IKUE-Kongreso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildkarto pri la unua katolika kongreso de esperantistoj (1910)

IKUE-Kongreso estas ĉefa aranĝo organizata de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Nuntempe ĝi okazas ĉiujare; kutime alterne kiel kongreso de IKUE sola kaj kiel komuna kongreso de IKUE kaj KELI (Ekumena Esperanto-Kongreso).

Al la programo de IKUE-Kongreso apartenas ĉiutagaj Diservoj, prelegoj pri la kongresa temo kaj kunsidoj, sed ankaŭ distra programo el ekskursoj, muzikaj koncertoj, teatraĵoj, skeĉoj de junuloj kaj popolaj dancoj.

La unua IKUE-Kongreso okazis en 1910 en Parizo. Kadre de ĝi IKUE estis fondita. La malfermon de tiu kongreso ĉeestis preskaŭ 600 homoj.

Kutime IKUE-Kongreso havas ĉirkaŭ 150 ĝis 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 20 landoj. La verŝajne ĝis nun plej granda IKUE-Kongreso estis la 37-a Kongreso en 1977 en Częstochowa (Polujo) kun pli ol 700 partoprenantoj.

En 2010, IKUE okazigis sian 63-an Kongreson en Parizo. Ĝi do revenis al la loko de sia fondiĝo por festi sian centjariĝon.

En 2011, IKUE kongresis en Kroatio. Ĉar KELI planis festi sian centjariĝon en aparta kongreso, ankaŭ ĝi ne estis planita kiel ekumena.

En 2012, IKUE kongresos en Pécs, Hungario.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  Kompleta listo de la IKUE-Kongresoj ĝis 2009
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj