Hypnerotomachia Poliphili

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hypnerotomachia Poliphili [Hipnerotomaĥia Polofili], aŭ La sonĝo de Polifil, redaktita 1467, estas unu el la plej belaj kaj kuriozaj libroj de la Renesanco. Tiu « porama lukto dum sonĝo » havis grandan influon precipe en Italio kaj Francio, ankaŭ preter la literatura kampo, en arĥitekturo, pentrarto kaj ĝardenarto.

Aldo Manuzio eldonis tiun libron en Venecio en decembro 1499. La aŭtoro restas nekonata, sed akrostiko liganta la unuajn literojn de la ĉapitroj inklinas onin atribui la verkon al Francesco Colonna.


Titolo

La unua vorto de la titolo, ofte uzata anstataŭ la kompleta titolo kaj tute neprononcebla<!- Ĉu?-->, estas derivaĵo el la helena, la kompleta titolo estas en la latina.

Ĝenerale en la naturaj lingvoj, oni uzas la mallongigon 'Sonĝo de Polifil', aŭ eĉ pli simple 'Polifil' pli volonte ol la ''Hypn-eroto-machia Poliphili'. Sed se esti precize, eĉ tiu neuzebla titolo estas drasta simplifikaĵo de la kompleta nomo de la libro, printenda triangule kun pinto malsupren:

 hypnerotomachia poliphili, ubi

humana omnia non nisi so-

mnium esse ostendit, at-

que obiter plurima

scitu sanequam

digna com-

memo-

rat.

Ankaŭ la nomo Polifil en la titolo estas helena derivaĵo, kun signifo kiu amas Polia. Polia, kiu aperas en la historio havas nomon kun signifo pluraj aferojmultaj aferoj. Polifil estas do homo kun multaj am-celoj.

La nura ekzameno de la titolo sufiĉas por vidigi la du ĉefajn direktojn de la teksto: La priama literaturo, unuaflanke, laŭ la ekzemplo de la romanzo d'amore de Boccaccio aŭ eble laŭ la maniero de la allegoriaj romanoj de la fino de la Mezepoko (la Romano de la Rozo, de Guillaume de Lorris kaj Jean de Meun, aŭ pli evidenta antaŭverko: la Libro de la Koro, de René d'Anjou), la multforma, multcentra, multnivela romano aliflanke, kies celo estas glorifikado de la antikveco, tiel estas, de la Latinaj kaj Helenaj scioj, ritoj kaj mitoj.

Resumo

Poliphilo antaŭ la reĝino Eleuterylida

Polifil ne sukcesas sedukti Polia-n, sed sonĝas pri ŝi: En la sonĝo ŝi enamoras kaj ambaŭ amantoj faras iniciadan vojaĝon al la insulo Kithero.

Kiel la Dia Komedio, la sonĝo komencas en plej senluma arbaro, kie Polifil ege laca kuŝas sin je la piedo de arbo, kaj endormiĝas. Sonĝo en lia sonĝo portas lin en mirindan mondon, pristernitan de ruinaĵoj antikvaj. Tamen, multaj konstruoj ankoraŭ staras kaj Polifil ŝatas rakonti al ni la detalojn de ilia arĥitekturo, de iliaj ornaĵoj aŭ tekstaj engravuroj (ofte en la helena, la latina kaj la hebrea, foje eĉ en la araba!). Dum la vojaĝado, li renkontas multajn alegoriojn kaj fabelbestojn: monstroj, faŭnoj, nimfoj, kaj gedioj. Precipe la nimfoj ege zorgas pri li kaj prezentas al li virinon, kiu estas « lia » Polia, kiun li amas. Okazas poste kvazaŭa geedziĝo, kaj la amantoj estas portataj per ŝipo ĉe la insulon de Kithero, kie regas la dio de amo, Kupido. Sed kiam Polifil volas premi Polia-n kontraŭ si, ŝi forvaporiĝas, kaj li ekkomprenas ke ĉio estis nur sonĝo.

Tiel breva historio ne sufiĉus plenigi la tutan paĝaron de la libro: La ĉefa parto de la teksto, fakte, ne estas dediĉata al la eventoj, sed al la sentempaĵoj, tiel estas, la arĥitekturo de la konstruaĵoj kiujn Polifil vizitas, aŭ la ordeno de la ĝardenoj, kie skulptitaj arbetoj kreskas sur tapiŝoj de odoraj plantoj, aŭ priskribo de maŝinoj samaj al tiuj de Leonardo da Vinci, kiuj movas per akvo, vento aŭ magnetismo, aŭ al la interpretado de la multnombraj skribaĵoj legeblaj sur la monumentoj, skulpturoj, steloj kiujn li vidas.

