Hilociklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hylocichla)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hilociklo
Hilociklo
Hilociklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Hylocichla
Specio: H. mustelina'
Hylocichla mustelina
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La HilocikloKolumbia arbarturdo (ankaŭ nomata sufiĉe malprecize en angla Wood Thrush, tio estas Arbarturdo, kio povus taŭgi ankaŭ por dekoj da aliaj turdoj ĉar multegaj turdospecioj loĝas en arbaroj), Hylocichla mustelinaCatharus mustelinus, estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas nordamerika paserina birdo. Ĝi estas tre rilata al aliaj turdoj kiaj la Migra turdo kaj estas amplekse distribua en Nordameriko, dum migras en Centrameriko kaj suda Meksiko. La Hilociklo estas la oficiala birdo de la Distrikto de Kolumbio.[1]

La Hilociklo estas mezgranda Turdo, kun brunaj supraj partoj kaj tre punktitaj blankaj subaj partoj. Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ aspekto. La masklo havas unu el la plej belaj birdokantoj de Nordameriko.

La Hilociklo estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin prefere el grundaj senvertebruloj kaj larvoj, sed ili manĝas ankaŭ fruktojn. Somere ili manĝas insektojn konstante por ĉiutaga metabolisma neceso. Ĝi estas solema, sed foje formas arojn de miksitaj specioj. La Hilociklo defendas teritorion kiu grandas el 800 al 28000 m². La Hilociklo estas monogama, kaj ties reprodukta sezono ekas printempe; ĉirkaŭ 50 % de ĉiuj paroj povas fari du ovodemetadojn, kiuj grandas el 2 al 4 idoj.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La ununura membro de la genro Hylocichla[3], la Hilociklo estis priskribita de germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin en 1789. La genra nomo estas rekta traduko de ĝia komuna nomo, devena el grekaj vortoj hile/ύλη "arbaro" kaj kiĥle/κιχλη "turdo" de kio la angla nomo estas traduko.[4] La specifa nomo devenas el la latina mustela "mustelo".[5] Ĝi estas tre rilata al aliaj tipaj amerikaj turdoj de la genro Catharus, kaj ĝi estas foje enmetita en tiun genron;[6]. Ĝi estis konsiderata proksima al la longdistance migrantaj specioj de tiu genro, kiel for de la ĝenerale loĝantaj birdoj kiuj estas la najtingalturdoj, sed tio ŝajnas erara.[7]. La Hilociklo ŝajne estas proksima ankaŭ de la grandaj turdoj de la genro Turdus, kiaj la Migra turdo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Hilociklo estas 19–21 cm longa, kaj pezas 40-50 g, kun enverguro de 30–40 cm.[8] La plej longa konata vivodaŭro de Hilociklo en naturo estas de 8 jaroj kaj 11 monatoj.[9] La krono, nuko kaj supra dorso estas cinamobrunaj, dum la flugiloj kaj vosto estas iom pli senkolore brunaj. La brusto kaj ventro estas blankaj kun grandaj malhelbrunaj punktoj en brusto, kaj flankoj. Ĝi havas blankan okulringon kaj rozkolorajn krurojn.[10] Aliaj brunecaj turdoj havas pli fajnajn punktojn en brusto.[11] Tiu specio similas laŭ ekstera aspekto al Viskoturdo, kiu estas aligenra kaj multe pli granda, dum tiu havas pli blankan ventron. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed havas kromajn punktojn en dorso, kolo kaj flugilkovriloj. Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ grando kaj plumaro.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke la Hilociklo havas unu el la plej belaj birdokantoj de Nordameriko.[11] Usona naturalisto kaj pensulo Henry David Thoreau verkis:

Whenever a man hears it he is young, and Nature is in her spring; wherever he hears it, it is a new world and a free country, and the gates of Heaven are not shut against him.

Dum oni ne scias ĉu inoj kantas, maskloj havas unikan kanton kiu havas tri partojn. La unua subkanto apenaŭ aŭdeblas se la aŭdanto ne estas tre proksima, kaj konsistas el 2 al 6 mallongaj kaj malaltatonaj notoj kiaj bap, bap, bap. La meza parto estas laŭta frazo ofte priskribita kiel ii-uu-lej, kaj la tria parto estas ventroparola, trileca frazo de nearmonia paro de notoj farataj rapide kaj samtempe.

