IJK 2006

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 2006
Loko Sarajevo,  Bosnio kaj Hercegovino
Ekde 6-a de aŭgusto 2006
Ĝis 13-a de aŭgusto 2006
← Antaŭa Sekva →
vdr
Maskoto de la 62-a IJK

La 62-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis en la jaro 2006 en Sarajevo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto. Aliĝis 379 partoprenantoj el 43 landoj [1]. En 2006, la IJK estis la plej granda esperanta junulara kongreso.

Sarajevo[redakti | redakti fonton]

Sarajevo estas la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino. Krom la diversaj teatrodomoj, muzeoj kaj kulturaj institucioj, Sarajevo havas riĉan kaj interesan kulturan kaj amuzan vivon. Ĉiujare la urbo gastigas diversajn internaciajn kulturfestivalojn, el kiuj plej gravaj estas: Sarajeva filma festivalo (SFF), Sarajeva ĝezmuzika festivalo, someraj kulturaj festivaloj "Novurbaj tagoj" kaj "Baŝĉarŝiaj noktoj", teatra festivalo de novkreaĵoj "MESS", kultura festivalo "Sarajeva vintro" kaj Monda televida festivalo de orienta muziko.

Oni ofte komparas la urbon kun Jerusalemo, ĉar ĝi enhavas la estrejojn de islamanoj, la Serban ortodoksan eklezion kaj la Sarajevan Superepiskopejon de la Romkatolika eklezio en Bosnio kaj Hercegovino.

La tramuleto estis elektita kiel la maskoto de la kongreso, ĉar Sarajevo estis la unua lando en Eŭropo kie oni ekuzis tramojn en la jaro 1885. Post 33 jaroj ekde la antaŭa IJK denove Sarajevo gastigis junajn esperantistojn el la tuta mondo.

La kongresejo kaj loĝantejo[redakti | redakti fonton]

La Sarajevo Lernejo por Blinduloj estis la kongresejo por la plejparto de la kunvenoj, kursoj kaj seminarioj. Ĝi havas belan ĝardenon kaj sportan terenon kaj estas luita ĉar ĝi situas nur 5-minuta piedirado de la Studento-domo, kiu iĝis la loĝantejo. Profesoro Branko Miljko, la aktuala prezidanto de Esperanto-Ligo de Bosnio-Hercegrovino estas ankaŭ la prezidanto de la urba blindula organizo kaj la du organizoj ofte kunlaboras.

La Studento-Domo Arkivigite je 2005-12-30 per la retarkivo Wayback Machine en nova loĝkvartalo de Sarajevo, Nedžarići, povas akcepti mil gastojn samtempe kaj laŭ la Loka Kongresa Komitato, ĝiaj ĉambroj estas modernaj kaj ili havas aŭ du aŭ tri litojn kaj ĉiuj havas necesejon kaj lavkuvon. Ĝi situas 2km de la flughaveno en strato Aleja Bosne Srebrene apud la Misio de la Unuiĝintaj Nacioj, do estas rekomendita ke oni uzas taksion, kiu devus kosti ĉirkaŭ 5 markoj. La domo enhavas modernan manĝejon, kiu estas taŭga por vegetaranoj. La 29-an IJK-n estis samloke en 1973.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]