Aŭtoro

La nomo de la aŭtoro estas nenie menciita. Tamen akrostiko liganta la lumliteroj kiuj inicias la ĉapitrojn donas indikon pri li; legeblas latinlingve : „Poliam Frater Franciscus Columna Peramavit“ (Frato Francesco Colonna multe amis Polia).

Sekve, oni ĝenerale konsideras ke la aŭtoro estas la arĥitekto Francesco Colonna, ido de potenca familio el la roma nobelaro. Colonna renovigis la Templon de Palestrina kaj restarigis lian familian domon, ruinitan fare de la soldatoj de la papo en 1436. Li sendube havis la necesan erudicion por verki tiel diversteman libron, kaj lia profesio ebligis lin detale priskribi kun faka precizo la multajn konstruaĵojn kiuj kaŭzas la miron de Polifil: Ĉu konstruaĵo en formo de elefanto kun obelisko sur la dorso, aŭ giganta piramido, kun alia obelisko sur la pinto kaj cetere statuo sur la pinto de la obelisko...

La obelisko de la Minervo in Romo estas inspirita de Polifil

La romano, jam en sia epoko estis malfacila legaĵo; oni rapide suspektis ke la teksto kaŝis herezon: La akrositko estis sufiĉe frue remarkita, kaj la sennecesa komplekseco de la teksto, multlingva kaj tro-priskriba, verŝajne kaŝas ceterajn sekretaĵojn, kial ne hereziaĵojn. Krome la sennombraj mencioj de antikvaj nekristanaj kultoj kaj la nedececo de ĝiaj erotikaj metaforoj helpis dubigi la taŭgecon de la libro por kristanaj okuloj. Minacita de la Inkvizicio, sen mono kaj akrigita, Colonna fariĝis monaĥon ĉe la Dominikanoj, kaj mortiĝis en Venecio en 1527.

Estas notinde, spite al la sukceso de la Sonĝo de Polifil — aŭ eble pro tiu! — ke la aŭtoro neniam klare manifestiĝis, kaj oni rajte povas dubi pri lia nomo. Pluraj fakuloj atribuas la libron al Leon Battista Alberti, aliaj preferas Lorenzo de Medici. Krome, ekzistis tiutempe alia Francesco Colonna, monaĥo pri kies vivo ni scias malmulte, kaj kiu ne rilatas al la familio Colonna.

Teĥnika prezento

Blazonforma komposto de la paĝoj

La lingvo de la verko estas ĉefe itala, kun forta influo de la latina. Fragmentoj en la hebrea, araba, greka estas ankaŭ videblaj, same kiel hieroglifoj laŭdire egiptaj, — sed oni scias nun ke la libro enhavas nenian veran egiptan hieroglifon; la fripona aŭtoro trompis la ignorantajn egiptologojn de sia tempo! — matematikaj skribaĵoj kaj bildenigmoj.

Tiu miksaĵo faras el la libro unu el la malplej bone komprenataj kaj malplej legeblaj el ĉiuj tempoj.

La originala eldono kun 234 sennumeraj folioj, printita 1499 fare de Aldo Manuzio en Venecio, estas raraĵo ege ŝatata de la bibliofiloj. Male al ceteraj inkunabloj, kiuj imitas la mezepokajn manuskriptojn per uzo de la fraktur-skribmaniero, la Sonĝo de Polifil estas printita per romaj literoj, adaptitaj el la Antiqua kiun desegnis Nicolas Jenson. Por ĉi-verko, Manuzio reuzis la literojn, desegnitaj de Griffo, kaj jam uzitaj por la eldono de la libro de Ætna verkita de la onta kardinalo Pietro Bembo. Per sia klareco, tiu familio de literoj ege kontrastas kun la tiutempe kutimaj fraktur-literoj; precipe, la ligaĵoj kiujn printado grandparte arhaikigis estas ege malmultaj. La Antiqua literoj estas hodiaŭ abunde uzataj, kaj estas disponeblaj je ĉiu persona komputilo.

Alia noveco, la miksajo de diversaj literoj el la helena, la hebrea kaj la araba: la sonĝo de Polifil estas la unua libro printita en okcidento kiu enhavas arabajn literojn.

Aldone al la teksto, 172 lignaj gravuraĵoj premesas al la leganto pli bone reprezenti en sia menso la mirindaĵojn priskribitajn en la historio. Kiel de la aŭtoro, la identeco de la gravuristo estas nekonata. Oni foje atribuas la ilustraĵojn al Mantegna kaj Jean Bellini.

