Hvalba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hvalba kun vido al Lítla Dímun

Hvalba estas vilaĝo sur insulo Suðuroy de Ferooj. Administre ĝi aprtenas al distrikto Hvalba, al kiu apartenas ankaŭ la vilaĝo Sandvík – tute en nordo de la suda insulo – kaj la neloĝata insulo Lítla Dímun. La distrikto entute havis ĉe fino de 2002 precize 767 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografie, Hvalba situas sur 2 km mallarĝa istmo, Norðbergseiði, kaj havas po unu aliron al la okcidenta kaj orienta bordoj de la insulo. La vilaĝo mem torviĝas do ĉirkaŭ, fino de la golfo Hvalbiarfjørður ĉe la orienta bordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estas jam loĝata ekde la vikinga epoko. Simile al aliaj vilaĝoj de Suðuroy, Hvalba estis same atakita fare de piratoj, en la 17-a jarcento. En 1629, tri piratŝipoj el norda Afriko atakis la vilaĝon. Post kiam ili forlasis la insulon, du el ili rompiĝis sur la maraj rokoj. Laŭ tradicio, la marondoj bordo-ĵetis 300 kadavrojn. Apud la bordo ekzistas loko, nomata Turkargravir, kie oni entombigis ilin. La piratoj forprenis tridek infanojn kaj virinojn por vendi ilin kiel sklavojn en norda Afriko. Oni lanĉis monkolektan kampanjon sur Ferooj por liberigi ilin, sed tio fine nesukcesis, ili neniam revenis al la insuloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En karbominejo de Hvalba

En la montoj ĉirkaŭ la nuna suda tunelo, oni minis ekde la 1770-aj jaroj brunan karbon el profundaj kaj malfacile alireblaj ŝaĥtoj, kiu estis grava energia fonto ĝis fino de la 2-a mondmilito. Kelkaj ministoj laboras eĉ hodiaŭ en la minejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al la najbaraj vilaĝo, ĝi estas liita per du tuneloj: la 1450 m longa Hvalbiartunnilin (plej malnova tunelo de Ferooj, konstruita en 1963) sude al Trongisvágur kaj Tvøroyri; dum la 1500 m longa Sandvíkartunnilin norde al Sandvík.