Internacio Katolika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IKA)

Internacio Katolika (IKA) estas katolika asocio, kiu uzis Esperanton kaj ekzistis de 1920 ĝis la 2-a Mondmilito. La ĉefa aktivulo de la asocio estis la germana pastro Max Josef Metzger. Ĝi eldonis de 1921-1928 la gazeton Katolika Mondo.

Fondita oktobre 1919 Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Germanujo kun la estraro en Breslau strikte kunlaboris kun Internacio Katolika (Ika) kun sidejo en Graz. Novaj agadmanieroj de la Ika-prezidanto d-ro Max Josef Metzger ne plaĉis al parto de antaŭaj IKUE-anoj, kiuj restarigis fine 1921 la antaŭmilitan IKUE kun sidejo en Nederlando. Ekde tiam agis du sendependaj reciproke sin kontraŭbatalantaj internaciaj organizaĵoj de katolikaj esperantistoj.

Kompare kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), IKA opiniis sin pli progresema, kaj pli forte klopodis ankaŭ ligi tiajn katolikojn, kiuj simpatiis kun la esperanta ideo sen mem paroli la lingvon.

IKA en la Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Enciklopedio de Esperanto prezentas la asocion jene:

IKA. Internacia Katolika Organizaĵo por internacia katolika agado, uzinta kaj parte ankoraŭ uzanta E-n.

IKA fondiĝis en 1920 en Hago, ĝiaj kunlaborantoj venis el du grupoj: el la antaŭa Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), ne plu funkcianta de 1914; kaj el la mondpacligo Blanka Kruco, fondita en 1917 de katolikaj pacifistoj, kies inter korespondlingvo estis Esperanto kaj kiu publikigis (de 1918) la Esperantlingvan gazeton Blanka Kruco.

Ĉefoj de ambaŭ movadoj decidis fondon de pli ĝenerala IKA, kiu ne estu pure Esperantista societo, sed en kiu Esperanto servu kiel unueca lingvo de la gvidantaro kaj de la oficiala organo Espero Katolika, kiun oni revivigis kaj kiu ricevis la benon de Papo Benedikto XV, kiam ĝi estis IKA-organo. Parto de la antaŭaj IKUE-anoj ne aprobis la eniĝon de sia movado en IKA kaj restarigis la antaŭan IKUE, kaj reprenis la revuon Espero Katolika.

IKA fondis novan gazeton Katolika Mondo, kiu aperis ĉiumonate (dum du mallongaj periodoj dusemajne) de 1921 ĝis 1928; en 1914 kun aldono Revuo Katolika, en 1926-28 kun aldono La Juna Batalanto. En la sekretariejo de IKA ekzistis Internacia Katolika Esperanto-Oficejo kun profesia oficisto, kiu propagandis Esperanton. La Paulus-Eldonejo, Graz, eldonis serion da libroj en Esperanto kaj kelkajn lern- kaj informbroŝurojn germanlingvajn pri Esperanto.

IKA-kongresoj okazis en 1921 en Graz, 1922 en Luxembourg, 1923 en Konstanz, 1924 en Lugano, 1925 en Oxford, 1926 en Einsiedeln, 1927 kaj 1928 en Bregenz, 1929 en Budapest, 1931 en Feldkirch.

IKA estis inter la unuaj internaciaj katolikaj movadoj; en ĝiaj kongresoj la fakaj kunsidoj por instruistoj, ĵurnalistoj, filmo, prizorgo de elmigrantoj ktp. donis valorajn instigojn kaj varbis por Esperanto.

Iom post iom fakaj grupoj ekster IKA transprenis la laboron kaj la graveco de IKA malpliiĝis, precipe ekde 1925, kiam pro financaj kaŭzoj la profesia oficejo kun pagitaj oficistoj (kiuj ĉiam estis Esperantistoj) fermiĝis. La Esperanto-laboro estis daŭrigata de speciala Esperanto-sekcio de IKA, kiu estis identa kun la gazeto Katolika Mondo.

Hodiaŭ IKA estas studrondo por internaciaj kaj sociaj problemoj, kaj triono de la komitato estas Esperantistoj. La sekretariejo estas ĉe Msgr. d-ro teol. kaj fil. N. Pfeiffer, Koŝice, Ĉeĥoslovakujo.

La lokaj E-grupoj de IKA ne plu ekzistas, kaj kelkaj transiris al MOKA.

W. SOLZBACHER.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]