I2P

El Vikipedio, la libera enciklopedio
I2P - Nevidebla Interreto-Projekto

Aŭtoro I2P teamo
Lasta stabila versio 2.2.0[1]
(13-a de marto 2023)
Operaciumo plursistema
Programlingvo Java
Lingvo(j) multaj
Programtipo Samtavola komunikado
Retejo https://geti2p.net
vdr

I2P (angle Invisible Internet Project, Nevidebla Interreto-Projekto) estas anonimiga reto kaj programo, kiu ebligas al programoj komuniki tra tiu ĉi reto. Ĉiuj datumoj estas volvitaj per kelkaj tavoloj de ĉifrado, kaj la reto sendas ilin per pluraj vojoj (t.n. tuneloj), kiuj ŝanĝiĝas por 10 minutoj.

Multaj aplikaĵoj estas haveblaj en la ĉefa pakaĵo de I2P, inter ili retpoŝto, BitTorento, IRC, kaj aliaj.

La I2P-projekto estis formita en 2003 kun la celo krei necenzureblan, sekuran kaj anoniman komuniksistemon. La celo estas funkcii sukcese en malamikaj medioj - eĉ kiam organizaĵoj kun grandaj financaj aŭ politikaj rimedoj atakas kontraŭ ĝi. Ĉiuj flankoj de la reto estas libera programaro kaj ili haveblas senpage.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]