iOS

El Vikipedio, la libera enciklopedio

iOS (pronocata: "aj-o-ŭ-es") estas la mobila operaciumo de iPhone, iPad, iPod touch kaj Apple TV. Ĝin kreis Apple. La operaciumo estas momente (2013) inter la plej vendataj sistemoj por inteligentaj telefonoj kaj poŝkomputiloj. Konkurantaj operaciumoj tiaj estas ekzemple Google Android kaj Symbian de Nokia. Antaŭ junio 2010 ĝi nomiĝis iPhone OS.

Haveblas pli ol 500.000 mobilaj aplikaĵoj (programetoj) en la reta vendejo App Store de Apple, la sola oficiala aplikaĵa retejo de la platformo. Ekzistas ankaŭ ne-oficiala aplikaĵa reta vendejo: Cydia.

La mobilan operaciumon iOS oni origine ellaboris por la inteligenta telefono iPhone, surbaze de Mac OS X, operaciumo por surtablaj kaj porteblaj komputiloj. Poste Apple plilarĝigis ĝin por aparatoj kiel iPod touch, iPad kaj Apple TV.

Historio

La operaciumon iOS Apple montris unuafoje al la publiko la 9-an de januaro 2007 dum la evento Macworld Conference & Expo. En junio de tiu jaro ĝi aperis kune kun la iPhone. Siatempe Apple ankoraŭ ne havis apartan nomon por la operaciumo kiu troviĝis je ĝia iPhone, kaj anoncis ke ĝi funkcis per Mac OS X.

En septembro 2007 Apple lanĉis la iPod Touch kiu, escepte de telefonado, havis grandparte la samajn kapablojn kiel la iPhone. iPod Touch funkciis do ankaŭ pere de iOS. En junio 2010 Apple ŝanĝis la nomon iPhone OS al iOS. La nomo IOS jam estis uzita de Cisco Systems; por eviti procezon, Apple aranĝis permesilan interkonsenton kun Cisco.

La 10-an de septembro 2013 aperis la plej nova versio de iOS, iOS 7.

Ecoj

La uzantointerfaco de iOS uzas tuŝekranon. Krom unu fizika butono malsupre de la ekrano, oni do uzu ĝin per fingroj aŭ per speciale por tiu celo farita plumo. iOS povas detekti la pozicion de aparato. Se oni ĝin turnas al horizontala pozicio, la ekrano kunturniĝas aŭtomate. Ankaŭ ĝi kapablas detekti ĉu uzanto tenas la telefonon je sia orelo kaj eblas aŭtomatigi la klarecon de la ekrano laŭ la kvanto de lumo.

Je la starta ekrano de iOS-a aparato aperas defaŭlte 20-o da piktogramoj aplikaĵaj. Uzanto povas instali kromajn aplikaĵojn kaj aldoni ligilojn al retejoj. Sube de la ekrano troviĝas doko, kie eblas aldoni ĝis 6 aplikaĵoj. Ili aperas ĉiam sube en sama sinsekvo.

Programado kaj malŝlosigo

Aplikaĵojn por iOS oni verkas per la programo Xcode. Ili estas, samkiel aplikaĵoj por Mac OS X, verkitaj per Objective-C, varianto de la programara lingvo C++. Krei aplikaĵojn eblas nur sur komputilo kun la operaciumo Mac OS X. Programistoj povas vendi aplikaĵojn per la App Store de Apple. Ili povas esti proponitaj senpage aŭ pagite. Ĉe pagitaj aplikaĵoj, Apple ricevas 30% de la enspezoj.

Ekde la apero de la unua iPhone homoj provis trovi manierojn por trarompi la limigojn kiujn Apple antaŭvidas. Eblas "malŝlosi" (angle: jailbreak) iOS, ekzemple por ŝanĝi la defaŭlte uzitan foliumilon aŭ por instali ne de Apple aprobitajn aplikaĵojn.

iOS kaj Esperanto

iOS ne ekzistas en Esperanto, nek eblas per ĝi tajpi ĉapelitajn literojn. Ĝusta klavaro estas programo kiu ebligas tion. Tiu ĉi programeto faciligas tajpi tekston (ne gravas ĝia longeco) en Esperanto (uzante la literojn ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ) kaj transigi ĝin al aliaj programetoj ĉe via aparato per aŭtomata kopii-glui-funkcio, post nur du fingrotuŝoj. Kiam vi ekas la programon, ĝi montras etenditan klavaron kun majusklaj kaj minusklaj ĉapelitaj literoj. Post la tajpado nur transiru al dezirata programeto kaj algluu la tekston. Vi eĉ ne bezonas elekti kaj kopii la tekston, tial ke la aŭtomata funkcio faras tiun laboron.

Eksteraj ligiloj