ILO-motoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ILO estas germana fabriko de benzinmotoroj. La kompanio estis fondita en 1911 de Heinrich Christiansen. Inter 1920-1929 ĝi fabrikis dutaktajn motorojn kun perforta aera malvarmigo kun la nomo ILO. La nomo ILO estas prenita el la lingvo Esperanto kaj signifas ilo.

Heinz Christiansen, la fondinto de la kompanio, pensis, ke Esperanto plibonigos la interkomprenon de homoj kaj nacioj.

La kompanio fariĝis pleje konata pro ĝiaj motoroj uzataj en aliaj kompanioj. Sed inter 1923 kaj 1925 ĝi produktis ankaŭ kompletajn motorbiciklojn kun 117, 132, 147 kaj 170 kubcentimetroj.

Dum la 1930aj jaroj ĝis la 1950aj motoroj por triradaj ŝarĝaŭtoj estis tre bone venditaj. Ili estis uzataj en modeloj de la kompanioj Vidal & Sohn, marko Tempo, kaj Borgward, marko Goliath.

En 1957 la kompanio estis vendita al la usona kompanio Rockwell Mfg. Co. Nun ankaŭ motoroj por gokartoj kaj neĝo-mobiloj estis fabrikitaj. La lastaj estis bone venditaj en Usono.

En 1967 la produktado de motoroj por motorbicikloj finiĝis.

En 1977 la kompanio estis denove vendita, ĉifoje al la Usona kompanio Tecumseh, kiu produktis gazontondilojn.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]