IJK 1955

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La 11-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiam ankoraŭ nomata Internacia Junular-Kunveno, de TEJO okazis de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1955 en L'Aquila, Italio. Partoprenis proksimume 250 esperantistoj, el kiuj la plimulto estis junuloj. La Organizan Kongresan Komitaton prezidis Giorgio Bronzetti. Per itallingva parolado la kongreson salutis Lorenzo Natali, tiama subministro de Italio kaj posta vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono; li finis sian paroladon per la esperantaj vortoj "Vivu Esperanto!".

Fonto [redakti]

La Juna Vivo septembro/oktobro 1955 kun ampleksa raporto.