IJK 1953
El Vikipedio
La 9-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiam ankoraŭ nomata Internacia Junular-Kunveno, de TEJO okazis dum somero 1953 en la urbo Wörgl de Austrio. La kongreson partoprenis - junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel la tiama TEJO-bulteno La juna vivo indikas, la junulara Esperanto-movado tiujare troviĝis en krizo, kion respegulas la malgranda nombro de IJK-anoj en tiu kaj la posta jaro. Tamen ankaŭ en la IJK de 1953, kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO.
Fonto [redakti]
La Juna Vivo septembro 1953, kun ampleksa raporto.
Vidu ankaŭ [redakti]
|
||||||