I-karaktera radiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉe tipaj I-karakteraj radikoj la I-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la responda I-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la I-formo montras faradon de ia ago, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama ago, do esence samsignifa kiel O-formo kun AD-sufikso (krom la eventuala daŭreca nuanco de AD). Estas ankaŭ malpli tipaj okazoj, en kiuj la signifo de la I-formo estas ekz. stata, senta aŭ alimaniere agosimila. Ekzemploj:

  • MONTR – montri kaj montro esprimas la saman agon.
  • RID – ridi kaj rido esprimas la saman agon.
  • VIV – vivi kaj vivo esprimas la saman agon.
  • DEMONSTR – demonstri kaj demonstro esprimas la saman agon.
  • DEMONSTRACI – demonstracii kaj demonstracio esprimas la saman agon (la saman kiel tiu de demonstri kaj demonstro).
  • ROTACI – rotacii kaj rotacio esprimas la saman agon.
  • AM – ami estas la ago havi certan senton, amo estas tiu sento mem.
  • ABOMEN – abomeni estas la ago havi certan senton, abomeno estas tiu sento mem.

En multaj okazoj la O-formo de I-karaktera radiko havas, apud aga aŭ agosimila signifo, ankaŭ signifon de io ne-aga kun tre proksima rilato al la ago, ekz. rezulto aŭ alispeca manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:

  • KONSTRU – konstrui estas ago, konstruo estas aŭ tiu sama ago, aŭ rezulto de tia ago, aŭ maniero en kiu tia ago okazas.
  • ELEKT – elekti kaj elekto estas ambaŭ agoj, sed elekto ankaŭ povas montri tion, kion oni elektas.
  • DIFEKT – difekti estas ago, difekto estas aŭ nomo de tiu ago, aŭ rezulto de tiu ago.

En iaj okazoj la signifo de la O-formo de I-karaktera radiko ne estas tiu de la efektiva ago montrata de la I-formo, sed nur rezulto aŭ manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:

  • KONFUZ – konfuzi estas la ago kaŭzi certan staton/senton, konfuzo estas tia stato/sento (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton).
  • EMBARAS – embarasi estas la ago kaŭzi certan staton, embaraso estas tia stato (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton).
  • BAR – bari estas la ago meti malhelpaĵon por io, baro estas konkreta aŭ abstrakta afero, kiu baras.
  • PROFIT – profiti estas la ago ricevi utilongajnon de io, profito estas tia utilo aŭ gajno.
  • STAMP – stampi estas la ago fari markon per stampilo, stampo estas marko tiel farita.
  • VERK – verki estas la ago krei ion sciencan aŭ artan, verko estas scienca aŭ arta produkto de verkado.
  • PAK – paki estas la ago kunligi aferojn malvaste per io ĉirkaŭanta ilin, pako estas aro de tiel kunligitaj objektoj.

Rimarku: Kiam la Akademio de Esperanto kompilis la Bazan Radikaron Oficialan, ĝi, kontraŭ la kutimoj en vortaroj, ne rigardis tiajn ĉi radikojn kiel I-karakterajn, ĉar la O-formo ne povas montri la koncernan agon, sed elektis prezenti tiajn ĉi radikojn en O-finaĵa formo. Efektive tiajn ĉi radikojn oni povas egale rigardi kiel I-karakterajn aŭ O-karakterajn. Jam L.L. Zamenhof tiel parolis en Lingva Respondo pri la radiko STAMP.

Ĉe I-karakteraj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. "rilata al la ago", "faranta la agon", "tia kiel la ago", "havanta econ rilatan al la ago" k.s. Ekzemploj:

  • MONTR – montra = servanta por montri, rilata al montrado, k.s.
  • ROTACI – rotacia = rilata al rotaciado, rotacianta, k.s.
  • AM – ama = rilata al amo aŭ amado, amanta, k.s.

Ĉe iuj I-karakteraj radikoj la A-formo havas tute ecan signifon. Tiam temas ofte pri eco, kiu povas esti rezulto de la koncerna ago, sed la A-formo montras tiun econ mem aparte de la koncerna ago. Ekzemploj:

  • SUSPEKT – suspekta = tia, ke ĝi vekas suspekton.
  • FIKS – fiksa = nemovebla (tia, kia io povas fariĝi pro fiksado).
  • KOMPLIK – komplika = malsimpla (tia, kia io povas fariĝi pro komplikado).
  • KOREKT – korekta = senerara (tia, kia io povas fariĝi pro korektado), rilata al korektado, korektanta, k.s.

Rimarku: Iuj ĉi tiaj pure ecaj uzoj de I-karakteraj radikoj estas de multaj rigardataj kiel eraraj aŭ evitindaj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]