Hydrangea heteromalla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hydrangea heteromalla

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kornusaloj Cornales
Familio: Hidrangeacoj Hydrangeaceae
Genro: Hidrangeo Hydrangea
Specio: Hydrangea heteromalla
Hydrangea heteromalla
D.DON
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hydrangea heteromalla, ankaŭ konata kiel ĉina hidrangeo estas arbusto aŭ malgranda arbo el la plantfamilio de la Hidrangeacoj. Ĝi estas pro sia dekoraj floroj ofta ornamplanto. La natura disvastigejo estas Azio kaj etendiĝas de la modera ĝis la tropika zonoj.

floraro kun folio
floraro
kultivaro 'Bretschneider'

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Ĉina hidrangeo formas 2 ĝ 5 aŭ pli altan arbuston aŭ malgrandan arbon. La branĉoj estas ruĝaj-brunaj ĝis brunaj, haraj kaj poste kalvaj. Ili havas malmultajn ovalajn korkporojn. La folioj havas 2 ĝis 4 cm longan, viol-ruĝan petiolon. La foliplato estas simpla, 6 ĝis 15 cm longa kaj 3 ĝis 8 cm larĝa, ovala, larĝe ovforma aus oblonge ovforma, pinta aus oblonge pinta kun iom korforma, obtuza bazo. La rando estas duoble segildenta. La supra folisurfaco estas flave bruna, rigidhara aŭ preskaŭ kalva. La malsupra folisurfaco havas dense grize blankajn harojn. Ekzistas sep ĝis naŭ nervuraj paroj.[1][2]

La floroj estas en ombrelformaj, 15 ĝis 20 cm larĝaj, haraj duflankaj cumoj, kiu atingas je fruktmatureco larĝecon de de 27 cm. La multaj sterilaj floroj havas kvar 0,7 ĝis 1,6 cm longaj kaj 0,5 ĝis 1,4 cm larĝaj, blankaj aŭ flavaj, ovalaj, larĝe ovformaj aŭ larĝe rondaj, glatrandaj sepaloj kun rondigita aŭ korforma bazo. La fekundaj floroj havas unu 1 ĝis 1,5 mm longan, funelforman ĝis sonorilforman kaliktubonkun 0,5 ĝis 1,5 mm longaj triangulaj kalikdentoj. La petaloj estas 1,8 ĝis 2,0 mm longaj, blankaj ĝis flavaj, oblongaj-ovformaj. La dek stamenoj estas nesamgrandaj, la anteroj estas ĉirkaŭ 0,5 mm grandaj kaj globaj. La ovario estas mezstaranta, la tri aŭ kvar pistiloj estas starantaj, alenformaj kaj atingas longecon de 1 ĝis 1,3 mm. La stigmo estas malgranda. La foniklofruktoj estas ovformaj ĝis rondaj kaj havas diametron de 2,5 ĝis 3,5 mm. La semoj estas 0,7 ĝis 1,0 mm longaj, flave brunaj kaj ovalaj ĝis oblongaj kaj havas je ambaŭ finoj 0,2 ĝis 0,5 mm longajn flugilojn. La planto floras de junio ĝis julio, la fruktoj maturiĝas de septembro ĝis oktobro.[1][2]

Disvastigo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La natura disvastigejo etendiĝas de la modera ĝia la tropika zonoj de Azio. La specio troviĝas en la ĉinaj provincoj Tibeto, Junano kaj Siĉuano, en Butano, Nepalo kaj la hindaj subŝtatoj Okcidenta Bengalio, Arunaĉal-Pradeŝo, Asamo, Utar-Pradeŝo kaj Sikimo.[3] Ĝi kreskas en arbaroj sur montdeklivoj kaj montpintoj en alteco de 2400 ĝis 3400 metrojn[1]. Ĝi preferas meze sekan ĝis humidan kaj acedetan ĝis bazetan, gravelan aŭ sablan-loman grundon. Ĝi preferas duonombran lokon. La specio estas frosttolera.[3]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La Ĉinia hidrangeo (Hydrangea heteromalla) estas specio el la genro de la hidrangeoj (Hydrangea) el la familio de la Hidrangeacoj (Hydrangeaceae), subfamilio Hydrangeoideae, Tribus Hydrangeae. Ĝia unua priskribo estas de David Don 1825.[3]

Ĝi formas kun Hydrangea xanthoneura kaj Hydrangea bretschneideri agregatan specion.[4] Ofte Hydrangea bretschneideri estas rigardata kiel Hydrangea heteromalla 'Bretschneideri' , do nur kultivaro de la ĉina hidrangeo.[2]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas pro siaj dekorativaj floroj ofta ornamarbusto.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roloff, Andreas, Andreas Bärtels:Flora der Gehölze, eldonejo Ulmer, Stuttgart (Hohenheim), 2008, ISBN=978-3-8001-5614-6, p. 338
  • Fitschen,Jost: Gehölzflora, eldonejo Quelle & Meyer, Wiebelsheim, 2007, ISBN=3-494-01422-1, 12a eldono, p. 529
  • Cheers, Gordon (eldon.): Botanica Bäume & Sträucher, eldonejo Tandem, 2006, ISBN=978-3-8331-2003-9, p. 449

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Wei Zhaofen, Bruce Bartholomew: Hydrangea heteromalla in Flora of China. Band 8, S. 417
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Roloff et al.: Flora der Gehölze, S. 338
  3. 3,0 3,1 3,2 interreto United States Department of Agriculture. Retadreso GRIN TaxonNr=19450, Hydrangea heteromalla Hydrangea heteromalla, Germplasm Resources Information Network (GRIN), legado:2012-03-10}}
  4. Fitschen: Gehölzflora, S. 529

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]