IJK 1982

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 38-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis inter sabato la 31-a de julio kaj sabato la 7-a de aŭgusto 1982 en Leuven (Flandrio, Belgio), organizita de la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA), dum ĉeesto de 315 partoprenantoj.

Planado

Historion de la okazigo de la 38-a IJK en Leuven priskribis en sia inaŭgura parolado la 1-an de aŭgusto 1982 Kiki Tytgat, prezidantino de FLEJA: La ideo aperis jam tri jarojn antaŭe, en 1979, tuj post aljuĝo de la 67-a Universala Kongreso de Esperanto al La Verda Stelo, esperanto-grupo en proksima Antverpeno. Laŭ tiama kutimo oni sekve ekstrebis organizi Internacian Junularan Kongreson en la sama lando, kaj tiel kelkaj homoj en Leuven ekpensis pri eventuala IJK tie.

Elekto de urbo

Promenante tra la stratoj de Leuven oni konstatis, ke tiu ĉi urbo povus taŭgi por okazigi IJK-n en ĝi: ĉar ĝi posedas vastan universitatan strukturon por gastigi multnombre junajn homojn kaj por ellabori programon en universitata medio. Krome ĝi estas historivalora urbo kaj moderna urbo, situanta en la mezo de Belgio, laŭ tiamaj imagoj eĉ preskaŭ en la koro de Eŭropo, do facile atingebla.

Organiza teamo

La laboron efektivigadis FLEJA kune kun sia loka grupo Esperanto 2000, grupo de homoj, kiuj tute spontane deklaris sin pretaj organizi kongreson. Oni rimarkis, ke malkiel ĉi-kaze, dum pluraj antaŭaj IJK-j oni ne havis homojn por organiza laboro rekte en la kongresurbo. La grupon Esperanto 2000 tiam konsistigis precipe junaj homoj kaj antaŭ okazigo de la kongreso oni organizis lingvokursojn, pro kiuj aperis kelkaj pliaj, novbakitaj esperantistoj.

Akcepto de la invito

La invito organizi IJK-n en Leuven estis akceptita de TEJO post la 36-a IJK en Rauma en 1980. Tiam eklaboris la organiza teamo, kunsidante en trinkejoj, en lernejo, hejme ĉe esperantistoj, dum esperanto-kongresoj, eĉ en parko dum la bierfestoj en Leuven.

Kontaktoj kun la ekstera mondo

Agado de la organizantoj rezultigis kunlaboron de la urbo Leuven en la kongreso, kies rezultoj estas ia. esperantlingva turisma broŝuro pri Leuven, IJK-afiŝo kaj akcepto en la urbodomo.

Kongresejo

La kongreso okazis en tempo de studentaj ferioj, kiam la etoso en la universitata urbo kutime estas silenta. Normale, dum la akademia jaro, en tiu tempo vivis en ĝi ĉirkaŭ 20.000 studentoj.

La kongreso okazis en pluraj konstruaĵoj, el kiuj plej multaj situis en la loĝadejaro Arenberg 3 en Leuven-Heverlee, meze de parko kun multaj arboj, herbejoj kaj alia verdaĵo, tra kiu fluas kvieta rivereto. Kongresanoj loĝis en dupersonaj kaj eĉ unupersonaj ĉambroj, grupigitaj en malgrandaj, freŝdataj konstruaĵoj. La kongresejoj konsistis el trinkejo, diskutejo, ripozejo, kunvenejoj, memserva restoracio kaj aliaj ejoj. Ili ĉiuj troviĝis sufiĉe proksime de la urbo, en kies centro estis la salono pro la plenaj programeroj – pli-malpli unu kilometron kaj duonon for de la kongresejo, por nemarŝemuloj atingebla per aŭtobuslinio.

Temo kaj simbolo

Temo de la kongreso estis la rilatoj inter scienco kaj socio: kongresanoj povis diskuti pri la influoj de la scienca "eksplodo" en la lastaj jaroj sur la ĉiutaga vivo, komparante la nuntempon kun la pasinteco, "okcidenta" kun "orienta" kulturoj, ĉu ekzistas alternativoj al tiaspecaj evoluo kaj influo de la scienco. La temon akompanis Wim De Smet, Ian Tarrant, András Lukács kaj Claude Piron.

Simbolo de la kongreso iĝis la statuo Fonseto (Fonske).

Partoprenantoj

Laŭ aperintaj gazetaj artikoloj la kongreson partoprenis proksimume 300 junuloj el 35 landoj, inter ili (krom 40 belgoj) Bocvano, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Bulgario, Israelo, Italio, Japanio, Jugoslavio, Kanado, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Svedio kaj Svislando.

Programo

Jen skiza resumo de la programo, kia ĝi estis planita en la kongreslibro:

  • sabato, 31-a de julio 1982: trinkejo malfermita ĝis nokto, akceptado, posttagmeze filmoj kaj lumbildoj, interkona vespero
  • dimanĉo, 1-a de aŭgusto 1982: frua matenmanĝo, marŝo al la urbo, meso katolika en esperanto, sonorilarkoncerto, oficiala akcepto en urbodomo, malvarma tagmanĝo, oficiala inaŭguro, marŝo al kongresejo tra beginejo, vespermanĝo, belga vespero
  • lundo, 2-a de aŭgusto 1982: gazetara konferenco, prelegoj, kursoj, popoldancado, diskutado, filmoj, laborgrupo pri muziko, komitatkunsidoj, trinkejo, sekretariejo, ludoj, kvizo
  • mardo, 3-a de aŭgusto 1982: tuttaga ekskurso, TEJO-komitatkunsidoj, trinkejo, TEJO-vespero, literatura foiro, kantado kun Feri Floro
  • merkredo, 4-a de aŭgusto 1982: prelegoj, kursoj, laborgrupoj, diskutado, komitatkunsidoj, trinkejo, bicikla ekskurso, teatra vespero (Ĉu dio bojas? fare de Krizalido), kongresa balo (verŝajne tiam unuafoje aperis La Bamba)
  • ĵaŭdo, 5-a de aŭgusto 1982: laborgrupoj, prelegoj, kursoj, seminario por gvidantoj de TEJO, diskutado, popoldancado, TEJO sin prezentas, komitatkunsidoj, trinkejo, sekretariejo, internacia vespero
  • vendredo, 6-a de aŭgusto 1982: laborgrupoj, futbalo, retpilko, vizito de biermuzeo kaj Bruselo, vizito al la universitato Leuven, tabloteniso, TEJO-komitatkunsidoj, konkludoj, prelegoj, mimiko, solena fermo, sekretariejo, trinkejo, adiaŭa vespero, dancado, laborgrupoj
  • sabato, 7-a de aŭgusto 1982: sekretariejo, trinkejo, foriro

Specifaĵoj

Rimarkinda rezulto de la kongreso, kiun oni ne trovas en oficialaj tekstoj, estas la jena: Ekde aŭgusto 1982 la esperanto-movado bone konas kaj praktikas la manieron danci "La Bamba"n (kisetdanco). Ekde ties unua apero dum la 38-a IJK la danco fariĝis tre populara kaj preskaŭ nemalhavebla parto de precipe junularaj esperanto-renkontiĝoj.

Fontindikoj

Vidu ankaŭ