La tiprografisto kreive ludas kun la ĝenerala formo de la teksto, kiun li skulptas en formo de blazono aŭ de vazo; kun la bildoj, li ne hezitas kunmeti du horizontalajn bildojn apud unu la alia, sur du paĝoj, por havigi ege larĝan formaton, similan al nia kineja formato. Li ankaŭ ludas kun la interpenetrado de la ilustraĵoj kaj de la teksto, kaj ne malofte, la formo de la teksto aperas kiel plilongigo de la ĉefaj linioj de la bildo.

La ĝenerala impreso estas tiu de vere moderna verko, kie teĥnika majstreco estas tute tuŝebla: Mirindaj bildoj, klareco de la literoj, fleksebleco de la komposto. Oni nur komparu kun la Biblio de Gutenberg, printita 43 jaroj antaŭe por taksi la progreson.

Traduko, interpretado, influo

La unua eldono de 1499, en la itala havis malgrandan sukceson. Teĥnike kaj enhave, la libro estis antaŭ sia tempo. La sukceso venis ĉefe post la reeldono de 1545.

La romano ege influis la ĝardenarton de la Renesanco. Kosimo la Unua de Medici ordonigis la ĝardenojn de sia Villa de Castello, kie li pasis sian infanecon, tiel ke ili fariĝu ekzakta imitado de tiuj priskribitaj en la Sonĝo de Polifil. Ceteraj imitaĵoj sekvis: La ĝardenoj de Bomarzo, tiuj de la Villa Francesco de Medici en Florenco, la ĝardenoj de Frascati en la Villa Aldobrandini kaj la ĝardenoj Boboli. Elementoj el la Sonĝo de Polifil, kiel artefaritaj ruinaĵoj, temploj, nimfoj, restus klasikaj elementoj de la eŭropa ĝardenarto ĝis la fino de la 18-a jarcento, tiel estas pli ol 300 jarojn post la apero de la libro.

Hypnerotomachia Poliphili, estis francigita —oni proponis Jean de Vauzelles kiel tradukanto—, kun korektoj de J. Martin kaj eldonita de Kerver en Parizo, 1546. Ege malpli longa ol la itala versio, la francigado estas samtempe tradukado, mallongigo kaj adapto.

La strangeco de la originalo, kun sia latinaj kaj helenaj influoj iom malaperas, multaj alternativaj priskribaj listoj anstataŭas la originalajn, kaj multaj vortemaj paragrafoj aperas en la franca versio nur kiel mallonga frazo. Okazas ankaŭ ke la tradukanto "korektas" la originalan, kaj — foje malfidele por mildigi la seksajn aludojn — tradukas la latinaj frazoj.

La franca Sonĝo de Polifil reeldonita en 1554 kaj 1561 estis vera sukceso; oni ege diskutis ĝin en la humanisma kaj erudita ĉirkaŭaĵo de la franca reĝo Francisko la 1-a kaj de ties posteuloj: Kun abundaj aludoj al tekstoj de la antikveco, kun elstara malbruta priskribo de la ritoj pri amo, la libro rapide iĝis inspira fonto por la korteganoj kaj por ĉiuj kiuj organizis la ceremoniojn de la korto. Nova traduko fare de Beroalde de Verville en 1600 substrekas eblan alĥemian interpretadon de la libro.

Sur la literatura kampo, oni agnoskas la influon de la libro sur François Rabelezo, kies Gargantuo kaj Quart-Livre estas sufiĉe rekte inspiritaj de la Sonĝo de Polifil. La diskreta influo de la libro neniam tute ĉesas, kaj Jean de La Fontaine, Gérard de Nerval, ĝis Georges Pérec uzas ĝiajn ŝablonojn. Eĉ la psiĥologo Carl Gustav Jung agnoskas sian amon al la Sonĝo de Polifil, en kiu li vidas, kiel en alĥemiaj verkoj, ilustron de la arĥetipoj de lia teorio.

La pentristo Watteau ankau verkis du "embarkado[jn] por Kithero" rekte influitajn de la libro.

Pli ĝenerale, la libro okupis kaj okupas sennombrajn arĥitektojn, historiistojn, filozofojn, mistikulojn kaj ĉiuspecajn enigmo-ĉasistojn. Kompleta interpretado de la verko ankoraŭ mankas!

Bibliografio

  • Francesco Colonna, 'Le Songe de Poliphile', Imprimerie Nationale Éditions.


Eksteraj ligiloj

  • Elektronika eldono Hypnerotomachia Poliphili (M.I.T.) en la originala lingvo, por taksi la artan komposton [1].
  • Teksta eldono, eble pli legebla [2].
  • Franca traduko fare de Beroalde de Verville (1600), kun elŝutebla pdf disponeblas, sub la aŭtoronomo Colonna [3]

greke Detala artikolo