IJK 2013

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La 69-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en aŭgusto de 2013 en la norda parto de Israelo. La kongresa temo estos "Reciklado — ĉu nova vivmaniero? ĉu nova religio?"[1] Por la organizado de la 69-a IJK ĝis la limdato (10-a de decembro 2011) kandidatiĝis ankaŭ Germanio kaj Meksiko, aldone intereson neformale esprimis kelkaj pliaj grupoj. Pro la rezigno pri Japanio kiel kongreslando de la IJK en 2012, oni ĉirkaŭ la jarŝanĝo 2011/2011 dum certa tempo konsideris peti al iu el la kandidatoj por 2013 transpreni la organizadon jam de tiu IJK;[2] fine oni tamen elektis Vjetnamion.

Kelkajn semajnojn antaŭ la IJK eblos partopreni en la 98-a UK okazonta en Rejkjaviko (Islando).

[redakti] Fontoj

  1. IJK restos en Azio: en 2012 okazos en Vjetnamio kaj sekvajare en Israelo
  2. TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj