IJK 1950

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konstanco vidita de la Bodenlago

La 6-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiam ankoraŭ nomata Internacia Junular-Kunveno, de Tutmonda Junular-Organizo okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1950 en la urbo Konstanco de Germanio, borde de la trilanda Bodenlago. La kongreson ĉeforganizis Michel Schmidt. Partoprenis 420 junaj esperantistoj – grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj – el 17 landoj.[1] Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO.

Vidu ankaŭ [redakti]

Fontoj [redakti]

  1. Gordon Watson: T.J.O. Kongreso. Konstanz. En: La juna vivo 153 (septembro 1950), paĝoj 511–513.