La masklo povas kanti du notojn samtempe, kio faras ĝian kanton io etera, fluteca.[12] Ĉiu individua birdo havas sian propran repertorion baze sur kombinoj de variantoj de tri partoj. La kantoj estas ofte ripetitaj laŭ ia ordo. La frazo bap, bap, bap estas foje uzata kiel alvoko, kio estas pli laŭta kaj je pli granda frekvenco kiam la birdo estas ĝenita.[2] La hilociklo uzas ankaŭ iun alvokon tat, tat kiel agitaverto.[9] La nokta flugalvoko estas emfaza zumado hiih.[8]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

La reprodukta teritorio de tiu nearktisa specio etendas el Manitobo, Ontario kaj Nova Skotio en suda Kanado al norda Florido kaj el marbordoj de Atlantiko al rivero Misuro kaj la oriento de Grandaj Ebenaĵoj. Ĝi migras al suda Meksiko tra Panamo en Centrameriko vintre, ĉefe en la malaltaj teroj laŭlonge de marbordoj de Atlantiko kaj Pacifiko.[11] Ili ĝenerale alvenas en la usonajn marbordojn de la Meksika Golfo dum la unua semajno de aprilo. Aŭtuna migrado kutime komencas en meza aŭgusto kaj daŭras tra meza septembro. Migrado okazas dumnokte,[9] permesante ilin trovi sian direkton laŭ la steloj kaj orientiĝi per detektado de la tera magneta kampo.[13]

La Hilociklo preferas falfoliajn kaj miksitajn arbarojn por reproduktado. Ili preferas ĵus sukcesintajn arbarojn de altaj teroj kun mezdensa arbustaro. Robert I. Bertin (1977) trovis, ke tiu turdo favoras areojn kun fluanta akvo, humida grundo, kaj granda subkreskaro.[9] La reprodukta habitato ĝenerale inkludas arbojn pli altajn ol 16 m, preskaŭ malferman arbargrundon, humidan grundon, kaj sekan foliaron kun malseka subgrundo pli grava ol alia folitavolo aŭ atingejo al fluanta akvo. La Hilociklo povas reproduktiĝi en habitatopecoj tiom malgrandaj kiom 0.4 ha, sed ĝi riskas pli altan predadon kaj nestoparazitismon.[9] La reprodukta teritorio de la Hilociklo etendiĝis norden, forpelante la speciojn de la Salikoturdo kaj de la Ermita turdo en kelkaj lokoj. Ĵuse kiel rezulto de fragmentado de arbaroj, Ĝi pli kaj pli suferas pro nestoparazitismo fare de la Brunkapa molotro, kaj pro perdo de habitato en la vintraj teritorioj.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La Hilociklo iĝis simbolo de la malpliiĝo de la neotropisaj kantobirdoj de orienta Nordameriko, kiuj malpliiĝis 43 % ekde 1966.[8] Kun multaj aliaj specioj, tiu turdo frontas minacojn kaj en la nordamerikaj reproduktejoj kaj en la centramerikaj vintrejoj. Arbara fragmentado en nordamerikaj arbaroj kaŭzis kaj pliigon de nestopredado kaj pliigon de molotra parazitado, kio draste malpliigis ties reproduktan sukceson. Studo de la Laboratorio Cornell de Ornitologio estis la unua grandskala analizo kiu kunigis la konceptojn de acida pluvo kaj de la malpliiĝo de tiu turdo.[14] Konstanta detruo de unuarangaj arbaroj en Centrameriko eliminis preferatajn vintrajn habitatojn de la Hilociklo, ŝajne devigante la birdojn elekti duarangajn habitatojn kie la mortindicoj estas pli altaj. Spite tion, la Hilociklo estas ankoraŭ konsiderata kiel Malplej zorgiga.[15]

Vaganteco[redakti | redakti fonton]

La Hilociklo estis vaganta iam en Eŭropo, ĉe Insuloj Scilly, Anglio en oktobro de 1987.[16][17]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Hilociklo estas ĉefe solema birdo, sed eventuale formas arojn de miksitaj specioj vintre. Ties reprodukta teritorio grandas el 800 al almenaŭ 8000 m2, kaj estas uzata por nestumado, kolektado de nestomaterialo kaj manĝado.[9] Kelkaj Hilocikloj defendas ankaŭ manĝoteritorion vintre. Teritoria interagado estas kutime starigita sen fizika kontakto, sed ĉe tre intensaj renkontoj aŭ nestodefendo, oni observis fizikan interagadon per piedoj aŭ beko. Defenda kutimaro kiel respondo al nestopredantoj inkludas flugilekmontrojn, vostoekmontrojn kaj levon de kresto, foje suprenirinte al postaj plonĝoj kaj frapoj.[9]

