Huzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Huzo
Huso huso
Huso huso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Acipenseroformaj Acipenseriformes
Familio: Acipenseredoj Acipenseridae
Genro: Huzo Huso
Linnaeus, 1758

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Huzo (Huso) estas genro de du specioj de fiŝoj el la superordo kondrosteoj (aktinopterigaj fiŝoj kun precipe kartilaga skeleto)[1] kaj ordo de acipenseroformaj.

La pli konata el la du specioj, la beluga huzo (Huso huso) vivas en la Nigra kaj la Kaspia maroj kaj en riveroj, kiuj fluas en ilin. Ĝi kreskas ĝis longeco de 6-9 metroj. Ĝia surfaco estas senskvama.

La beluga huzo naĝis ĝis Bratislavo en la Danubo, ĝis oni konstruis la akvoenergian centralon ĉe Ferpordo-interkrutejo (1964-1971). Ĝi ofte demetas frajojn en dolĉa akvo aŭ ĉe riverdelto en duonsala marakvo. Ĝi estas kaptata pro kaviaro.

La alia huzo-specio estas la kalugo (Huso dauricus). Ĝi vivas en la Amuro kaj laŭdire estas la plej granda nesalakva fiŝo de la mondo, atingante pezon de almenaŭ 1000 kg.

Notoj kaj referencoj

  1. PIV2, p. 587.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://conventions.coe.int/treaty/FR/Treaties/Html/104-2.htm greke http://www.fishbase.org/Summary/SpeciesSummary.cfm?id=4633&lang=German