Huterita dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvoj > Hindeŭropa lingvaro > Ĝermana > okcidenta Ĝermana > Germana lingvo < Huterita Dialekto >

La huterita dialekto (huterite: Hutterish) estas parolata en Kanado kaj en Usono fare de ĉirkaŭ 40 000 parolantoj. La plejmulto el ili estas huteritoj kaj vivas komunume. Ĉi tiu germandevena dialekto estas miksigita kun malmultaj vortoj el la rusa kaj multaj vortoj el la angla lingvoj pro tio, ke la huteritofonoj vivis en Rusio antaŭ ol enmigri al Usono kaj al Kanado. La huterita formo de lingvo ne estas pli malsama ol aliaj germanaj dialektoj. La huterita lingvo nur estas opiniita kelkfoje lingvo kaj ne dialekto, ĉar la angla lingvistiko normale ne uzas la sistemon de "ausbau language", "abstand language" kaj "dach language" aŭ germane "Ausbausprache", "Abstandsprache" kaj "Dachsprache". Huteritoj uzas germanan lingvon kiel "Dachsprache". Pro tio la angla lingvistiko nek povas solvi la problemon de la diversaj germanaj dialektoj nek la problemon de la diversaj italaj dialektoj.

Vokaloj: la normgermanaj kontraŭ la huteritaj
  • normgermana /oi/ > huterita /ai/
  • normgermana /ai/ > huterita /a/
Huterita nazaligo
  • normgermana /dn/ > huterita /n/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.