Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (mallonge IFEF aŭ I.F.E.F.) estas tutmonda asocio de esperantistaj fervojistoj. Ĝi fondiĝis en 1948 kaj sekvas tradicion de sia antaŭulo IAEF daŭrantan ekde 1909. IFEF estas faka sekcio de UEA ekde 1953 kaj ĝxi estas ankaŭ membro de FISAIC kaj la Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj. La celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. Ĝia devizo estas: "La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn."
Enhavo |
[redakti] Historio
Komence aperis alvoko en la revuo Esperanto, en marto 1909, fare de la franca fervojisto Armand Berlande. Sekve de tiu ĉi alvoko fondiĝis dum la 5-a UK en Barcelono la Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj (IAEF). La nova organizaĵo komencis eldonadi gazeton Fervojista Esperantisto kaj sufiĉe vigle agadi. Dum tiu ĉi periodo oni faris multajn promesplenajn eksperimentojn surkampe de terminologio, eldonado de periodaĵoj kaj praktika utiligo de la lingvo. Dum tiu periodo personaj kontaktoj maloftis, ununuraj regulaj aranĝoj restis la IAEF-kunvenoj okaze de la Universalaj Kongresoj.
Nova postmilita organizaĵo Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) fondiĝis dum la kongreso de SAT en Amsterdam la 4-an de aŭgusto 1948 kaj daŭrigis la tradicion de IAEF. En majo 1949 ĝi kunvokis sian unuan kongreson. 149 partoprenantoj el 8 landoj decidis, ke ekde tiam, krom duhoraj kunvenoj en la UK, oni ĉiujare organizos memstaran IFEF-kongreson kun riĉaj kulturaj, turismaj kaj fakaj programoj.
De la 7-a ĝis la 14-a de majo 2011 okazigis IFEF en Liberec (Ĉeĥio) pere de Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio sian jam 63-an kongreson, en ĉeesto de 173 partoprenantoj el 15 landoj.
[redakti] Bulteno
IFEF eldonas bultenon "Internacia Fervojisto", en kiu oni povas legi pri ekz. :
- la aktivaĵoj de IFEF
- fervojaj aktualaĵoj en la mondo
- anoncoj de venontaj kongresoj
- raportoj de pasintaj renkontiĝoj
Ankaŭ kelkaj naciaj asocioj, membroj de IFEF, eldonas proprajn bultenojn.
[redakti] Terminologia laboro
IFEF partoprenas en la laboro de RailLex. Temas pri tradukado al plej multaj lingvoj de pli ol 16000 terminoj de la internacia fervoja terminaro de la UIC (Internacia Fervoja Unio). Notinde estas, ke la Esperanto-parto enestas inter ĉirkaŭ 20 aliaj lingvoj kaj troviĝas inter la plej kompletaj, ĉar la tutan jaron prilaboras ĝin diverslandaj fakuloj, perkoresponde aŭ dum kunvenoj.
[redakti] Listo de landaj asocioj de IFEF
Aŭstrio: Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF)
Belgio: Belga Esperanto Fervojista Asocio (BEFA)
Bulgario: Bulgara Fervojista Sekcio de Bulgara Esperanto-Asocio
Ĉeĥio: Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio
Ĉinio: Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA)
Danio: Dana Esperantista Fervojista Asocio (DEFA)
Francio: Franca Fervojista Esperanto-Asocio (FFEA)
Germanio: Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA)
Hispanio: Hispana Esperanto Fervojista Asocio (HEFA)
Hungario: Hungara Fervojista Esperanto-Asocio (HFEA)
Italio: Itala Fervojista Esperanto-Asocio (IFEA)
Japanio: Japana Esperantista Ligo Fervojista (JELF)
Jugoslavio (antaŭe): Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj (JAFE) nun Serba Asocio de Fervojistoj
Kroatio: Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA)
Norvegio: Norvega Esperantista Fervojista Asocio (NEFA)
Rumanio: Rumana Esperanto Fervojista Asocio (REFA)
Serbio: Serba Asocio de Fervojistoj
Slovakio: Slovaka Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (SAFE)
Slovenio: Fakkomitato de Fervojistaj Esperantistoj en Slovenio
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Retpaĝaro de IFEF (multlingve)