Oni observis tiun specion ankaŭ montrante kutimon konatan kiel formikumo. Formikumo okazus kiam birdo plukas unu aŭ grupon de formikoj kaj frotas ilin sur siajn plumojn. La celo de tiu kutimo ne certas, sed oni supozas, ke la birdoj povus akiri tiel defendajn substancojn el la formikoj eble uzataj por medicina celo, aŭ simple la birdoj suplementas siajn oleoprovizon.[8]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj senvertebruloj kaj larvoj faras plej parton de la ĉiomanĝanta dieto de la Hilociklo, sed ili manĝas ankaŭ fruktojn malfrusomere, aŭtune kaj malfruvintre. Ili eventuale manĝas arbajn insektojn, helikojn kaj etajn salamandrojn. Junuloj estas manĝigataj per insektoj kaj kelka frukto.[8] Post reproduktado kaj antaŭ migrado, la Hilociklo ŝanĝiĝas el insektoj al fruktoj kiu havas pli altajn nivelojn de lipidoj. Somere, malalta fruktokonsumado kaj lipidaj rezervoj postulas la birdon manĝi insektojn konstante por pluhavi siajn metabolismajn necesojn.[9]

La Hilociklo manĝas ĉefe sur arbargrundo, traserĉante foliojn per siaj bekoj por malkaŝi insektojn. Ili estis observitaj saltantaj ĉirkaŭ folirubejoj kaj eĉ sur duonnuda grundo sub la arbara foliaro. Ili englutas enterajn fruktojn.[9]

Predado[redakti | redakti fonton]

Ovoj kaj idoj estas predataj de strisciuroj, lavursoj, de la Blua garolo, Larĝbeka korvo, Ratoserpento, Brunkapa molotro, Kviskalo, suda flugosciuro, griza sciuro, Vizeloj, la Blankapieda peromisko, hejmaj katoj, Granda kornostrigo kaj Striakcipitro. Plenkreskuloj estas predataj ĉefe de akcipitroj kaj gufoj.[9]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Hilocikloj estas monogamaj. Reproduktaj paroj formiĝas en meza aprilo al malfrua majo, kaj kutime daŭras la tutan reproduktan sezonon. Plej parto de turdoj trovas novan partneron ĉiujare, kaj oni observis nek konservon de partnero nek eksterparaj seksumoj en tiu specio.[9]

Kelkaj maskloj de Hilocikloj alvenas al reproduktejoj kelkajn tagojn antaŭ la plej fruajn inojn, dum aliaj maskloj alvenas samtempe kun inoj. Ili starigas teritoriojn grandajn el 0.08 al 0.8 hektarojn.[2] La ino kutime faras silentajn cirklajn flugojn 1-1.8 m supergrunde, dum la masklo ĉasas. Okazas 6 aŭ pliaj tiaj flugoj sinsekve. La paro ripoziĝas kune kaj manĝigas unu la alian inter flugoj.[8] La masklo ekkantas mateniĝe kaj krepuske kelkajn tagojn post alveno al la reproduktejoj. Frue en la reprodukta sezono, la masklo kantas el altaj ripozejoj en la plej altaj arboj, sed dum la sezono progresas, li kantas iom malpli longe kaj malpli prilaboritajn kantojn el pli malaltaj ripozejoj. La ĉiutaga kanto ekas kaj estas plej intensa ĝuste antaŭ suneliro. La masklo povas kanti la tutan kanton sed ĉefe krepuske. La kantosezono finas kutime je la fino de julio.[9]

