IJK 1965

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
parto de la budhisma templo Enrjakuĝi en Ōcu

La 21-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1965 en la urbo Ōcu de Japanio. La kongreson partoprenis 250 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties komitato.

La kongreso estis forte impresa por la junulara Esperanto-movado en Eŭropo kaj Japanio, ĉar okaze de ĝi ekestis pluraj esperantistaj paroj de eŭropa kaj japana deveno, kiuj poste iĝis interkulturaj familioj kun denaske esperantlingvaj infanoj - aktivaj dukulturaj movadanoj. Inter alie inter tiuj paroj estis la postaj german-japanaj familioj Lins (el kiu fontis la ido Marko Naoki Lins), Ikuku kaj Manfred Sona, kaj Joŝi kaj Dieter Kleemann.

Vidu ankaŭ [redakti]