Hutong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hutong
kortoeniro

Hutonghutongo estas tradiciaj mallarĝaj stratetoj en Pekino kun senetaĝaj konstruaĵoj, kun interna, fermita korto en la konstruaĵoj. Ili regis pejzaĝon de Pekino ĝis la 1990-aj jaroj.

Hutong estas mongola vorto (originale hottog), kiu signifis 'fonto', ĉar la loĝantoj de tiuj hutongoj ofte loĝis proksime al fontoj.

En la hutongoj de Pekino, oni vidas tradician Siheyuan. En 2005 ekzistis en Pekino ankoraŭ 3.000 hutongoj, kiuj pli kaj pli malaperas pro konstruo de etaĝaj konstruaĵoj.

Lingjing hutongo (en ĉina: 灵境胡同; en pinjino: língjìng hútong) estas proksime de Ksidan, en la distrikto Ksiĉeng. Ĝi estas proksimume kun larĝo de 32 metroj, pro kio ĝi estas konsiderata la plej larĝa hutongo en Pekino.

En la malnovepoka Ĉinio, hutongoj estis stratetoj, plej ofte ne pli larĝaj ol 9 metroj.