Radikoj kun vira signifo

El Vikipedio
(Alidirektita el Iĉa radiko)
Saltu al: navigado, serĉo

Lingvo > Radikoj > ĉiam finaĵbezonaj > o-karaktera radiko > Malinaj radikoj


Vira radikomalina radiko estas radiko de la Esperanto-vortaro, kiu signifas homon aŭ beston nepre viran, eĉ sen iu specifa aldono (ekzemple la kvazaŭ-prefikso vir-). Strikte virsencajn radikojn karakterizas la ekzisto de aparta radiko kun analoga seksneŭtra signifo. Ekzemploj estas:

  • Pri homoj:
    • knabo = vira infano
    • viro = (plenkreska) vira homo
  • Pri bestoj:
    • stalono = vira ĉevalo
    • taŭro = vira bovo

Tiuj bestaj radikoj ne povas kun bona senco akcepti la sufikson "-in-"; la virina formo deriviĝas de la neŭtra radiko. Kontraŭe ekzistas kaj uzatas la formoj "virino" kaj "knabino"; "homino" kaj "infanino" estas malmulte uzataj.

Alia kategorio estas la nomoj de la parencecoj. Ili ofte estas uzataj kiel implicite virseksaj, sed kontraŭe al "viro" kaj "knabo" por ili ne ekzistas sendependa neŭtra formo. Ekzemploj:

  • avo
  • edzo
  • filo
  • frato
  • kuzo
  • nepo
  • nevo
  • onklo
  • patro

La mankon de neŭtra formo kelkaj provis kompensi per uzo de la prefikso "ge-", kiu tamen principe ne neŭtrigas, sed kunigas ambaŭ seksojn. Aliaj proponis novan prefikson "go-". Malavantaĝo de tia solvo estas, ke la aldono de tia prefikso ĝeneraligus la signifon, dum ke normale ĉiu aldono de vortero pliprecizigas la signifon.


[redakti] vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj