IAS 19: Socialaj avantaĝoj de dungitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Kontada Normo IAS 19 preskribas la kontadon de socialaj avantaĝoj, kiujn entrepreno donas al siaj dungitoj, precipe de pensiaj promesoj.

La normo distingas inter kotizo-difinitaj planoj (defined contribution plans) kaj subteno-difinitaj planoj (defined benefit plans).

Pensia sistemo ("plano") estas kotizo-difinita, se la entrepreno pagas kotizon al iu ekstera institucio (ekzemple asekura kompanio aŭ fonduso), surbaze de kiu kalkuliĝas la estonta subteno al la dungito, dum la entrepreno estos nek laŭjure nek fakte devigata pagi ajnan kompenson kaze de malfavoraj evoluoj kiel ekz. financaj perdoj pro malsukcesaj investoj. Se tiu ĉi kondiĉo ne estas plenumita, la plano nomiĝas subteno-difinita.

La kontado de kotizo-difinitaj planoj estas simpla, ĉar la entrepreno devas konsideri nur la kotizon kiel koston (elspezon) en la speza kalkulo, dum ĝi bilancas nenian aktivon aŭ pasivon.

Kontraŭe, la kontado de subteno-difinitaj planoj estas komplika. Kiel unuan paŝon de kontado, la entrepreno devas - kutime pere de kvalifikita aktuario - kalkuli la pasivon, t.e. la aktualan valoron de la estonta subteno, laŭ la metodo de sinsekvaj unufojaj premiumoj (projected unit credit method), kaj same la kontinuan servo-koston (current service cost).

Same ĝi kalkulas la aktualan valoron de la planaj aktivoj (plan assets), kiun ĝi rajtas subtrahi de la pasivo. Tiu ĉi diferenco tamen plej ofte ne egalas al la rezervo laŭ IAS 19, ĉar la normo ebligas "glatigi" ĉiujarajn ŝanĝojn (asekurmatematikajn gajnojn aŭ malgajnojn) pere de "koridora metodo".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.