Hutuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hutuoj
prezidanto de Burundo Pierre Nkurunziza
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ruando
Burundo
Demokratia Respubliko Kongo
Lingvo(j)
Burunda, Kinjaruanda, franca
Religio
Katolikismo, Protestantismo, Sunaismo, paganaj kredoj
Parencoj
tutsioj, tvaoj
vdr

Hutuoj estas nigrahaŭta popolo en Centra Afriko, kiu konsistigas la plejparton de la loĝantaro de Ruando kaj Burundo. La popolo almigris al sia hodiaŭa loĝloko de nordo proksimume en la 1-a jarcento. En la 15-a jarcento estis subigitaj de tutsioj. La ĉefa okupo estas agrikulturo. La ĉefaj lingvoj estas la burunda, ruanda kaj franca.

La atenco kaj la amasmortigado[redakti | redakti fonton]

La eksplodo de la milito en Ruando venis post kiam la 6a de aprilo de 1994 la hutuaj radikaluloj murdis la tiaman prezidenton Juvanal Habjarimana, ankaŭ hutuo, kiam tiu veturis per aviadilo. Tiaj radikaluloj intencis haltigi la pacnegocadon de tiu hutua prezidento kun la tutsia gerilo, kion apogis la internacia komunumo; tiu negocado estis finonta per registaro de nacia unuiĝo kun reprezentantoj de ambaŭ etnoj. Dum la atenco mortis ankaŭ la prezidento de Burundo Cyprien Ntaryamira.

Ĉirkaŭ la preciza faligo de la aviadilo okazis terurigaj radikampanjoj de Hutu Power (Hutua Povo) kiu varmigis la animojn de la kontraŭaj hutuoj kaj tutsioj. Post tio la hutuoj kulpigis la tutsiojn pri tiu murdo kaj komencis amasmortigadon kiu kaŭzis la mortojn de ĉirkaŭ 800.000 tutsioj kaj hutuoj dum malpli da 100 tagoj.

En 2006 francia komisiono konkludis ke la kulpulo de la atenco estis la tutsio Paul Kagame, kiu estis la tiama ruanda prezidento. Tio rompigis la rilatojn inter la ruanda registaro kaj la franca ekskoloniiganta kaj senkoloniiginta lando. Ŝajne Francio armigis la hutuojn kontraŭ la tutsiojn.

En 2010 sendependa komisiono (komponita de ruandanoj kaj brutoj) fintrovis la verajn kulpulojn, inter ili la kolonelon Teoneste Bagasora, kiel estro de la operaco kaj la veran fakton ke la aviadilo estis faligita de du misiloj lanĉitaj el la militbazo de la ĉefurbo Kigali, sub kontrolo de la ruanda armeo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. “El detonante de un genocidio. Una comisión independiente concluye que los radicales hutus aesinaron al presidente ruandés para forzar la guerra” (Sendependa komisiono konkludas ke la hutuaj radikaluloj murdis la ruandan prezidenton por kaŭzi la militon); El País, 12a de januaro de 2010.