Kutime la ino elektas la nestolokon kaj konstruas la neston. Tamen estis kelka indiko ke la masklo povas influi la selekton de la nestoloko per ripozado apude kaj kantado. Kutime tamen la ino elektas ĉu ŝi akceptas aŭ malakceptas la nestolokon sugestitan de la masklo.[18] La nesto estas kutime lokata en densa makulo de vegetaĵaro en arbo aŭ arbusto kio havigas kaŝecon kaj ombron. Ĝi estas kutime farata el mortintaj folioj, tigoj kaj folioj, kaj kovrita per koto, kaj lokata sur forko de horizontala branĉo. La nesto ne estos reuzata. Kutime oni klopodas su ovodemetadojn, kvankam oni povas konstrui 3 al 4 apartajn nestojn antaŭ la sukceso de la paro. La ino demetas 2 al 4 palbluajn ovojn po 1 ĉiutage.[19] La ovoj estas kovataj nur de la ino dum 11 al 14 tagoj, averaĝe 13. Kiel ĉe ĉiu paserino, la idoj estas malfrukapablaj je eloviĝo, ĉefe nudaj kaj blindaj.[20] La ino kovas ankaŭ la idojn dum la unuaj kvar tagoj post eloviĝo. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn kaj forigas la fekaĵojn el la nesto. La elnestiĝo okazas post 12–15 tagoj post eloviĝo, sed la gepatroj plumanĝigas ilin ĝis kiam ili iĝas sendependaj kaj doiras el la gepatra teritorio kiam ili estas 21–31tagaj.

Junuloj de Hilociklo povas ekreproduktiĝi la venontan someron. Plej parto de inoj unuafoje ovodemetas en meza majo, sed pli maljunaj inoj ekas pli frue. Paroj kutime klopodas duan ovodemetadon antaŭ malfrua julio, kaj la lastaj junuloj elnestiĝas ĉirkaŭ meza aŭgusto.[9] About half of all Wood Thrush pairs successfully raise two broods.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 50 States 50 States. Alirita 17-a de junio 2007.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Cornell Laboratory of Ornithology Wood Thrush. Alirita 17-a de junio 2007.
  3. Sed kelkaj enmetas en tiun genron ankaŭ la speciojn Grizvanga turdeto, Olivdorsa turdeto kaj Ermita turdeto.
  4. Henry George Liddell kaj Robert Scott. (1980) 'A Greek-English Lexicon (malpligrandigita eldono). Britio: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  5. Simpson, D.P.. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd., p. 883. ISBN 0-304-52257-0.
  6. University of New Mexico Auk. Arkivita el la originalo je 2008-05-05. Alirita 17-a de junio 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2009-09-03.
  7. Kevin Winker, Christin L. Pruett. (2005) SEASONAL MIGRATION, SPECIATION, AND MORPHOLOGICAL CONVERGENCE IN THE GENUS CATHARUS (TURDIDAE). "The Auk". Alirita 17-a de junio 2007.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Cornell Laboratory of Ornithology All About Birds Wood Thrush. Alirita 17-a de junio 2007.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 University of Michigan Museum of Zoology Wood Thrush. Alirita 17-a de junio 2007.
  10. Skutch, Alexander Frank. (1989) A Guide to the Birds of Costa Rica. Ithaca: Comstock. ISBN 0-8014-9600-4.
  11. 11,0 11,1 11,2 Bull J, Farrand, J Jr. (1987) Audubon Society Field Guide to North American Birds:Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 666–667. ISBN 0-394-41405-5.
  12. Scott Weidensaul, Scott. (2007) Of a Feather: A Brief History of American Birding. Nov-Jorko: Harcourt, Inc, p. 237. ISBN 978-0-15-101247-3.
  13. Dan Lazar The Mysteries of Migration - Transmutation or Long-Distance Travelers?. Arkivita el la originalo je 2007-03-15. Alirita 26-a de junio 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-15. Alirita 2021-08-13.
  14. Miyoko Chu, Stefan Hames. Wood Thrush Declines Linked to Acid Rain. Alirita 17-a de junio 2007.
  15. "Birdlife"
  16. Dukes, Paul, (1987) "A New British Bird - Wood Thrush on St Agnes" Twitching Vol. 1 No. 10 pp. 299-300
  17. Dukes, Paul (1995) Wood Thrush in Scilly: new to Britain and Ireland British Birds Vol. 88 No. 3 pp. 133-135
  18. Hervey Brackbill. Nesting Behavior of the Wood Thrush (PDF). Arkivita el la originalo je 2008-08-30. Alirita 17-a de majo 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-03. Alirita 2009-09-03.
  19. D. A. Sibley. Wood Thrush. Alirita 17-a de majo 2007.
  20. Paul R. Ehrlich, David S. Dobkin, and Darryl Wheye. Precocial and Atricial. Alirita 6-a de majo 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]