas nur prezentoj (Heidegger aldonos: de estoj) do ĝia vera estado estas nekonformata. La estoj laŭ Husserl povas esti intencaj do ili prezentas al noezo kiel aktoj ne certe veraj sed tute enigitaj en psiko kaj konscio. Do plej grava agado de fenomenologio estas esplorado de epistemologio kaj psikologio, uzante ĉe ĉia esplorado redukcion fenomenologian.

Husserl okupiĝis ankaŭ pri semantiko logika instalante ideon de kategorioj semantikaj; tiu semantiko sin apogas sur la nocio de intenco. Tiu koncepto estis poste disvolvita interalie de Kazimierz Ajdukiewicz kaj Stanisław Leśniewski.

Pli ol 40 mil paĝojn da liaj stenografiaj tekstoj kaj notoj veturigis ankoraŭ en la jaro 1937 en sekuran lokon en la belga Loveno, kie ili nun estas stokataj en la Alta instituto de filozofio de la Katolika Universitato de Loveno, kuraĝa franciskano Herman Leo van Breda.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Philosophie der Arithmetik (1891)
  • Logische Untersuchungen (1900/01)
  • Philosophie als strenge Wissenschaft - (1910/11)
  • Ideen zu einer reinen phänomenologischen Philosophie - (1913)
  • Vorlesungen zur Phänomenologie des inneres Zeitbewusstseins - (1928)
  • Méditations Cartésiennes - (1931)
  • Die Krisis der europäischen Wissenschaften und die transzendentale Phänomenologie - (1936)

De la jaro 1950 estas eldonataj Husserlianoj - la araj verkoj de Husserl.