Iŭaki
| Iŭaki | ||
| japane: いわき, angle: Iwaki | ||
| urbo | ||
|
la urbocentra stacidomo de la orientjapana fervojo
|
||
|
||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Insulo | Honŝuo | |
| Regiono | Tōhoku | |
| Gubernio | Fukuŝima | |
| Situo | Iŭaki | |
| - koordinatoj | 37°03′02″N 140°53′60″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 37.05056 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">37.05056°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 1 231,34 km² (123 134 ha) | |
| Loĝantaro | 341 711 (februaro 2011) | |
| Denseco | 277,51 loĝ./km² | |
| Horzono | GMT (UTC+9) | |
| Arbo | japana nigra pino | |
| Floro | azaleo | |
| Birdo | griza mevo | |
| Retpaĝo: www.city.iwaki.fukushima.jp | ||
Iŭaki (いわき [Iŭaki-ŝi]), estas marborda havenurbo de Japanio, situanta en la sudokcidenta parto de la gubernio Fukuŝima. Ĝi estas parto de la regiono Tohoku, la norda parto de la insulo Honŝuo. Ekde marto 2011 la urbo en internaciaj amaskomunikiloj aparte ofte menciiĝas pro la tragika havario de la Nuklea centralo Fukuŝima 1 sekve de la tertremo de Sendajo en 2011, kaj situas rande de la evakua zono ĉirkaŭ la nuklea centralo. Dum en februaro 2011 la urbo ankoraŭ havis 341 711 loĝantojn, de marto multaj el ili forloĝiĝis pro timo de nuklea radiado. Pro la tertremo kaj cunamo mem laŭ kalkulo de la 20-a de majo mortis 303 kaj malaperis pliaj 82 urbanoj. La 31-an de julio 2011 okazis nova tertremo forta je 6,4 gradoj laŭ la skalo de Richter, kies epicentro troviĝis je 18 km sud-oriente de la urbo.