IJK 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupa foto de partoprenintoj de la 67-a IJK (arte aranĝita).

La 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 en Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. Partoprenis ĝin 311 esperantistoj el 34 landoj.[1] La aranĝon organizis TEJO, UkrEA kaj ULEJ. Ĝia temo estis "Daŭropova evoluo - nova koncepto por homaro". Temis pri la unua IJK sur la tereno de Ukrainio[2]. Du tagojn post ĝi komenciĝis en Kopenhago la 96-a Universala Kongreso.

Ĝeneralaj informoj

Kongresejo

Anonco pri la okazigo de IJK en Ukrainio aperis je la 11-a de marto 2010[3] Origine estis kiel kongresejo planita sportejo de la Kieva Politeknika Universitato, kiu situas apud la Kieva rezervujo en la vilaĝo Hlibivka, 30 kilometrojn norde de Kievo.[4] Poste oni decidis movi la kongresejon en la urbon Kievo mem, al la turista bazejo Juna turisto[5] en strato Zabolotnoho 144 (50° 21.372′ N 30° 28.413′ O / 50.356200 °N, 30.473550 °O / 50.356200; 30.473550 (mapo)Koordinatoj: 50° 21.372′ N 30° 28.413′ O / 50.356200 °N, 30.473550 °O / 50.356200; 30.473550 (mapo)).

Partoprenkondiĉoj

Loĝi eblis en kvarlita kaj kvinlitaj ĉambroj kun litaĵoj aŭ sen, unu el la amasloĝejoj, en tendo (troviĝantaj inter la kongresejo kaj la apuda konstruaĵo de lernejo) aŭ memzorge ekster la IJK-ejoj. Manĝi eblis en la proksima restoracio Budjmo, kunviandevegetarane (aŭ memzorgi).

Organiza teamo

En la Loka Kongresa Komitato membris jenaj homoj:[6]

Du semajnojn antaŭ la kongreso, la ĉeforganizanto Mikaelo Lineckij estis trafita per koratako kaj enhospitaligita, pro kio li ne povis partopreni la kongreson. La ĉeforganizadon lastmomente transprenis jena teamo:

La lokan teamon ĉiaspece asistis Sergeo Tyrin, estrarano de TEJO.

Patronoj

La aranĝon aŭspiciis:[7]

Programo

Movada programo

TEJO-komitatkunsido

La 16-an de julio 2011 estis elektita nova estraro de TEJO en jena konsisto[8]:

Taga programo

En la Parko en Feofanio, kiu situas proksime al la kongresejo, okazis parto de la konkursoj dum la sporta tago.

Ĉiu tago komenciĝis per diversnivelaj kursoj de Esperanto, la ukraina lingvo kaj aliaj lingvoj. Dum la tago okazis multe da prelegoj. La 17-an de julio okazis ekskursoj tra la urbo, en malgrandaj grupoj ĉiu gvidita de alia lokano. La 18-an de julio okazis Lingva Festivalo dum kiu samtempe estis prezentataj diversaj lingvoj kaj lingvaj regionoj. La 19-an de julio estis sporta tago (inter konkursoj ne mankis futbala matĉo "Esperantio kontraŭ resto de la mondo" aŭ konkuro en naĝado; parto de la programo okazis en la parko Feofania).

Vespera programo

Vendrede, la 14-an de julio okazis koncerto de Gunnar Fischer kaj Ĵomart kaj Nataŝa.

Dimanĉe, la 17-an de julio okazis koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa kaj Paŭlo Moĵajev.

Marde, la 19-an de julio okazis koncerto de La Pafklik kaj JoMo.

Nokta programo

Nokta programo, kiu sekvis la vesperan programon kaj daŭris ofte ĝis la matenaj horoj de la sekva tago, proponis elekton inter la sekvaj eroj:

Rezultoj

Eĥoj de partoprenantoj

Aperis krom multaj fotoj ankaŭ raportoj, interalie raporto de Chuck Smith kaj reago de Carolin Weemeyer en Libera Folio, kaj raporto de Daniel Mrázek por TEJO Tutmonde.

Amaskomunikilaj aperoj

La 14-an de julio 2011 la oficialan inaŭguron de la kongreso antaŭis renkontiĝo kun ĵurnalistoj. TEJO-n reprezentis Sergeo Tyrin, ULEJ-reprezentanto estis Svitlana Kozarenko, la projekton Ĉirkaŭmonda karavano Interkulturo [1] prezentis Volodimir Soroka. Vespere aperis en ukraina televido STB raporto, kiu estas trovebla rete. La 19-an de julio 2011 okazis viva elsendo aranĝita de Daniel Mrázek en la Ĉeĥa radio, elŝutebla rete (la raporto pri IJK komenciĝas je tempo 7:23, finiĝas je tempo 19:32).

En interreto

Dum la kongreso eblis spekti interretajn elsendojn kaj post ĝi eblas spekti registraĵojn realigatajn de Japana Esperanto-Junularo ĉe USTREAM. Pepaĵojn en Twitter eblas serĉi per la haket-etikedo #IJK2011 ĉi tie.

Referencoj

  1. Landoj - IJK-2011 (stato je 2011-08-12)
  2. IJK 2011 en Ukrainio! - oficiala anonco en la retpaĝaro de TEJO
  3. http://esperanto.cri.cn/641/2010/03/11/1s109998.htm
  4. IJK 2011 en Ukrainio - Libera Folio
  5. http://www.ijk-67.retejo.info/loko
  6. http://www.ijk-67.retejo.info/lkk
  7. http://www.ijk-67.retejo.info/patronoj
  8. http://www.tejo.org/eo/node/1228

Eksteraj ligiloj