Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IKEK)
Internacia Komunista Esperantista Kolektivo
esperanto-organizaĵo • faka Esperanto-asocio
Lingvoj

Esperanto

vdr

La Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK) estas Esperanto-asocio kiu subtenas komunismon, tamen ĝi ne estas politika partio. Ĝiaj anoj kunvenas ĉe ĉiujara Internacia Konferenco. La lasta ĉeesta konferenco de IKEK okazis antaŭ la UK en Rotterdamo en sidejo de komunista asocio : " rode morgen .

La per sekreta kaj demokratie elektita proceduro , prezidanto Stan Keable ne partoprenis .

En jaro 1999 en Havano fakte fondighis la IKEK laŭ propono de Vincent Charlot la kongreso adoptis la novan nomon - antaŭe ĝi estis simple KEK .

La historio de KEK estis multe pli interesa- kaj vigla - ĉar kun subteno de socialistaj landoj . KEK estis fondita meze de la 1970-aj jaroj de aŭstraj komunistoj — maljunaj laboristaj esperantistoj — kun subteno de ilia Komunista partio. Ĝia gazeto Internaciisto prenis sian titolon de gazeto de la por-Kominternaj kamaradoj ĉirkaŭ Ernesto Drezen. Tiu gazeto preparis la faman skismon de 1931 en SAT.

Antaŭulo de IKEK estis KEK k. Internacio de Proleta Esperantistaro, produkto de la SAT-skismo. La naskiĝo de IKEK ricevis malvarman bonvenon de la Esperanto-movado en la tiel nomataj socialismaj landoj tiutempe, sed ĝi ankoraŭ vivas.

14-a IKEK-Konferenco[redakti | redakti fonton]

La 14a IKEK-Konferenco okazis gaste ĉe Ripozbazo de la Ministerio pri Klerigado, en Bankja, Bulgario, de la 24a ĝis 28a de majo 2003. Prezidis Stan Keable, (Britio). Ĉeestis 21 personoj el la jenaj landoj: Bulgario (14), Britio (2), Kubo (1), Portugalio (1), Serbio (1), Svislando (2).

Okazis du laborkunsidoj ĉiutage dum tri tagoj. Kontribuis al la diskutoj ĉiuj kamaradoj. Estis adoptitaj du rezolucioj kaj pluraj proponoj kaj decidoj. Okazis partopreno en nacia tago de la bulgara kulturo-festo pri Cirilo kaj Metodo.

La 14-a konferenco ankaŭ elektis novan prezidanton, la 57-jaran britan inspektoron de loĝejoj Stan Keable.

Nuna estraro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.