Itala Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IEF)
Saltu al: navigado, serĉo

Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela, kiu okupiĝas pri la disvastigo de la planlingvo Esperanto en Italio. Ĝia sidejo estas en Milano. Ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.

IEF estas en Italio registrita laŭ leĝo 1720 de 1956-06-28. Ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5 milonoj, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia organo estas la revuo "l'esperanto". Ĝia prezidanto (en 2011) estas Aldo Grassini, ĝia vicprezidanto Renato Corsetti (antaŭa prezidanto).

Ĉiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.

En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.

En 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.

Vd. ankaŭ la artikolon "Esperanto-movado en Italio".

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]