Huygens (sondilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolora bildo de la titana surfaco, fotita de sondilo "Huygens". Ĝi montras glaciajn blokojn ĉirkaŭ la alteriĝo-punkto

La Sondilo Huygens estas kosmosondilo provizita de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA) kaj nomita laŭ la nederlanda astronomo Christiaan Huygens. Ĝi estas atmosfera sondilo portita al Titano (la ĉefa natura satelito de Saturno) kiel parto de la misio Cassini-Huygens. La kunigita kosmoŝipo Cassini-Huygens estis lanĉita de Tero la 15-an de oktobro 1997. Huygens apartiĝis de la orbitulo Cassini la 25-an de decembro 2004, kaj sukcese alteriĝis sur Titano la 14-an de januaro 2005.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj